Systema Naturae

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Systema Naturae
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Karolo Lineo
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
Eldondato 1735
vdr
Kovrilo de la deka eldono de la verko de Linnaeus Systema Naturæ (1758).[1]
Tabelo de la Animala Regno el la unua eldono de Systema Naturae (1735).

La libro Systema Naturae estis unu el la plej gravaj verkoj de la sveda botanikisto, zoologo kaj fizikisto Carolus Linnaeus. La kompleta titolo estis latine Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, aŭ tradukite "Sistemo de la naturo tra la tri regnoj de la naturo, laŭ klasoj, ordoj, genroj kaj specioj, kun karakteroj, diferencoj, sinonimoj, lokoj".

La deka eldono de tiu libro estas konsiderata kiel la ekpunkto de la zoologia nomenklaturo.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Linnaeus publikigis Systema Naturae en 1735, dum sia restado en Nederlando. Kiel kutime en tiama scienca literaturo, la libro estis publikigita en la latina. En ĝi li skizas siajn ideojn por la hierarkia klasado de la natura mondo, dividante ĝin en animala regno (Regnum animale), vegatala regno (Regnum vegetabile) kaj la "minerala regno" (Regnum lapideum).

La klasado de la vegetala regno en la libro ne estis natura sed oportuneca kaj sekvis la seksan sistemon de Linneo, kie la specioj kun sama nombro de stamenoj estis traktataj en la sama grupo. Linnaeus kredis ke li klasigas la kreadon de Dio kaj ne esprimis rilataron laŭ evoluo. La klasado de animaloj estis pli natura. Ekzemple homoj estis unuafoje klasitaj kune kun aliaj primatoj (kiel Anthropomorpha).

Pro la populareco de la verko Linnaeus publikigis novajn kaj ĉiam etendiĝantajn eldonojn, kiuj kreskis de 11 paĝoj en la unua eldono (1735) al 3000 paĝoj en la lasta kaj 13a eldono (1767). Krome, dum la verko progresis li faris ŝanĝojn: en la unua eldono balenoj estis erare klasitaj kiel fiŝoj; en la 10a eldono, publikigita en 1758, balenoj translokiĝis al mamuloj. En tiu sama eldono li enmetis la duvortajn sciencajn nomojn) por animaloj, kion li estis farinta ĉe plantoj en la verko de 1753 Species Plantarum.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]