Saltu al enhavo

Ordinara hiacintulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hiacinta papago)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ordinara hiacintulo
Manĝanta en Pantanalo, Brazilo
Manĝanta en Pantanalo, Brazilo
Dumfluge en Pantanalo, Brazilo
Dumfluge en Pantanalo, Brazilo
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves. Birdoj
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittacidae
Subfamilio: Arinae
Tribo: Arini
Genro: Anodorhynchus
Specio: Ordinara hiacintulo, A. hyacinthinus
(Latham, 1790)
Anodorhynchus hyacinthinus
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La HiacintuloHiacinta papago (Anodorhynchus hyacinthinus), estas papago indiĝena de centra kaj orienta Sudameriko. Kun longo (el kapoverto al la pinto de sia longa pinteca vosto) de ĉirkaŭ 100 cm ĝi estas pli longa ol iu ajn alia specio de papago. Ĝi estas la plej granda arao kaj la plej granda fluganta papagospecio, kvankam la nefluga kakapo de Novzelando povas superpezi ĝis 3.5 kg. Ĝi estas ĝenerale facile rekonebla, sed povas esti konfuzita kun la multe pli rara kaj malgranda Leara papago. Habitatoperdo kaj kaptado de naturaj birdoj por dorlotbestoj draste malpliigis ties populacion en naturo, kaj kiel rezulto la specio estas klasita kiel endanĝerita ĉe la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo,[1] kaj ĝi estas protektita per listado en la Apendico I de CITES.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]
Anodorhynchus hyacinthinus -Australia Zoo -8-2c.jpg
Anodorhynchus hyacinthinus en Aŭstralia Bestoĝardeno

Ĝi estas unu el du vivantaj kaj unu probable formortinta specio de la sudamerika genro de papagoj Anodorhynchus.

La angla kuracisto, ornitologo kaj artisto John Latham la unua priskribis tiun papagon en 1790 kun la dunoma nomo Psittacus hyacinthinus.[2] Tony Pittman en 2000 hipotezis, ke kvankam la bildo en tiu verko ŝajnas vere ordinara hiacintulo, la priskribo de Latham pri la longo de la birdo eble sugestas, ke li vere mezuris specimenon de Indiga hiacintulo anstataŭe.[3] Tamen, la priskribo de Latham estis bazita sur remburita specimeno, kiu estis la nura kiun Latham konis ĝis 1822. Ĝi estis preparita el vivanta animalo origine apartenanta al Lord Orford, havigita al funkciulo James Parkinson por montrado en la Levera kolekto post lia morto.[4][5]

Tamen, Latham mencias alian birdon, kiun li nomas la 'blue maccaw', supozeble samgrandan.[4][5] Tiu blua papago estis jam priskribita en la volumo de Latham de 1781 de la A general synopsis of birds simple kiel variaĵo de la Bluflava arao,[6] kaj eĉ antaŭe aperis en la verkoj de Mathurin Jacques Brisson (1760),[7] Patrick Browne (1756)[8] kaj Eleazar Albin (1738)[9] kiel papago trovita en Jamajko.[6] Albin, Browne kaj Brisson ĉiuj referencis eĉ pli fruajn aŭtorojn kaj asertas, ke la birdo vivas ankaŭ sur la kontinento,[7][8][9] kaj Albin asertas, ke tiu birdo estas la ina versio de la skarlata arao.[9] Latham mencias, ke la deveno de papagoj ĝenerale ofte estis konfuza pro la fakto, ke la birdoj estis multe interŝanĝataj tra la mondo por vendo.[6]

Kapo kaj supra korpo

La plej granda papago laŭ longo en la mondo, la hiacintulo estas 1 m longa de la pinto de sia vosto ĝis la supro de sia kapo kaj pezas 1,2–1,7 kg.[10][11] Ĉiu flugilo estas 38,8–42,5 cm longa.[10] La vosto estas longa kaj pinteca.[10] Ĝiaj plumoj estas plejparte bluaj, pli helaj supre, la plumoj de la kolo foje povas esti iomete grizaj, grandaj partoj de la subflugiloj kaj subvosto estas nigraj. La okulringoj de tiu papago kaj la areo tuj sub la beko estas forta, vigle flava.

La Hiacintilo plejparte nestas en arboj Sterculia apetala, kiuj dependas de la Tokoa tukano por 83.3% de la distribuado de la arbosemoj. La tokoa tukano ankaŭ manĝas 53% de la idoj de la hiacintulo kiel ovojn.[12] Ovojn ankaŭ regule predas korvedoj kiel garoloj kaj korvoj,[13][14] didelfoj,[13] mefitoj,[14] kaj nazursoj.[13][14] La idoj estas parazitataj de larvoj de muŝoj de la genro Philornis.[15]

La plimulto de la dieto de la hiacintulo konsistas el nuksoj de specifaj palmospecioj, kiel ekzemple de la palmoj Attalea phalerata kaj Acrocomia aculeata.[16] Ili havas tre fortajn bekojn por manĝi la kernojn de malmolaj nuksoj kaj semoj. Iliaj fortaj bekoj eĉ kapablas fendi kokosojn, la grandajn brazilnuksajn guŝojn kaj makadamiajn nuksojn. La birdoj ankaŭ havas sekajn, glatajn langojn kun osto interne, kiuj igas ilin efikaj iloj por frapeti fruktojn. [17] La akuri-nukso estas tiel malmola, ke la papagoj ne povas nutri sin per ĝi ĝis ĝi trapasis la digestan sistemon de brutaro.[16] Krome, ili manĝas fruktojn kaj aliajn legomojn. La hiacintulo ĝenerale manĝas fruktojn, nuksojn, nektaron kaj diversajn specojn de semoj. Ankaŭ, ili vojaĝas por la plej maturaj manĝaĵoj tra vasta areo.[18]

En Pantanalo, hiacintuloj manĝas preskaŭ nur nuksojn de la palmoj Acrocomia aculeata kaj Attalea phalerata. Tiun konduton jam registris la angla natursciencisto Henry Walter Bates en sia libro de 1863 nome The Naturalist on the River Amazons, kie li verkis ke:

Citaĵo
 Ĝi flugas duope, kaj manĝas la malmolajn nuksojn de pluraj palmoj, sed precipe de la Mucuja (Acrocomia lasiospatha). Ĉi tiuj nuksoj, kiuj estas tiel malmolaj, ke malfacile oni rompas ilin per peza martelo, estas dispremitaj al pulpo per la potenca beko de ĉi tiu papago. 
— Bates[19]

Charles Darwin rimarkis la priskribon de Bates pri la specio, nomanta ĝin "belega birdo" kun sia "enorma beko" kapabla manĝi tiujn palmonuksojn.[20]

En kaptiteco, la palmonuksoj indiĝenaj de la natura vivejo de la hiacintulo ofte ne estas facile haveblaj. En tiaj cirkonstancoj la makadamio (kiu estas fakte indiĝena el Aŭstralio) estas taŭga, nutriga kaj facile akceptata alternativo.[21] Koincide, la hiacintulo estas unu el la solaj birdoj kun la necesa makzela forto por malfermi la nukson, kio postulas 300 psi da premo por fendi la ŝelon.[22]

Oni observis limigitan iluzon ĉe kaj naturaj kaj kaptitaj hiacintuloj. Raportitaj ekvidoj de iluzado ĉe naturaj papagoj devenas jam de 1863. Ekzemploj de iluzo, kiuj estis observitaj, kutime implikas maĉitan folion aŭ lignopecojn. Papagoj ofte enkorpigas ĉi tiujn objektojn kiam ili manĝas pli malmolajn nuksojn. Ilia uzo permesas al la nuksoj, kiujn la papagoj manĝas, resti en sia pozicio (malhelpi glitadon) dum ili ronĝas ilin. Oni ne scias, ĉu ĉi tio estas lernita socia konduto aŭ denaska kapablo, sed observado ĉe kaptitaj papagoj montras, ke ankaŭ breditaj araoj montras ĉi tiun konduton. Komparoj montris, ke pli maljunaj papagoj kapablis malfermi semojn pli efike.[23]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]
Paro en sia nesto
Evoluaj fazoj de la papagidoj: (A) nestulo, 0–25 tagoj, birdoj en la bildo havas 17 kaj 18 tagojn respektive. La pezo-gajno en ĉi tiu fazo estas malrapida, (B) papagido, 26–77 tagoj, birdoj en la bildo havas 44 kaj 45 tagojn respektive, (C) papagidoj, birdoj en la bildo havas 61 kaj 62 tagojn respektive. Geometria kresko ĝis atingita maksimuma pezo, (D) junulo, 78–107 tagoj, birdoj en la bildo havas 104 kaj 105 tagojn respektive. Pezo estas konservata ĝis 90–95 tagoj, kiam la pezo-perdo komenciĝas per la unuaj provoj de flugado.[24]

Nestado okazas inter julio kaj decembro, per nestoj konstruitaj en arbaj kavaĵoj aŭ klifofacoj depende de la vivejo.[25] En la Pantanala regiono, 90% de la nestoj estas konstruitaj en la manduviarbo (Sterculia apetala). La hiacintulo dependas de tukano por sia vivrimedo. La tukano kontribuas plejparte al la semdisigo de la manduviarbo, kiun la papago bezonas por reproduktado.[26] Tamen, la tukano respondecas pri la disigo de 83% de la semoj de Sterculia apetala, sed ankaŭ konsumas 53% de la predataj ovoj.[25]

Truoj de sufiĉa grandeco troviĝas nur en arboj ĉirkaŭ 60-jaraj aŭ pli aĝaj, kaj la konkurenco estas furioza.[26] Ekzistantaj truoj estas pligrandigitaj kaj poste parte plenigitaj per ligneroj.[27] La ovodemetado estas de unu aŭ du ovoj,[16] kvankam kutime nur unu birdido postvivas[16] ĉar la dua ovo eloviĝas plurajn tagojn post la unua, kaj la pli malgranda birdido ne povas konkuri kun la unuenaskito pri manĝaĵo. Ebla klarigo por ĉi tiu konduto estas tio, kio nomiĝas la asekura hipotezo. La papagino demetas pli da ovoj ol normale povas elnestiĝi por kompensi pli fruajn ovojn, kiuj ne eloviĝis, aŭ unuenaskitajn papagidojn, kiuj ne postvivis.[28] La kova periodo daŭras ĉirkaŭ monaton, kaj la masklo zorgas pri sia partnerino dum ŝi kovas la ovojn.[16] La papagidoj forlasas la neston, aŭ elnestiĝas, ĉirkaŭ 110 tagojn aĝaj,[15] kaj restas dependaj de siaj gepatroj ĝis ses monatoj aĝaj.[16] Ili estas maturaj kaj komencas reproduktiĝi je sep jaroj aĝaj.

Ĝeneralaj trajtoj

[redakti | redakti fonton]

Hiacintuloj estas la plej longaj psitakoj. Ili ankaŭ estas tre egalhumoraj kaj povas esti pli trankvilaj ol aliaj papagoj, estante konataj kiel "mildaj gigantoj". Bestokuracisto devas esti konscia pri specifaj nutrobezonoj kaj farmakologiaj sentoj kiam li traktas ilin. Eble pro genetikaj faktoroj aŭ limigoj de kaptiteco, ĉi tiu specio povas fariĝi neŭroza/fobia, kio estas problema.[29]

Distribuado kaj vivmedio

[redakti | redakti fonton]

La Ordinara hiacintulo vivas nun en tri ĉefaj areoj en Sudameriko: nome en la regionoj Pantanalo de Brazilo, kaj apudaj orienta Bolivio kaj nordorienta Paragvajo, en cerrado de orienta interno de Brazilo (Maranhão, Piauí, Bahia, Tocantins, Goiás, Mato Grosso, Mato Grosso do Sul, kaj Minas Gerais), kaj en relative malfermaj areoj asociaj kun la riveroj Tocantins, Ŝinguo, Tapajozo, kaj la insulo Marajó en la orienta Amazona Baseno de Brazilo. Pli malgrandaj, fragmentitaj populacioj povas ekzisti en aliaj areoj.[25]

Dum la lastaj jardekoj la konata teritorio en Bolivio kreskis. Ĝi estas bone konata el la fora sudoriento de la lando proksime al la tri-nacia limpunkto kun Brazilo kaj Paragvajo, kie ĝi estas konsiderata emblema simbolo de la regiono,[30][31] kaj lokanoj ofte nutras la papagojn per maizo, kiel kokojn.[31] Komence de la 1990-aj jaroj evidentiĝis, ke la specio ankaŭ troviĝas en la fora areo de la Nacia Parko Noel Kempff Mercado kelkajn cent kilometrojn norden.[14] Oni supozas, ke la plej granda parto de la bolivia populacio de ĉi tiu papago troviĝas en la Natura Areo de Integrita Administrado San Matías (Área Natural de Manejo Integrado San Matías), areo kun vasta pantanalo (marĉo).[31][32]

Censoj faritaj en 2008, 2009, 2011[32] kaj 2014,[33] rivelis stabilajn populaciojn: respektive 231, 107, 134,[32] kaj 166.[33] Birdkalkuloj en tia marĉa kaj malfacile navigebla tereno estas esence neadekvataj. La censoj estis faritaj per vizito al lokoj kun antaŭe raportitaj ekvidoj; tamen, ne ĉiam eblis viziti ĉiujn lokojn, kaj la kovrado variis. Tiel, en 2011 la pli frua taksita populacio de ĉirkaŭ 300 birdoj en ĉi tiu areo estis konsiderata plejparte preciza.[32] Studo de 2014, kiu korelaciis ekvidojn kun vivejo kaj ekstrapolis tion super pli granda areo, trovis, ke la birdoj troveblas en la norda parto de la Natura Areo, kaj simila populacio verŝajne ankaŭ troveblas en same granda areo norde de ĉi tio, ekster la Natura Areo.[33] En artikolo de Mongabay Latam el 2018, parkgardistoj raportis, ke ekzistas anekdotaj pruvoj, ke la populacio kreskis kaj disvastiĝis, ĉar pli da ekvidoj estis raportitaj de lokaj loĝantoj kaj la birdo nun estis konfirmita por la unua fojo en kelkaj apudaj municipoj.[31]

Hiacintuloj fuĝis aŭ estis intence liberigitaj en Florido, Usono, sed ne estas pruvaro ke la populacio estas reproduktanta kaj eble pluas nur per kontinuaj liberigoj aŭ fuĝoj.[34]

Ĝi preferas duonmalfermajn, iom arbarkovritajn vivejojn. Ĝi kutime evitas densajn, humidajn arbarojn, kaj en regionoj dominitaj de tiaj vivejoj, ĝi ĝenerale limiĝas al la rando aŭ al relative malfermaj sekcioj (ekz. laŭlonge de gravaj riveroj). En malsamaj areoj de sia teritorio, ĉi tiuj papagoj troviĝas en savanaj herbejoj, en sekaj dornarbaroj konataj kiel caatinga, kaj en palmarbarojmarĉoj,[25] precipe de moriĉa palmo (Mauritia flexuosa).[35]

Bolivia studo de 2014 en la Natura Areo de Integrita Administrado de San Matías, kiu korelaciis ekvidojn kun vivejo, trovis, ke areoj inkluzivantaj laŭsezone inunditajn savanojn, malsekejojn kaj antropogenajn areojn intermetitajn kun mozaiko de savanoj, estis la plej bonaj indikiloj por la ĉeesto de la papagoj. La plej preferata vivejo sendube estis antropogena, kio estas ĉefe brutarbienoj praktikantaj ampleksan paŝtadon en ĉi tiu areo. La aŭtoroj, tamen, ne estis tre impresitaj de ĉi tiuj rezultoj, kaj avertis, ke la metodaro eble estas mankohava.[33]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. IUCN
  2. Latham, John. (1790) Index Ornithologicus, Sive Systema Ornithologiae: Complectens Avium Divisionem in Classes, Ordines, Genera, Species, Ipsarumque Varietates 1 (latine). London: Sumptibus authoris (prostant venales apud Leigh & Sotheby). doi:10.5962/bhl.title.131313.
  3. . The Lear's Macaw. The Parrot Society UK (2000). Alirita 8a de Oktobro 2021 .
  4. 4,0 4,1 Latham, John. (1802) Supplement II to the General synopsis of birds. London: Leigh, Sotheby, & Son. doi:10.5962/bhl.title.49008.
  5. 5,0 5,1 Latham, John. (1822) A general history of birds II. Winchester: Printed by Jacob and Johnson, for the author. doi:10.5962/bhl.title.62572.
  6. 6,0 6,1 6,2 Latham, John. (1781) A general synopsis of birds I–1. London: Benj. White, p. 198, 204 & 205. doi:10.5962/bhl.title.49894.
  7. 7,0 7,1 Brisson, Mathurin Jacques. (1760) Ornithologia, sive Synopsis methodica sistens avium divisionem in ordines, sectiones, genera, species, ipsarumque varietates IV (fr, la). Paris: Ad Ripam Augustinorum, apud Cl. Joannem-Baptistam Bauche, bibliopolam, ad Insigne S. Genovesae, & S. Joannis in Deserto. doi:10.5962/bhl.title.51902.
  8. 8,0 8,1 Browne, Patrick. (1756) The civil and natural history of Jamaica: in three parts. London: Printed for the author, and sold by T. Osborne and J. Shipton. doi:10.5962/bhl.title.10826.
  9. 9,0 9,1 9,2 Albin, Eleazar. (1738) A natural history of birds: illustrated with a hundred and one copper plates, engraven from the life III. London: Printed for the author and sold by William Innys. doi:10.5962/bhl.title.62897.
  10. 10,0 10,1 10,2 Forshaw (2006). plate 70.
  11. Hagan, E. (2004). Anodorhynchus hyacinthinus. Animal Diversity Web.
  12. (Marto 2008) “Conservation puzzle: Endangered hyacinth macaw depends on its nest predator for reproduction”, Biological Conservation (en) 141 (3), p. 792–796. doi:10.1016/j.biocon.2007.12.023. Bibkodo:2008BCons.141..792P. 
  13. 13,0 13,1 13,2 Predator of the world's largest macaw key to its survival Arkivigite je 2014-07-25 per la retarkivo Wayback Machine. news.mongabay.com (2008-03-13).
  14. 14,0 14,1 14,2 14,3 Collar, N.J.. (1992) “Hyacinth Macaw Anodorhynchus hyacinthinus”, Threatened Birds of the Americas. Washington DC: Smithsonian Institution Press, p. 1–9.
  15. 15,0 15,1 Allgayer, M. C. (2009). “Clinical Pathology and Parasitologic Evaluation of Free Living Nestlings of the Hyacinth Macaw (Anodorhynchus hyacinthinus)”, Journal of Wildlife Diseases 45 (4), p. 972–81. doi:10.7589/0090-3558-45.4.972. 
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 16,4 16,5 Hyacinth Macaw. WWF. Arkivita el la originalo je 2002-11-04. Alirita 19a de Septembro 2013 .
  17. Macaw Psittacidae. National Geographic (2010-11-11). Arkivita el la originalo je 28a de Januaro 2010. Alirita 24a de Oktobro 2013 .
  18. The Real Macaw Endangered Tropical Jewels. Public Broadcasting Service (26a de Februaro 2004). Alirita 23a de Decembro 2014 .
  19. Bates, Henry Walter. (1863) The naturalist on the River Amazons 1. John Murray.
  20. Darwin, Charles (1863). “An Appreciation: The Naturalist on the River Amazons by Henry Walter Bates”, Natural History Review iii. Alirita 27a de Marto 2013..  Arkivigite je 2011-06-07 per la retarkivo Wayback Machine
  21. The Hyacinth Macaw.
  22. Imponderables: Macadamia Nuts.
  23. (2004) “Preliminary observations of tool use in captive hyacinth macaws (Anodorhynchus hyacinthinus)”, Animal Cognition 8 (1), p. 48–52. doi:10.1007/s10071-004-0221-3. 200601. 
  24. (2022-09-13) “Growth model analysis of wild hyacinth macaw (Anodorhynchus hyacinthinus) nestlings based on long-term monitoring in the Brazilian Pantanal”, Scientific Reports (en) 12 (1), p. 15382. doi:10.1038/s41598-022-19677-5. Bibkodo:2022NatSR..1215382G. 
  25. 25,0 25,1 25,2 25,3 Hyacinth Macaw (Anodorhynchus hyacinthinus): BirdLife species factsheet. BirdLife International. Arkivita el la originalo je 22a de Junio 2011. Alirita 19a de Septembro 2013 . – via ARKive
  26. 26,0 26,1 (2008) “Conservation Puzzle: Endangered Hyacinth Macaw Depends on Its Nest Predator for Reproduction”, Biological Conservation 141 (3), p. 792–96. doi:10.1016/j.biocon.2007.12.023. Bibkodo:2008BCons.141..792P. Alirita 23a de Oktobro 2013.. 
  27. . The hyacinth macaw makes a comeback. WWF (21a de Aprilo 2004). Alirita 20a de Julio 2011 .
  28. (2006) “Handling technique to increase the hyacinth macaw population (Anodorhynchus hyacinthinus) (Lalham, 1720) – Report of an experience in Pantanal, Brazil”, Brazilian Journal of Biology 66 (1B), p. 381–82. doi:10.1590/S1519-69842006000200021. 
  29. Lennox, Angela. “The companion bird”, Clinical Avian Medicine, Volume 1.
  30. Área Natural de Manejo Integrado San Matías (hispane). Servicio Nacional de Áreas Protegidas, Government of Bolivia (2018). Arkivita el la originalo je 2023-04-20. Alirita 31a de Oktobro 2021 .
  31. 31,0 31,1 31,2 31,3 . Paraba azul: ¿podrá salvarse la población de esta ave emblemática de Bolivia? (hispane). Environmental News (16a de Majo 2018). Alirita 31a de Oktobro 2021 .
  32. 32,0 32,1 32,2 32,3 (Junio 2011) “La Paraba Jacinta (Anodorhynchus hyacinthinus): Estado Poblacional y su Conservación en el Pantanal Boliviano”, Kempffiana (es) 7 (1), p. 19–31. Alirita 31a de Oktobro 2021.. 
  33. 33,0 33,1 33,2 33,3 (September 2014) “Desarrollo de un modelo espacial explícito de hábitat para la paraba jacinta (Anodorhynchus hyacinthinus) en el Pantanal boliviano (Santa Cruz, Bolivia)”, Ecología en Bolivia (es) 49 (2). Alirita 31a de Oktobro 2021.. 
  34. Nonnatives - Hyacinth Macaw. Arkivita el la originalo je 1a de Junio 2011.
  35. Forshaw, Joseph M.. (2006) Parrots of the World; an Identification Guide, Illustrated by Frank Knight, Princeton University Press. ISBN 978-0-691-09251-5.


Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • del Hoyo et al., 1997. Handbook of the Birds of the World. Vol. 4.
  • Caldas, Sergio T. kaj L Candiasani. 2005. Arara-Azul. DBA Dórea Books and Art, São Paulo, São Paulo.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]