Adicio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Tri kaj du faras kvin.

Adicio estas operacio por trovi la sumon de nombroj aŭ kvantoj. La signo de adicio estas + (plus). Se ni adicias 5 kaj 3, ni ricevos 8. 5 kaj 3 estas la adiciatoj, 8 estas la sum-valoro. Precise ni nomu la termon '5 + 3' sum-termon aŭ sum-esprimon, sed fak-mallonge ofte ankaŭ nur sumon.

skriba adicio[redakti | redakti fonton]

La tradicia maniero koncerne la skribforman adicion - ekz-e de la naturaj nombroj (numeroj) 295 kaj 107 (dekum-prezentite) - okasus jene:

La kalkulado reduktiĝas al relative facila (elementa) plus-kalkulado per ciferoj. La unu-era cifero de la sum-valoro estas skribenda sub la sum-streko, kaj la restaĵa dek-ero estas ŝovenda maldekstren sur la streko. Tiu restaĵo estas la ŝovenda nombro (de:Übertrag). La ruĝaj ciferoj estas tia ŝovenda nombro, kiu estas ricevita post for-apartigo de la dekstraflanka cifero.

Kalkulu: (i) 7 + 5 = 12 ; (na) 2 skribu sub la streko kaj (na) 1 ŝovu maldekstren sur la streko ; (ii) kalkulu 1 + 0 + 9 = 10 ; (na) 0 skribu sub la streko kaj (na) 1 ŝovu maldekstren sur la streko (tie ĉi ruĝe koloritaj) ; (iii) kalkulu 1 + 1 + 2 = 4 ; (na) 4 skribu sub la streko ; la kalkulado finitas ; la rezulto estas skribita sub la streko, n-ume '402' aŭ ciferume '4' '0' '2'.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]