Saltu al enhavo

Griza papago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Griza papago
Supre, fronta vidaĵo; malsupre, flanka vidaĵo.
Supre, fronta vidaĵo; malsupre, flanka vidaĵo.
Konga afrika griza papago Psittacus erithacus erithacus
Konga afrika griza papago
Psittacus erithacus erithacus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Psitakoformaj Psittaciformes
Familio: Psitakedoj Psittacidae
Tribo: Psittacini
Genro: Psittacus
Specio: Griza papago, P. erithacus
Psittacus erithacus
Linnaeus, 1758
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
subspecioj

P. e. erithacus
P. e. timneh

Sinonimoj

Psittacus cinereus Gmelin, 1788

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La griza papago (latine Psittacus erithacus) konata ankaŭ kiel Kongo griza papago, estas specio el la familio de la papagedoj, kiu devenas de Afriko inter Niĝerio kaj Kongolando, Kameruno kaj Gabono. Ĝi estis iam konata ankaŭ kiel Afrika griza papago ĝis la Timneha papago (Psittacus timneh), iam traktata kiel subspecio, estis altigita al plena specio.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La griza papago estis formale priskribita en 1758 fare de la sveda natursciencisto Carl Linnaeus en la 10a eldono de lia verko Systema Naturae. Li metis ĝin kun ĉiuj aliaj papagoj en la genron Psittacus kaj stampis la duvortan nomon Psittacus erithacus.[1] Linnaeus erare specifis la tipan lokon kiel "Gvineo": la loko estis poste markita kiel Ganao en Okcidenta Afriko.[2] La genronomo estas Latina por "papago". La specia epiteto erithacus estas Latina kaj estas derivita el antikva greka εριθακος (erithakos) por nekonata birdo kiu laŭdire imitis homajn sonojn, eble la Nigra ruĝvostulo.[3]

La specio estas monotipa; neniu subspecio estas akceptita.[4]

La Timneha papago estis iam traktita kiel subspecio de la griza papago, sed ĝi estas nun konsiderata aparta specio surbaze ĉefe de rezultoj el genetika kaj morfologia studo publikigita en 2007.[5][4] Kvankam Linnaeus metis ĉiujn papagojn kiujn li konis en la genron Psittacus, nur la griza papago kaj la Timneha papago estas nun atribuitaj al tiu genro.[1]

La Clements Checklist klasigas la Principean grizan papagon kiel subspecieo de la griza papago. Ĝi tial agnoskas du subspeciojn:

Tio kontrastas kun la IOC, kiu anstataŭe klasigas ĝin kiel subspecio de la Timneha papago.[4]

Kapo de griza papago

La griza papago estas mezgranda ĝis granda, ĉefe griza kaj nigrabeka. Ili tipe pezas 400 g, kaj proksimume longas 33 cm,[6] kun enverguro de 46–52 cm.[7] La kapo kaj flugiloj estas ĝenerale pli malhelaj ol la korpo. La plumoj de la kapo kaj korpo havas iometajn blankajn randojn; la vostoplumoj estas ruĝaj.

Ambaŭ seksoj aspektas similaj.[6] La koloro de junuloj similas al tiu de plenkreskuloj, sed tipe iliaj okuloj estas malhelgrizaj ĝis nigraj, kompare kun la flavaj irisoj ĉirkaŭ malhelaj pupiloj de plenkreskuloj,[8] kaj iliaj subvostaj kovriloj estas nuance al grizo.[6] Plenkreskuloj pezas 418–526 g.[9]

Grizaj papagoj povas vivi 40–60 jarojn en kaptiteco, kvankam ilia averaĝa vivodaŭro en naturo ŝajne estas pli mallonga — proksimume 23 jaroj. Ili komencas reproduktiĝi je la aĝo de 3–5 jaroj kaj demetas 3–5 ovojn por ĉiu ovodemetado.[7]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La griza papago estas indiĝena de ekvatora Afriko, nome en Angolo, Kameruno, Kongo, Gabono, Eburbordo, Ganao, Kenjo, kaj Ugando. La specio troviĝas ene de teritorio el Kenjo ĝis la orienta parto de Eburbordo.[10][11] Nunaj taksoj por la tutmonda populacio estas necertaj kaj varias de 630 000 ĝis 13 milionoj da birdoj. La populacioj malpliiĝas tutmonde.[11] La specio ŝajnas preferi densajn arbarojn, sed ankaŭ troveblas ĉe arbaraj randoj kaj en pli malfermaj vegetaĵaraj tipoj, kiel ekzemple galeriaj kaj savanaj arbaroj.[12]

Populacistudo publikigita en 2015 trovis, ke la specio estis "preskaŭ formortigita" el Ganao, ĉar ĝiaj nombroj malpliiĝis je 90 ĝis 99% ekde 1992.[13] Ili troviĝis nur en 10 el 42 arbarkovritaj areoj, kaj tri birdejoj, kiuj iam tenis po 700–1200 birdojn, nun havis nur 18 entute. Lokanoj ĉefe kulpigis la komercon de dorlotbestoj kaj la arbohakadon pri la malkresko.[14] Oni supozas, ke la populacioj estas stabilaj en Kameruno. En Kongo, oni taksas, ke 15 000 estas prenitaj ĉiujare por la komerco de dorlotbestoj, el la orienta parto de la lando, kvankam la jara kvoto estas deklarita je 5 000.[14]

La oficiala florida servo Florida Fish and Wildlife Conservation Commission indikis, ke ili observis grizajn papagojn fuĝintajn aŭ liberigitajn en Suda Florido ekde almenaŭ 1984, sed neniu pruvo indikis, ke la populacio estas reproduktanta nature.[15]

Kutimaro kaj ekologio en naturo

[redakti | redakti fonton]

Oni konas malmulton pri la konduto kaj agadoj de ĉi tiuj birdoj en la naturo. Aldone al manko de esplorfinancado, povas esti aparte malfacile studi ĉi tiujn birdojn en naturaj situacioj pro ilia statuso kiel predbestoj, kio kondukas ilin al sufiĉe sekretemaj kutimoj. Estis montrite, ke naturaj grizaj papagoj povas ankaŭ imiti vastan gamon da sonoj, kiujn ili aŭdas, tre simile al iliaj kaptitaj parencoj. En la Demokratia Respubliko Kongo, du grizaj papagoj sonregistritaj dum ripozado laŭdire havis repertuaron de pli ol 200 malsamaj vokoj, inkluzive de naŭ imitaĵoj de aliaj naturaj birdokantoj kaj unu de vesperto.[16]

Grizaj papagoj estas ĉefe fruktmanĝantoj, kaj plejparto de ilia dieto konsistas el fruktoj, nuksoj kaj semoj, inkluzive de fruktoj de Elaeis (olepalmo). Ili foje manĝas ankaŭ florojn kaj arboŝelon, same kiel insektojn kaj helikojn.[17] En naturo, la griza papago parte manĝas surtere.[18]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

Grizaj papagoj estas monogamiaj reproduktuloj, kiuj nestas en arbaj kavaĵoj. Ĉiu pariĝinta paro da papagoj bezonas sian propran arbon por sia nesto. La papagino demetas tri ĝis kvin ovojn, kiujn ŝi kovas dum 30 tagoj, dum ŝi estas nutrata de sia partnero. La plenkreskuloj defendas siajn nestejojn.[10]

La idoj de grizaj papagoj bezonas nutradon kaj prizorgon de siaj gepatroj en la nesto.[10] La gepatroj prizorgas ilin ĝis 4-5 semajnoj post kiam ili elnestiĝas.[19] La idoj forlasas la neston en la aĝo de 12 semajnoj. Malmulte oni scias pri la pariĝada konduto de ĉi tiu specio en la naturo.[7] Ili pezas 12-14 g ĉe eloviĝo kaj 372–526 g kiam ili forlasas siajn gepatrojn.[9]

Parolkapablo

[redakti | redakti fonton]

Ili konatas kiel la plej bonaj imitantoj de homa voĉo inter la papagedoj; eksperimentoj, fare de Irene Pepperberg en Universitato de Arizona, kun griza papago Alex montris, ke ili evidentigas elstarajn intelektajn kapablojn; ili ne nur ripetas la vortojn, sed kapablas kompreni ilin.

Aliaj eksperimentoj faritaj de Aimée Morgana kun papago nomita N'kisi montris eĉ pli eksterordinarajn parolkompren-kapablojn. Cetere videofilmitaj eksperimentoj kun Rupert Sheldrake montris kapablojn pri telepatio: eksperimentisto en aparta ĉambro malfermas hazarde kovertojn kun bildoj, en alia ĉambro la papago tiam parolas frazojn rilatantajn al la bildoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonyms, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Holmiae (Stockholm): Laurentii Salvii.
  2. (6a de Februaro 2024) Massachusetts.
  3. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm, p. 332 kaj 149. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  4. 4,0 4,1 4,2 Parrots, cockatoos. IOC World Bird List Version 12.1. International Ornithologists' Union (Januaro 2022). Alirita 19a de Marto 2022 .
  5. (2007) “Genetic differentiation between Príncipe Island and mainland populations of the grey parrot (Psittacus erithacus), and implications for conservation”, Molecular Ecology 16 (8), p. 1673–1685. doi:10.1111/j.1365-294X.2006.03128.x. Bibkodo:2007MolEc..16.1673M. 496941. 
  6. 6,0 6,1 6,2 Grey Parrot (Psittacus erithacus). World Parrot Trust. Arkivita el la originalo je 2015-06-29. Alirita 9a de Aprilo 2014 .
  7. 7,0 7,1 7,2 . Psittacus erithacus. Animal Diversity Web. Alirita 18a de Marto 2014 .
  8. de Grahl, Wolfgang. (1987) The Grey Parrot. TFH Publications.
  9. 9,0 9,1 . Grey Parrot (Psittacus erithacus) | Parrot Encyclopedia. Alirita 2a de Marto 2016 .
  10. 10,0 10,1 10,2 Psittacus erithacus (grey parrot). Alirita 2a de Marto 2016 .
  11. 11,0 11,1 . African Grey Parrot Psittacus erithacus Case Study (2008). Alirita 1a de Marto 2016 .
  12. BirdLife International (2018). "Psittacus erithacus". IUCN Red List of Threatened Species. 2018: e.T22724813A129879439. doi:10.2305/IUCN.UK.2018-2.RLTS.T22724813A129879439.en. Alirita la 12an de Novembro 2021.
  13. 'Catastrophic' decline: nearly 99% of African grey parrots wiped out in Ghana (en-US) (Decembro 2015). Alirita 2a de Marto 2016 .
  14. 14,0 14,1 (28a de Novembro 2015) “Future is black for grey parrots”, New Scientist 228 (3049), p. 9. doi:10.1016/s0262-4079(15)31685-7. 
  15. Nonnatives – Gray Parrot. Florida Fish and Wildlife Conservation Commission. Arkivita el la originalo je 28a de Junio, 2018. Alirita 5a de Junio, 2024 .
  16. Burger, Joanna. (2001) The Parrot Who Owns Me. Villard Books, p. [htt://archive.org/details/rotwhoownsme00joan/e/240 240]. ISBN 0-679-46330-5.
  17. "African gray parrot | bird". Encyclopædia Britannica. Alirita la 2an de Marto 2016.
  18. African Grey Parrot Psittacus erithacus. Lafeber Company (2016). Alirita 1a de Marto 2016 .
  19. . Species Spotlight on the African Grey Parrot (13a de Februaro 2012). Alirita 1a de Marto 2016 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]