Branco (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La rivero Branco en Boa Vista.

La rivero Branco [BRANko] (traduke «Blanka») estas rivero de la Amazonio de Brazilo, nome la ĉefa alfluanto ĉe la norda bordo de la rivero Negro, kiu fluas integre tra la ŝtato Roraima. Ĝi havas longon de 560 km,[1] kvankam enkalkulinte unu el ties fontoj, nome la rivero Uraricoera, ĝi atingus la 1.430 km.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La rivero Branco ekfluas en la norda parto de la ŝtato Roraima, en la deklivoj de la montaro Paracaima, kiu formas la landlimon inter Brazilo kaj Gujano kaj Venezuelo.[2] La rivero ekfluas pro la kunfluo de la rivero Uraricoera (870 km) kaj la rivero Tacutu (kun ties alfluantoj Cotingo kaj Surumu),[2] 30 km norde de Boa Vista, la ĉefurbo de la ŝtato. La rivero fluas el nordo al sudo, trapasante la tutan ŝtaton kaj bordante ties ĉefaj urbojn, nome Boa Vista, Mucajaí, Caracaraí, Santa Luzia, Sao Jose de Anuá, Catrimani, Boiaçu kaj Atauba. La ĉefa riverhaveno de la ŝtato, kaj tiu de plej granda trafiko, estas tiu de Caracaraí. En la centra ero, dum ĉirkaŭ 140 km, la rivero fluas paralele al la aŭtovojo BR-174 (Manaos-Puerto Velho).

Ĝi havas elfluon en la rivero Negro, tra diversaj kanaloj kaj ĉeno de lagetoj, en la limo kun la ŝtato Amazono, inter la elfluejoj de la riveroj Jauaperí kaj Jufarí. La rivero enhavas nombrajn insulojn ĝis preskaŭ 380 km super sia elfluejo, kiuj malaperas post longa serio de rapidfluejoj.

Ĝia hidrografia baseno, nome subbaseno de la rivero Negro, estas la plej granda de la regiono kaj drenas preskaŭ la totalon de la ŝtato Roraima (la aliaj du basenoj estas multe pli malgrandaj kaj korespondas al la rivero Jauaperí kaj al la Jufarí).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Las aguas continentales de América Latina, de R. Ziesler kaj G.D. Ardizzone, publikaĵo de la FAO de 1979. Disponebla en: http://www.fao.org/docrep/008/ad770b/AD770B06.htm.
  2. 2,0 2,1 «Mapa del río Branco o Parimé y de los ríos Caratirimani, Uararicapará, Majari, Tacutú y Mahú». World Digital Library. [1] Konsultita la 14an de Januaro 2017.