Klimato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Tero vidita ekde la Apolo XVII, montranta la modelojn de nubeco, kiuj havigas indikojn de temperaturo, pluvo, humideco, aerpremo kaj vento, kio permesas realigi meteologiajn prognozojn por ampleksaj regionoj. La meteologiaj satelitoj realigas orbitojn pli malalte, per kio la prognozoj estas eĉ pli precizaj por lokoj aŭ areoj pli malgrandaj.
Enorma nubo kumulonimbuso ege disvolvigita vidita al oriento en la sudoriento de Karakaso, Venezuelo. Bona ekzemplo de la fluo de energio (varma, elektra, fizika-kemia, ktp.) en la intero de la atmosfero.

Klimato (de la greka vorto klima/klimatos "deklivo, angulo"[1]) estas priskribo pri la vetero en specifa areo surbaze de diversaj veteraj mezuradoj (do statistiko, ĉu meznombraaveraĝa) en tiu areo tra longa tempo, plej ofte laŭ tempoperiodo de ĉirkaŭ 30 jaroj.[2][3] Ĝi estas mezurata kontrolante la modelojn de variado en temperaturo, humideco, atmosfera premo, vento, precipitaĵo, atmosfera partiklokvanto kaj aliaj meteologiaj variabloj en difinita regiono laŭlonge de tempoperiodoj.

Oni povas diri, klimato estas tio kion oni atendas, sed vetero estas kio okazas. Klimato diferencas el vetero, je tio ke vetero priskribas nur mallongdaŭrajn kondiĉojn de tiuj variabloj en difinita regiono.

La klimato de regiono estas generata de la klimata sistemo, kiu havas kvin komponantojn: atmosfero, hidrosfero, kriosfero, litosfero, kaj biosfero.[4]

La klimato de la diversaj lokareoj dependas de multaj faktoroj, inter kiuj latitudo (distanco al la tera ekvatoro), tereno, kaj altitudo (alteco super la marnivelo), same kiel la proksimeco al akvejoj kaj ties fluejoj (ĉefe al maro aŭ eĉ plie al oceano). Klimatoj povas esti klasitaj laŭ averaĝaj kaj tipaj gamoj de diversaj variabloj, plej ofte temperaturo kaj precipitaĵo. Plej ofte uzata klasifika skemo estis origine disvolvigita de Wladimir Köppen. La sistemo de Thornthwaite,[5] en uzo ekde 1948, aligas vaporiĝ-transpiron kun informo pri temperaturo kaj precipitaĵo kaj estas uszata por la studado de biologia diverseco kaj de la eblaj efikoj sur ĝi fare de klimataj ŝanĝoj. La klasifikaj skemoj Bergeron kaj Spaca Sinoptika fokusiĝas sur la origino de aeramasoj kiuj difinas la klimaton de regiono.

Paleoklimatologio estas la studo de antikvaj klimatoj. Ĉar rekta observado pri klimato ne estas disponebla el antaŭ la 19a jarcento, paleoklimatoj estas deduktataj el proksimumaj variabloj kio inkludas ne-biotan pruvaron kiaj sedimentoj trovitaj en lagaj kuŝejoj kaj glaciindikiloj, kaj biotan pruvaron kiaj arboringoj kaj koralo. Klimataj modeloj estas matematikaj modeloj de pasintaj, nuntempaj kaj estontaj klimatoj. Klimata ŝanĝo povas okazi laŭlonge kaj de longaj kaj de mallongaj tempoperiodoj el vario de faktoroj; ĵusa varmigo estas studata en tutmonda varmigo.

Studo de la vetero kaj de la klimato[redakti | redakti fonton]

Estas multaj klasoj de vetero: varma kaj malvarma, seka kaj malseka, sennuba kaj ŝtorma, kiuj rezultas el diferencaj kombinoj de la atmosferaj variabloj de temperaturo, aerpremo, vento, malsekeco kaj precipitaĵo. La vetero ĉiam faris povan influon sur la homa agado, kaj dum jarcentoj la homo studis la atmosferon, klopodante kompreni ties funkciadon. La meteologio estas la branĉo de la sciencio kiu studas tiu kovron de aero ĉirkaŭ la planedo. La vetero estas la stato de la atmosfero rilate al la precipitaĵo, vento, temperaturo kaj aliaj elementoj. La atmosferaj ŝanĝoj kiuj modifas ĝin estas aktivitaj de la energio devena el la Suno, disradiita tra 150 000 000 kilometrojn de distanco. Tiu energio varmigas kaj oceanojn kaj kontinentojn, kiuj poste liberigas varmon en la aeron por peli la movojn de la atmosfero el kiuj dependas la atmosfera aŭ meteologia vetero.

Disŝarĝoj de fulmo; ŝtormoj ĉiam altiris atenton de homoj.

La tuja variado de la atmosfero (kio estas nomata meteologia vetero), rilatas al onia ĉiutaga vivo. La pluvo kiu irigacias la rikoltojn kaj plenigas la diglagojn estas parto de la vetero, same kiul la uraganoj aŭ ŝtormoj kiuj damaĝas urbojn aŭ la fulmo kiu povas subitege mortigi kaj personojn kaj bestojn.

Dekomence, la homoj simple observis la veteron; poste klopodis uzi siajn observojn kiel bazo por la antaŭscio pri la meteologiaj kondiĉoj; fine ili lernis ke ne eblis sukcese pronozi sen kompreni ties funkciadon. Kaj kiamn fine oni atingis ian konon pri la atmosferaj procezoj, oni komencis pensi pri la klopodoj ŝanĝi ilin aŭ almenaŭ eviti ties malavantaĝojn. Tiuj estas la celoj ĉi tie konsideritaj: la homa peno por observi, antaŭscii, kompreni, antaŭdiri kaj plimalgrandigi la negativajn efikojn de la atmosfera vetero.

Esplormetodoj[redakti | redakti fonton]

Por kompreni la ecojn de la loka klimato — kaj la tipajn kaj la malofte okazantajn — bezonatas multjaraj meteorologiaj registroj. Kutime oni uzas vidojn de datumoj ampleksantajn inter 25 kaj 50 jaroj.

La averaĝaj valoroj de la klimataj karakterizaĵoj estas nomataj klimataj normoj.

Köppen[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Klimata klasifiko de Köppen.
Ĝisdatigita klimata mapo de Köppen-Geiger[6]
  •  Af
  •  Am
  •  Aw
  •  BWh
  •  BWk
  •  BSh
  •  BSk
  •  Cfa
  •  Cfb
  •  Cfc
  •  Dsa
  •  Dsb
  •  Dsc
  •  Dsd
  •  Dwa
  •  Dwb
  •  Dwc
  •  Dwd
  •  Dfa
  •  Dfb
  •  Dfc
  •  Dfd
  •  ET
  •  EF

La Klimata klasifiko de Köppen estas unu el la plej vaste uzataj klimat-klasifikaj tipologioj. Ĝi unue estis publikigita de la germana klimatologo Wladimir Köppen en 1884, kun pluraj pli postaj ŝanĝoj de Köppen mem, nome en 1918 kaj en 1936. Poste, la germana klimatologo Rudolf Geiger kunlaboris kun Köppen pri ŝanĝoj de la tipologio, kiu do ofte estas nomata la Klimata klasifiko de Köppen kaj Geiger.

La sistemo estas bazita sur la ideo ke la natura vegetaĵaro estas la plej bona esprimo de la klimato. Do, la limoj de klimataj zonoj estis elektitaj pensante pri la vegetaĵara distribuo. Ĝi kombinas averaĝajn jarajn kaj monatajn temperaturojn kaj precipitaĵojn, kaj la sezonecon de precipitaĵo [7].

Skemo[redakti | redakti fonton]

La klimata klasifiko de Köppen subdividas la klimatojn en kvin ĉefajn grupojn kaj plurajn tipojn kaj subtipojn. Ĉiu aparta klimatotipo estas reprezentita de simbolo konsistante el 2 ĝis 4 literoj.

GRUPO A : Tropikaj aŭ varmegaj klimatoj[redakti | redakti fonton]

Tropikaj klimatoj estas karakterizitaj de konstanta alta temperaturo ( je marnivelo kaj je malaltaj altitudoj ); ĉiuj dek du monatoj de la jaro havas averaĝajn temperaturojn de 18°C aŭ pli altaj. Ili estas subdividitaj jene :

  • Tropik-pluvarbara klimato (Af) [8] : Ĉiuj dek du monatoj havas averaĝan precipitaĵon de minimume 60 mm. Tiuj klimatoj kutime troviĝas en la limoj de 10° latitudo de la ekvatoro. En iuj orient-marbordaj areoj, ili povas etendiĝi tiel for kiel 25° de la ekvatoro. Tiu klimato estas superregata de la Malalta aerpremo Sistemo dum tuta la jaro, kaj tial ne havas sezonojn.
  • Tropikaj musona klimato (Am) [9] : Tiu tipo de klimato, plej komuna en suda Azio kaj Okcidentafriko, rezultas el la musonaj ventoj kiuj ŝanĝas la direkton laŭsezone. Tiu klimato havas la plej sekan monaton ( kiu kvazaŭ ĉiam okazas dum aŭ ĵus post la "vintra" solstico por tiu flanko de la ekvatoro ) kun pluvfalo de malpli ol 60 mm, sed pli ol (100 − [totala jara precipitaĵo {mm}/25]).
Musonaj nuboj en Vindhya-montaro, centra Barato.
GRUPO B : Sekaj (aridaj kaj duonaridaj) klimatoj[redakti | redakti fonton]

Tiuj sekaj aridaj kaj duonaridaj klimatoj estas karakterizitaj per la fakto ke precipitaĵo estas malpli ol potenca vaporiĝ-transpiro. [13]. La sojlo estas determinata jene :

  • Por trovi la precipitaĵa sojlo (en milimetroj), multipliku la averaĝa jara temperaturo en °C per 20, tiam adiciu 280 se 70% aŭ pli de la totala precipitaĵo troviĝas dum la alt-suna duono de la jaro ( aprilo ĝis septembro en la norda duonglobo, aŭ oktobro ĝis marto en la suda ) aŭ 140 se 30%–70% de la totala precipitaĵo estas recivita dum la aplikebla periodo, aŭ 0 se malpli ol 30% de la totala precipitaĵo estas tiele recivita.
  • Se la jara precipitaĵo estas malpli ol duono de la sojlo por Grupo B, ĝi estas klasifikita kiel BW (dezerta klimato); se ĝi estas malpli ol la sojlo, ĝi estas klasifikita kiel BS ( stepa klimato ). Se ĝi estas pli ol la sojlo, la areo ne havas Grupo B klimaton.
  • Tria litero povas esti inkludita por indiki temperaturon. Origine, h signifis malalt-latitudan klimaton (averaĝa jara temperaturo super 18 °C), dum k signifis mez-latituda klimato ( averaĝa jara temperaturo sub 18 °C ), sed la pli komuna praktiko nuntempe (speciale en Usono) estas de uzi h por indiki ke la pli malvarma monato havas averaĝan temperaturon kiu estas super 0 °C, kun k por indiki ke almenaŭ unu monato averaĝas sub 0 °C.
    • Ekzemploj :
Regionoj kun duonaridaj klimatoj; oranĝe, varma duonarida klimato; flave, malvarma duonarida klimato
GRUPO C : Moderaj aŭ mezvarmaj klimatoj[redakti | redakti fonton]

Tiuj klimatoj havas averaĝan temperaturon super 10 °C dum la plej varma monato, kaj plej malvarman monaton inter -3 °C kaj 18 °C. Iuj klimatologoj, speciale en Usono, tamen preferas adopti 0 °C al -3 °C dum la plej malvarma monato, kiel limo inter tiu grupo kaj grupo D; tiu estas farata por preventi alĝustigadon de certaj kabaj ejoj en aŭ apud Nov-Anglujo — precipe Cape Cod ( Masaĉuseco ) — kaj tiaj apudaj insuloj kiaj Nantucket kaj Martha's Vineyard, en la Moder-Oceanan kategorion ĉi-sube difinitan; tiu kategorio estas alterne konata kiel la Oceana Okcident-Marborda klimato, kaj, foriginte la ĉi suprajn ejojn, efektive limigas ĝin ekskluzive al ejoj trovitaj laŭlonge de la okcidentaj bordoj de la kontinentoj, almenaŭ en la Norda duonglobo. Tiu ankaŭ movigas iujn mez-latitudajn areojn – kiel partojn de Ohia Valo kaj iujn areojn en la Mez-Atlantikaj Subŝtatoj , plie partojn de orient-centra Azio – ekde humida subtropika ĝis humida kontinenta.

  • La dua litero indikas precipitaĵan reĝimon — w indikas sekajn vintrojn (la plej seka vintro-monata averaĝa precipitaĵo estas malpli ol dekono de la plej-humid-somermonat-averaĝa precipitaĵo; unu varianto ankaŭ postulas ke la plej seka vintromonato havas malpli ol 30 mm da averaĝa precipitaĵo), s indikas sekajn somerojn (la plej seka somermonato malpli ol 30mm da averaĝa precipitaĵo kaj malpli ol triono de la plej-humid-vintromonata precipitaĵo) kaj f signifas signifikan precipitaĵon en ĉiuj sezonoj (kaj ne la supre menciitaj kondicioj plenumitaj).
  • La tria litero indikas ke la grado de somera varmeco — a indikas la plej varman monat-averaĝan temperaturon super 22 °C kun minimume 4 monatoj kiuj averaĝas super 10 °C, b indikas la plej varman monaton sub 22 °C, sed kun minimume 4 monatoj super 10 °C, dum c respondas al 3 aŭ malpli da monatoj kun averaĝaj temperaturoj super 10 °C.
  • Grupo C klimatoj estas subdividitaj jene :
  •  areoj kun mediteranea klimato
    • Sek-somera subtropikaMediteraneaj klimatoj (Csa, Csb)[14] : Kutime tiuj klimatoj okazas je la okcidentaj flankoj de kontinentoj inter latitudoj de 30° kaj 45°. Tiuj klimatoj vintre troviĝas en la polus-fronta regiono, kaj tiel havas moderajn temperaturojn kaj ŝanĝeblan, pluvan veteron. La someroj estas varmegaj kaj sekaj, kaŭze de superregado de subtropikaj kontraŭciklonaj sistemoj, escepte en la apud-marbordaj areoj, kie someroj estas malpli severaj pro la apuda ĉeesto de malvarmaj marfluoj kiuj povas alporti nebulon sed preventas pluvon.
    • Humidaj subtropikaj klimatoj (Cfa, Cwa ):[15] Tiuj klimatoj kutime troviĝas internlande en la kontinentoj, aŭ je iliaj orientaj marbordoj, ĉefe ĉe 20°– 30° latitudoj ( kvankam ili troveblas tiel fore norde en Eŭropo kiel 46°N). Kontraste kun la Mediteraneaj klimatoj, la someroj estas humidaj kaŭze de la nestabilaj tropikaj aeromasoj, aŭ marbordaj pasatoj. En Orienta Azio, la vintroj povis esti sekaj ( kaj pli malvarmaj ol aliaj lokoj je analoga latitudo ) kaŭze de la Siberia alt-prema sistemo, kaj someroj estas tre humidaj kaŭze de la sudokcident-azia musona influo.
    • Maraj mezvarmaj klimatoj aŭ Oceanaj klimatoj ( Cfb, Cwb, Cfc ): Cfb klimatoj kutime okazas je la okcidentaj flankoj de kontinentoj inter latitudoj de 45° kaj 55°; ili tipe troviĝas ĵus polusen de la mediteraneaj klimatoj, kvankam en Aŭstralio kaj ekstreme suda Afriko tiuj klimatoj situas ĵus polusen de la humida subtropika klimato, kaj je iome pli malalta latitudo. En okcidenta Eŭropo, tiu klimato okazas en marbordaj areoj ĝis latitudo de 63°N. Tiuj klimatoj estas tutjare dominataj de la polusa fronto, kondukante al ŝanĝema, ofte nuba vetero. La someroj estas malvarmetaj kaŭze de la nuba kovraĵo, sed la vintroj estas pli malseveraj ol tiuj de aliaj klimatoj je similaj latitudoj.
      • Ekzemploj:
        • Bilbao (Hispanujo) Cfb — unuforma precipitaĵo-distribuo

GRUPO D : Kontinentaj klimatoj[redakti | redakti fonton]

GRUPO E : Polusaj klimatoj[redakti | redakti fonton]

GRUPO H : Altmontaraj klimatoj[redakti | redakti fonton]

Specifaj tipoj de klimato[redakti | redakti fonton]

Strando en Naples (Florido) bordata de kokosarboj estas ekzemplo de tropika klimato. Kvankam ĝi kuŝas ĉe la subtropiko ĉirkaŭ cent mejlojn norde de Tropiko de Kankro, la varmaj akvoj de la Meksika Golfo havigas al ĝi ĉiumonate averaĝan temperaturon neniam sub 18 °C (64 °F), kio klasigas ĝian klimaton kiel tropikan.

Registroj[redakti | redakti fonton]

Modernaj[redakti | redakti fonton]

Tutmonda meza surfaca temperaturŝanĝo ekde 1880. Fonto: NASA GISS

Detaloj de la moderna klimate registraro estas konataj pere de havigo de mezuroj el veterinstrumentoj kiaj termometroj, barometroj, kaj anemometroj dum la pasintaj kelkaj jarcentoj. La instrumentoj uzitaj por studi la veteron laŭlonge de la moderna epoko, ties konataj eraroj, ties tuja medio, kaj ties ekspono ŝanĝis laŭlonge de la jaroj, kio devas esti konsiderata kiam oni studas la klimaton de la pasintaj jarcentoj.[16]

Paleoklimatologio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Paleoklimatologio.

Paleoklimatologio estas la studo de pasinta klimato laŭlonge de granda periodo de la historio de la Tero. Ĝi uzas pruvaron el glaciaj tavoloj, arboringoj, sedimentoj, koralo, kaj rokoj por determini la pasintajn statojn de la klimato. Ĝi pruvas periodojn de stabileco kaj periodojn de ŝanĝo kaj povas indiki ĉu ŝanĝoj sekvas modelojn kiaj regulaj cikloj.[17]

Klimata ŝanĝo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Klimata ŝanĝo kaj Tutmonda varmiĝo.
Temperaturaj ŝangoj de malfruaj 12.000 jaroj
Temperaturaj ŝangoj de malfruaj 2000 jaroj

Klimata ŝanĝo estas iu ajn longdaŭra, granda ŝanĝo de "averaĝa vetero," kiun iu regiono spertas.

Efektoj de klimata ŝanĝo[redakti | redakti fonton]

  • Averaĝa vetero povas inkluzivi averaĝajn temperaturon, precipitadon, kaj ventoskemojn.
  • Ĝi temas pri ŝanĝojn de la variecon aŭ averaĝan staton de la atmosfero dum daŭroj de jardekoj al jarmilionoj.
  • Ĉi tiuj ŝanĝoj povas esti kaŭzitaj de la tera ŝanĝemo, eksteraj fortoj (kiel varioj de sunluma forteco), kaj, pli freŝdate, de homa agado.

Moderna uzo de termino "klimata ŝanĝo"[redakti | redakti fonton]

  • Freŝdate, precipe kuntekste de politiko pri naturmedio, la termino "klimata ŝanĝo" ofte referencas ŝanĝojn de moderna klimato.

Tutmonda varmiĝo[redakti | redakti fonton]

Averaĝa temperaturo sur la tergloba surfaco inter 1856 kaj 2004.

La termino tutmonda varmiĝo (kaj alternative klimata ŝanĝo) priskribas plialtiĝon de la mezaveraĝa temperaturo de la atmosfero, klimato kaj oceanoj de la Tero, kaj ties rilataj efikoj. Tamen klimata ŝanĝo povas ankaŭ referenci al ĉiu ajn historia ŝanĝo en klimato. Multaj linioj de scienca pruvaro montras ke la klimata sistemo varmiĝas.[18][19]

La fenomeno[redakti | redakti fonton]

Nuntempe eblas konstati ĝeneralan varmiĝon de la atmosfero de nia planedo. En la lastaj tridek jaroj la averaĝa temperaturo sur la tergloba surfaco plialtiĝis 0,5 celsiojn]. La plej multaj sciencistoj kredas, ke la homo kaŭzis tion per enaerigo de metano, karbona dioksido, kaj aliaj forcejaj gasoj ekde la industriigo. Tamen tion pridubas kelkaj aliaj sciencistoj.

La natura forceja efiko igas la teron 30 celsiajn gradojn pli varma. Sen konsidero de aliaj ŝanĝoj diras teorio, ke plimultigo de la karbona dioksido en la atmosfero kaŭzas plivarmigon de la planeda surfaco. Restas la demando pri la grandeco de la varmigo.

La Interregistara Komitato pri Klimata Ŝanĝo de la Unuiĝintaj Nacioj, subtenate de la naciaj sciencaj akademioj de la G8-ŝtatoj, esprimis sciencan prijuĝon, laŭ kiu la mezuma planeda temperaturo ekde la komenco de la 20-a jarcento plialtiĝis 0.6 ± 0.2 celsiajn gradojn kaj plej "multe el la varmiĝo observata dum la lastaj 50 jaroj estas atribuebla al homaj agadoj". Malgranda malplimulto de la kvalifikitaj sciencistoj kontestas la vidpunkton, ke la agoj de homaro grave rolas en la lastatempa temperatur-aliiĝo. Restas necerta la amplekso de la klimata ŝanĝo, kiun oni observos estonte. Oni konflikte kaj publike debatas pri la sekva demando: Ĉu necesas ion fari, reage al la plivarmiĝo de la atmosfero de nia planedo, kaj se jes kion?

La grado de la varmiĝo[redakti | redakti fonton]

La ciferoj de la Brita Meteologia Oficejo indikas, ke la jaroj ekde 2000 estis meznombre 0,18 °C (0,32 °F) pli varmaj ol la 1990-aj jaroj. Ekde la 1970-aj jaroj ĉiu jardeko vidas pliigon de proksimume la sama skalo. La unua jardeko de 21-a jarcento estas "nedisputeble" la plej varma ekde kalkuloj komenciĝis, deklaris en decembro 2009 la Brita Meteologia Oficejo kaj la Monda Organizaĵo pri Meteologio (mallonge: MOM). 2009 estis verŝajne la kvina plej varma en 160-jara observado. MOM sciigis, ke tutmondaj temperaturoj estas 0,44° C (0,79 °F) super la longatempa ordinara temperaturo. "Ni vidis superajn mezumajn temperaturojn en pluraj kontinentoj, kaj nur en Nordameriko regis kondiĉoj kun plu malvarmaj temperaturoj ol mezume," diris la Ĝenerala Sekretario de WMO Michel Jarraud. "Ni estas en varmiĝa tendenco - ni tute ne dubas pri tio."

Ĉe tio NASA sugestas, ke nova tutmonda temperaturrekordo estos "fiksita en la sekvontaj unu aŭ du jaroj", inkluzive de danke al influo de El Niño. Aliaj esploristoj, kvankam, kredas pli probable, ke temperaturoj restos stabilaj dum unu jardeko ĉar aliaj naturaj cikloj tenas la oceanan surfacon relative malvarmeta, rapida varmiĝo probable alvenos poste.[20]

Diversaj mapoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. la grekoj kredis, ke la klimato dependas de la angulo, laŭ kiu la sunradioj falas sur la grundon
  2. . Annex I. Glossary: IPCC - Intergovernmental Panel on Climate Change (PDF). Intergovernmental Panel on Climate Change (2015). Alirita 13a de Novembro 2015.
  3. What's the Difference Between Weather and Climate?. NASA (1a de Februaro 2005). Alirita 13a de Novembrp 2015.
  4. AR4 SYR Synthesis Report Annexes. Ipcc.ch. Alirita la 2011-06-28.
  5. C. W. Thornthwaite (1948). “An Approach Toward a Rational Classification of Climate”, Geographical Review 38 (1), p. 55–94. COI:10.2307/210739. 
  6. Peel, M. C. and Finlayson, B. L. and McMahon, T. A. (2007). “Updated world map of the Köppen–Geiger climate classification”, Hydrol. Earth Syst. Sci. 11, p. 1633–1644.  (direct: Final Revised Paper) angle
  7. McKnight, Tom L; Hess, Darrel. (2000) “Climate Zones and Types: The Köppen System”, Physical Geography: A Landscape Appreciation. Upper Saddle River, NJ: Prentice Hall, p. 200–1. ISBN 0-13-020263-0. angle
  8. McKnight & Hess, pp. 205–8, "Climate Zones and Types: Tropical Wet Climate (Af)" angle
  9. McKnight & Hess, p. 208, "Climate Zones and Types: Tropical Monsoon Climate (Am)" angle
  10. LINACRE, Edward; Bart Geerts. (1997) Climates and Weather Explained. London: Routledge. ISBN 0-415-12519-7. angle
  11. McKnight & Hess, pp. 208–11, "Climate Zones and Types: Tropical Savanna Climate (Aw)" angle
  12. CHAPTER 7: Introduction to the Atmosphere. physicalgeography.net. Alirita 2008-07-15. angle
  13. McKnight & Hess, pp. 212–1, "Climate Zones and Types: Dry Climates (Zone B)"
  14. McKnight & Hess, pp. 221–3, "Climate Zones and Types: Mediterranean Climate (Csa, Csb)"
  15. McKnight & Hess, pp. 223–6, "Climate Zones and Types: Dry Humid Subtropical Climate (Cfa, Cwa)"
  16. Spencer Weart. The Modern Temperature Trend. Retrieved on 2007-06-01.
  17. National Oceanic and Atmospheric Administration. NOAA Paleoclimatology. Alirita la 2007-06-01.
  18. [Chapter 2: Observations: Atmosphere and Surface] Hartmann et al. 2013 http://www.climatechange2013.org/images/report/WG1AR5_Chapter02_FINAL.pdf FAQ 2.1, "Evidence for a warming world comes from multiple independent climate indicators, from high up in the atmosphere to the depths of the oceans. They include changes in surface, atmospheric and oceanic temperatures; glaciers; snow cover; sea ice; sea level and atmospheric water vapour. Scientists from all over the world have independently verified this evidence many times."
  19. Myth vs Facts..... EPA (US) (2013).The U.S. Global Change Research Program, the National Academy of Sciences, and the Intergovernmental Panel on Climate Change (IPCC) have each independently concluded that warming of the climate system in recent decades is 'unequivocal'. This conclusion is not drawn from any one source of data but is based on multiple lines of evidence, including three worldwide temperature datasets showing nearly identical warming trends as well as numerous other independent indicators of global warming (e.g., rising sea levels, shrinking Arctic sea ice).
  20. Tiu ĉi jardeko estas rekorde varma esperante

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Luis Carlos Campos, Calor Glacial (Glacia Varmeco ), Ediciones Arcopress;
  • Campos, Luis Carlos, Calor glacial, Entramos en una nueva glaciación ISBN 978-84-934420-5-7 EAN 9788493442057 Editorial: Arcopress
  • Campos, Luis Carlos, Calor glacial, ISBN 978-84-92516-05-6 EAN 9788492516056 Ediciones Obelisco, S.L.
  • Hupfer, P.: Das Klimasystem der Erde. Berlin 1991
  • Bernhardt, K: Aufgaben der Klimadiagnostik in der Klimaforschung. Gerl. Beitr. Geophys. 96 (1987), 113-126.
  • Hantel, M.; H. Kraus, C. D. Schönwiese: Climate definition. Berlin: Springer Verlag 1987.
  • Hogger, M. Climatypes. Ainring: Hogger Verlag 2007
  • Christoph Buchal, Christian-Dietrich Schönwiese: Klima. Die Erde und ihre Atmosphäre im Wandel der Zeiten. Hrsg.: Wilhelm und Else Heraeus-Stiftung, Helmholtz-Gemeinschaft Deutscher Forschungszentren, 2. Auflage. Hanau 2012, ISBN 978-3-89336-589-0.
  • Elmar Buchner, Norbert Buchner: Klima und Kulturen. Die Geschichte von Paradies und Sintflut. Greiner Verlag, Remshalden 2005. ISBN 3-935383-84-3
  • Karl-Heinz Ludwig: Eine kurze Geschichte des Klimas. Von der Entstehung der Erde bis heute, Verlag Ch. Beck, München 2006, ISBN 3-406-54746-X
  • Wolfgang Behringer: Kulturgeschichte des Klimas. Von der Eiszeit bis zur globalen Erwärmung. Verlag C.H.Beck, München. ISBN 978-3-406-52866-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Climate en la angla Vikipedio.