Monotipa taksono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Monotipa)

En biologio, Monotipa taksono estas taksonomia grupo kun nur unu tipo. La uzo diferencas iome inter botaniko kaj zoologio:

En botaniko, Monotipa taksono estas taksono, kiu havas nur unu specion: Ginko estas monotipa genro, dum Ginkgoaceae estas monotipa familio. La terminon "monotipa" oni ne uzas, kiam specio inkluzivas pli ol unu tipon; kelkaj specioj povus inkluzivi kelkajn subspeciojn (aŭ aliajn infraspecifajn taksonojn) ĉiu el kiuj havas tipon. Pli taŭga termino ĉe tiaj kazoj estus unuspecia.

Ekzemplo estus la familio Cephalotaceae, kun nur unu specio: Cephalotus follicularis, la Albany Pitcher Plant (?).

En zoologio, Monotipa taksono estas taksono kiu enhavas nur unu tujan suban taksonon.[1] Ekzemple, monotipa genro havas nur unu specion. Same, oni povas diri ke la enhavata taksono estas monotipa en pli granda taksono; genro monotipa en familio.

Ekzemple estas la genro Tarsius kiu estas monotipa ene de la familio Tarsiedoj, kiu estas per si mem monotipa en la Tarsioformaj. Ekzemplo de monotipa specio estas la Hiacinta papago (Anodorhynchus hyacinthinus), ĉe kiu neniu subspecio povas esti distingita. La Barboparuo (Panurus biarmicus) havas nombrajn subspeciojn en sia teritorio, sed apartenas al la genro Panurus (monotipa kiel specio), kiun nuna scio konsideras monotipa ene de la familio Panuredoj.

Laŭ evolua biologio, taksonomio estas rimedo reprezenti konojn pri filogenetiko. Tiele, estas kutime evitata establi monotipajn taksonojn se tio ne ŝajnas garantiita ekzemple per filogenetika pruvo kia fosilio aŭ rilato kun analizoj de kladoj[2].

Ekzemploj de unuopaj bestaj tipoj en ilia grupo[redakti | redakti fonton]

  • ( Ophiophagus hannah )
  • Hinda antilopo ( Antilope cervicapra )
  • Pampa cervo ( ozotoceros bezoarticus )
  • kolhara lupo ( Chrysocyon brachyurus )
  • Filipina aglo ( Pithecophaga jefferyi )
  • Anda kondoro ( Vultur gryphus )
  • Giganta formikoformiko ( Myrmecophaga tridactyla )
  • Nigra kajmano ( Melanosuchus niger )
  • Adakso ( Addax nasomaculatus )
  • Altnaza antilopo ( Saiga tatarica )
  • Okapio ( Okapia johnstoni )
  • Malaja fluglemuro ( Galeopterus variegatus )
  • la homo ( Homo sapiens )

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mayr & Ashlock (1991)
  2. E.g. Parham & Feldman (2002)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Mayr E, Ashlock PD. (1991): Principles of Systematic Zoology (2a edl.). McGraw-Hill. ISBN 0-07-041144-1
  • Parham, J.F. & Feldman, C.R. (2002): Generic revisions of emydine turtles. Turtle and Tortoise Newsletter 6: 28–30. PDF plena teksto[rompita ligilo]