Afrikaj papagoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Psittacus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Psittacus
Dombesta griza papago en Insulo Arousa.
Dombesta Timneh-papago
Dombesta Timneh-papago
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittacidae
Genro: Psittacus
Specioj
  • Psittacus erithacus
  • Psittacus timneh
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Afrikaj papagoj (Psittacus) estas genro de afrotropisaj papagoj (Psittacinae). Ĝi konsistas je du specioj: la griza papago (Psittacus erithacus) kaj la Timneh-papago (Psittacus timneh).

Dum longa tempo la genro konsideratis monotipa kaj griza papago kaj Timneh-papago rigardatis kiel subspecioj de Psittacus erithacus: laŭorde, P. e. erithacus kaj P. e. timneh. Tamen en 2012 BirdLife International agnoskis ilin apartaj specioj laŭ kombinaĵo de genetikaj, morfologiaj kaj kondutaj diferencoj.[1][2]

La papagoj troveblas en pluvarbaroj de Uesta kaj Centra Afriko. Ilia dieto plejparte konsistas je nuksoj, semoj, fruktoj kaj folioj, sed oni ankaŭ observis ilin manĝantajn helikojn. Ili estas inter la plej inteligentaj birdoj en la mondo kaj povas lerni imiti multajn sonojn, inter aliaj homajn parolmanieron kaj diversajn sonojn (ridado, tusado ktp). Tio ĉi igas ilin popularaj dombirdoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La genra nomo Psittacus, samkiel la familia nomo Psittacidae kaj aliaj similaj taksonaj nomoj, devenas de la pruntita latina vorto psittacus, kiu siavice devenas de la antikva greka ψιττακός. Tiu ĉi vorto simple signifas "papago". Por la genro de griza papago la vorton enkondukis Karolo Lineo, rekonante ke ĝuste la griza papago estis la plej frua specio de papago konata en Eŭropo.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Nuntempe oni akceptas du speciojn:[3]

  • Griza papago (Psittacus erithacus), ankaŭ nomata Konga griza papago, Afrika griza papago, aŭ, laŭ vorto el la franca kaj kelkaj aliaj lingvoj, ĵakooĵako-papago. Ĝi estas la tipa specio, kaj antaŭ la disigo de la specio ĝi konsideratis tipa subspecio Psittacus erithacus erithacus.
    Grizaj papagoj estas pli grandaj ol Timneh-papagoj kaj longas averaĝe ĉirkaŭ 33 cm. Iliaj plumaroj estas plejparte hele grizaj, kun pli blankecaj vizaĝoj kaj ĉerize-ruĝaj vostoj. La bekoj estas plene nigraj, la okuloj grizaj aŭ flavece-grizaj.[3] Junaj birdoj de tiu ĉi specio havas pli malhelan kaj malbrilan koloron ĉe la pinto de la vosto.[4] Griza papago nature vivas sur insuloj de Principeo kaj Bioko, en sud-eosta Ebur-Bordo, uesta Kenjo, norduesta Tanzanio, sudaj partoj de Demokratia Respubliko Kongo kaj norda Angolo. En birdobredado la specio nomiĝas per kodo "CAG".
  • Timneh-papago (Psittacus timneh), antaŭe konsiderata subspecio (Psittacus erithacus timneh).
    Timneh-papagoj estas averaĝe pli malgrandaj ol la grizaj papagoj kaj longas ĉirkaŭ 22–28 cm. Iliaj plumaroj estas pli malhelaj ol tiuj de grizaj papagoj, de griza ĉe la ventro ĝis karbe nigra ĉe la dorso kaj flugiloj. Iliaj vostoj estas malhele ruĝaj aŭ vinkoloraj. Sur supra parto de la beko ili havas rozkoloran aŭ kornkoloran makulon. Timneh-papagoj estas endemiaj en pluvarbaroj de Supra Gvineo kaj en apudaj savanoj de Uesta Afriko, de Gvineo Bisaŭa kaj suda Malio eosten ĝis Ebur-Bordo, ĝis 70 km eoste de rivero Bandama. En birdobredado la specio havas kodon "TAG". Tuj post kiam Timneh-papago ricevis specian statuson en 2012 ĝi estis klasita kiel vundebla.[5]

En birdobredado oni iam distingigas ankoraŭ trian kaj kvaran specion, sed scienca ornitologio ne akceptas tion.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Grey Parrot (Psittacus erithacus) has been split into grey parrot (P. erithacus) and Timneh grey parrot (P. timneh): are both eligible for uplisting?. BirdLife International (2011) (2011-06-12). Alirita 2014-03-27.
  2. Trade in Africa's Grey Parrots and Timneh Parrots is currently not sustainable. BirdLife International. Alirita 27 March 2014.
  3. 3,0 3,1 Forshaw, Joseph M. & Cooper, William T. (1981): Parrots of the World (3rd ed.). Lansdowne Editions, Melbourne, New York. (ISBN 0-7018-0690-7).
  4. Juniper, Tony & Parr, Mike (1998): Parrots: A Guide to Parrots of the World. Christopher Helm, London. (ISBN 1-873403-40-2)
  5. Recently recategorised species. BirdLife International (2012). Alirita 18 June 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-09-14. Alirita 2022-01-14.
  6. Jean Pattison (2006) An Introduction and Overview of the African Species. Wings Central. Wings Computer Consulting Inc.. Arkivita el la originalo je 28 October 2007. Alirita 26 November 2007. Arkivigite je 2007-10-28 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-10-28. Alirita 2022-01-14.