Brungorĝaj aratingoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eupsittula)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brungorĝaj aratingoj
Paro de Persikbrustaj aratingoj (Eupsittula aurea) sur termitejo Brazilo
Paro de Persikbrustaj aratingoj (Eupsittula aurea) sur termitejo Brazilo
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Papagoformaj Psittaciformes
Superfamilio: Veraj papagoj Psittacoidea
Familio: Papagedoj Psittacidae
Subfamilio: Neotropisaj papagoj Arinae
Tribo: Arini
Genro: Brungorĝaj aratingoj Eupsittula
Bonaparte, 1853
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Brungorĝaj aratingoj (Eupsittula) aŭ brungorĝaj konuroj estas genro de sudamerikaj kaj centramerikaj neotropisaj papagoj el tribo Arini. Ĝi estis apartigita de genro Aratinga en 2013 post revizio de taksonomio per esploroj en molekula filogenetiko.[1] Inter la specioj de Eupsittula kelkaj bone adaptis al vivo en kapteco kaj estas popularaj dombirdoj pro sia intelegenteco kaj bela aspekto. En birdobredada kulturo ili, samkiel anoj de parencaj genroj, estas konataj kiel konuroj.

Specioj[redakti | redakti fonton]

Bildo Scienca nomo Kutima nomo Arealo
Eupsittula aurea (Gmelin, 1788) Persikbrusta aratingo eosta Brazilo, Bolivio, Paragvajo, plej nordaj partoj de Argentino kaj suda Surinamo (sudaj partoj de Sipaliwini).
Eupsittula cactorum (Kuhl, 1820) Kakta aratingo Kaatingaj partoj de nord-eosta Brazilo.
Eupsittula canicularis (Linnaeus, 1758) Lunarka aratingo De uesta Meksiko ĝis Kostariko.
Eupsittula nana (Vigors, 1830) Nana aratingo Jamajko, Meksiko kaj Centra Ameriko; ankaŭ enkondukita en Dominikan respublikon.
Eupsittula pertinax (Linnaeus, 1758) Brunvizaĝa aratingo Kolumbio, Venezuelo, la Gujanoj, Trinidado kaj Tobago, la ABC-insuloj en Nederlandaj Antiloj, kaj norda Brazilo (plejparte en areoj de riveroj Negro kaj Branco).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Remsen, Jr., J.V.; Schirtzinger, E.E.; Ferraroni, Anna; Silveira, Luís Fábio; & Wright, Timothy F. (24 April 2013). DNA-sequence data require revision of the parrot genus Aratinga (Aves: Psittacidae). Zootaxa 3641(3): 296–300. doi: 10.11646/zootaxa.3641.3.9