Ventumila papago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ventumila papago
Ventumila papago sur grundo
Ventumila papago sur grundo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Papagoformaj Psittaciformes
Familio: Papagedoj Psittacidae
Subfamilio: Neotropisaj papagoj Arinae
Genro: Deroptyus
Wagler, 1832
Specio: Deroptyus accipitrinus
(L., 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Arealo de ventumila papago (verde)
Arealo de ventumila papago (verde)
Arealo de ventumila papago (verde)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ventumila papago (Deroptyus accipitrinus) estas papago el subfamilio de neotropisaj papagoj, nativa en Amazoniaj pluvarbaroj. Ĝi estas la sola specio en genro Deroptyus. La arealo de la specio enhavas partojn de Brazilo, Surinamo, Bolivio, Ekvadoro, Kolombio, nord-uesta Peruo, Venezuelo, Franca Gviano kaj Gujano.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La specion unue formale priskribis fama sveda naturalisto Karolo Lineo en 1758 en la 10-a eldono de sia plej grava verko Systema Naturae. Tiam li metis ĝin, kune kun ĉiuj aliaj tiam konataj papagoj, en ĝeneralan genron Psittacus kaj donis al ĝi dunomon Psittacus accipitrinus.[2] Karolo Lineo bazis sian priskribon je la priskribo kaj desegnaĵoj de "papago kun kapo de akcipitro" el la kvara tomo de A Natural History of Uncommon Birds far angla naturalisto George Edwards.[3] Lineo erare nomis la lokon de kapto de la tipa speciano kiel Bharato. Nur en 1905 ĝi estis renomita al Kajeno en Franca Gviano far Carl Hellmayr.[4][5] La genron Deroptyus enkondukis en 1832 germana naturalisto Johann Wagler,[6][7] kaj ventumila papago estas la sola specio en ĝi. La genra nomo estas kunmetaĵo de grekaj vortoj derē ("kolo") kaj ptuon ("ventumilo"). La specia nomo accipitrinus devenas de la latina lingvo kaj signifas "simila al akcipitro".[8]

Oni agnoskas du subspeciojn:[7]

  • D. a. accipitrinus Linnaeus, 1758 en sud-eosta Kolombio, nord-uesta Peruo, norda Brazilo kaj la Gvianoj.
  • D. a. fuscifrons Hellmayr, 1905 en centra Brazilo apud Amazono kaj sude de ĝi

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Desegnaĵo pri "timiganta" ventumila papago el libro Tierleben far Alfred Edmund Brehm.

Ventumila papago estas mezgranda papago kun longo de ĉ. 35 cm averaĝe kaj pezo inter 190 kaj 280 g. Ĝi havas malhele brunan vizaĝon kun blankaj strioj, blankan frunton, brunajn okulojn kun ringoj de nigra nuda haŭto ĉirkaŭ ili, verdajn flugilojn, flankojn kaj voston, kaj ruĝan-bluan striatan bruston. Ĝia plej rimarkebla eco, kiu cetere donis al ĝi la nomon, estas longaj ruĝaj-blankaj striataj plumoj ĉe la kolo, kiuj estas movivaj, kaj la birdo en ekscito povas levigi ilin, kreante grandan brilkoloran "ventumilon" ĉirkaŭ sia kapo. Oni teorias, ke tiel la birdo strebas fortimigi malamikojn per subite kaj draste pliigi sian ŝajnan grandon.

Konduto kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Ventumilaj papagoj preferas vivi en densaj, netuŝitaj arbaroj, kie ili okupas kanopean nivelon. Plejparto de ilia dieto konsistas je fruktoj. Neston ili konstruas en arbotruoj aŭ malplenaj ŝtipoj. Kutima ovaro de birdoj, observataj en kapteco, havas du aŭ tri ovojn. Tamen en naturo esploristoj nur sukcesis observi du nestojn, kaj ambaŭ havis nur unu idon.[9] La idoj eloviĝas post proksimume 26 tagoj, kaj elnestiĝas post pliaj ĉ. 10 semajnoj.[9]

Pro sia granda kaj plejparte netuŝita arealo la specio ne konsideratas minacata. IUCN listas ĝin malplej zorgiga. Ĝi, tamen, apartenas al Aldono 2 de CITES, samkiel plejparto de papagoj ne listigitaj en Aldono 1.

Birdobredada kulturo[redakti | redakti fonton]

Ventumilaj papagoj ne estas tre kutimaj en birdobredado, sed ili vivas kaj reproduktiĝas en kapteco kaj de tempo al tempo renkonteblas kiel kompaniaj dombirdoj. Tiu ĉi papago, tamen, ne estas rekomendinda birdo por nespertaj posedantoj. Plenkreskaj birdoj ofte estas malobeemaj, obstinaj kaj neantaŭvideblaj, kaj ofte tre agresemaj, aparte en reprodukta periodo. Plej kutime la birdo nur amikiĝas kun unu homo kaj malŝatas ĉiujn aliajn. Kompreneble, temperamento de ĉiu individua birdo povas varii, sed ĝenerale ventumilaj papagoj bezonas tre paciencajn kaj spertajn posedantojn.[10][11][12][13]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BirdLife International (2016). “Deroptyus accipitrinus”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22686416A93110677. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22686416A93110677.en. Alirita 12 November 2021.. 
  2. Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Holmiae (Stockholm): Laurentii Salvii.
  3. Edwards, George. (1751) A Natural History of Uncommon Birds 4. London: Printed for the author at the College of Physicians.
  4. (1905) “Notes on a collection of birds made by Mons. A. Robert in the district of Pará, Brazil”, Novitates Zoologicae 12, p. 269–305 [303]. 
  5. (1937) Check-List of Birds of the World 3. Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press.
  6. (1832) “Monographia Psittacorum”, Abhandlungen der mathematisch-physikalischen Classe, Königlich-Bayerische Akademie der Wissenschaften (Latin) 1, p. 463–750 [492]. 
  7. 7,0 7,1 Parrots, cockatoos. IOC World Bird List Version 12.1. International Ornithologists' Union (January 2022). Alirita 19 March 2022.
  8. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. [htt://archive.org/stream/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling#e/n133/mode/1u133], [htt://archive.org/stream/Helm_Dictionary_of_Scientific_Bird_Names_by_James_A._Jobling#e/n30/mode/1u30]. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  9. 9,0 9,1 . Hawk-headed Parrot. Alirita 2016-01-30.
  10. Hawk-headed Parrot. Arkivita el la originalo je 2009-05-06. Alirita 2009-06-22.
  11. Hawk-headed Parrot...Get Facts, See Pictures And Read What Hawk-head Owners Say. Alirita 2009-06-22.
  12. Hawk-headed Parrots. Arkivita el la originalo je 2009-09-03. Alirita 2009-06-22.
  13. Old World Aviaries: Hawk-headed Parrots. Alirita 2009-06-22.