Marfluo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Marfluo estas pli-malpli daŭra fluo de akvomaso tra malsamtemperatura ĉirkaŭanta oceana akvo.
Ĝi portas malvarmajn akvojn en varmaj maroj kaj male. La ekziston de fluoj kaj iliaj movodirektoj kaŭzas la froto inter moviĝantaj masoj akva kaj aera, suno-lunaj flusoj kaj malflusoj, diferenco de la tensioj en la profundo de la akvo kaj tera rotacio.

Marfluoj povas flui milojn da kilometroj. Ili tre gravas por priskribi la klimatojn de la apudaj kontinentoj. La eble plej konata ekzemplo estas la Golfa Marfluo, kiu igas la nord-okcidentan parton de Eŭropo multe pli milda ol iu ajn alia regiono sur la sama latitudo estas. La graveco de marfluoj ankaŭ prezentiĝas per la El Niño-efiko, en kiu la nedaŭra inversiĝo de marfluo okazigas klimato-ŝanĝojn en Sudameriko, kies efikoj etendiĝas ĝis Aŭstralio.

Marfluoj sub la surfaco de la oceano, kaŝiĝantaj antaŭ facila percepto, nomiĝas submaraj riveroj.

Marfluoj tre gravas ankaŭ por la evoluo de multaj vivaĵoj. Fama ekzemplo por tio estas la vivciklo de la angiloj.

Gravaj marfluoj inkluzivas:

Arkta Oceano[redakti | redakti fonton]

Atlantiko[redakti | redakti fonton]

Pacifiko[redakti | redakti fonton]

Hinda Oceano[redakti | redakti fonton]

Suda Oceano[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]