Portalo:Geografio

Geografio (de la grekaj vortoj γη [ge] = "tero", kaj γραφειν [grafejn] = "priskribi") aŭ Tersurfascienco estas scienco, kiu studas la strukturon kaj fizikajn ecojn de la tersurfaco kaj ilian interagon kun la homaj agoj. Ĝi do priskribas la spacajn strukturojn kaj okazaĵojn sur la tersurfaco, la efektojn de tiuj strukturoj kaj okazaĵoj al la homa agado, kaj la efektojn de homa agado al la tersurfaco. La geografio do kombinas naturajn kaj sociajn sciencojn. Ĝi kreas konceptojn por la komprenado kaj la solvado de problemoj inter la homoj kaj ilia medio.
Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj tutmonda niveloj. Sciencisto, kiu okupiĝas pri geografio, nomiĝas geografo.
Antarkto |
Aŭstralio |
Afriko |
Eŭrazio |
Nordameriko |
Sudameriko |
Eŭropo |
Azio |
Oceanio |
Oceanoj Pacifiko, Atlantiko, Hinda Oceano, Arkta Oceano | ||
- Geomorfologio: Litosfero, Platotektoniko, Ebenaĵo, Malaltebenaĵo, Altebenaĵo, Monto
- Hidrologio: Hidrosfero, Oceano, Maro, Rivero, Lago (Salakva lago), Golfo, Grundakvo, Marfluo
- Biogeografio: Biosfero, Zoogeografio, Fitogeografio, Ekozono, Ekoregiono, Ekologia sistemo, Habitato, Biodiverseco
- Klimatscienco: Atmosfero, Klimato, Klimatzono, Vento
Vidu ankaŭ Kategorio:Geografio
- La marlima marbordo de Kanado estas la plej longa en la mondo kun entute 202,000 kilometroj.
- La Danubo estas la rivero kiu fluas tra la plej granda nombro da landoj kaj estas atingebla por: Germanio, Aŭstrio, Hungario, Slovakio, Serbio, Bulgario, Rumanio, Ukrainio, Kroatio kaj Moldavio.
- La kontinento kun la plej granda nombro da landoj estas Afriko, plene sendependaj landoj kiuj estas tute aŭ nur parte en Afriko estas 59.