Komuta grupo
Aspekto
(Alidirektita el Abela grupo)
| Komuta grupo | ||
|---|---|---|
| matematika nocio | ||
| nulpotenca grupo • komuta monoido • komuta lopo de Moufang • grupo de Dedekind • modulo • CA-group • FC-group • elementa mezumebla grupo | ||
| Algebraj strukturoj | |
|---|---|
Grupo-similaj Grupo-teorio
Duvalenta operacio
A Asocieco • N Neŭtrala elemento • I Inversa elemento • K KomutecoAbela grupo (ANIK) • Grupo (ANI) • Monoido (AN) • Duongrupo (A) • Magmo Kvazaŭgrupo • Lopo • Lie-grupo • Cikla grupo • Simetria grupo Grupa homomorfio • Normala subgrupo | |
Ringo-similaj
| |
Modulo-similaj
| |
En algebro, komuta grupo estas grupo (G, •) tia, ke a • b = b • a por ĉiuj a kaj b en G. La pravigo de tia termino estas tio, ke la grupa operacio • de tia grupo estas, fakte, komuta.
En adicia notacio por la grupa operacio, komuta grupo kutime nomiĝas abela grupo. La epiteto abela devenas de la nomo de norvega matematikisto Niels Henrik Abel kaj omaĝas lian elstaran kontribuon al la grupo-teorio ĝenerale kaj al la teorio de komutaj grupoj aparte.
Ekzemploj
[redakti | redakti fonton]Konataj ekzemploj de komutaj grupoj estas
- la entjeraj nombroj kun la operacio adicio
- la racionalaj nombroj kun la operacio adicio
- la reelaj nombroj kun la operacio adicio
- la kompleksaj nombroj kun la operacio adicio
- la racionalaj nombroj, escepte de nulo, kun la operacio multipliko
- la reelaj nombroj, escepte de nulo, kun la operacio multipliko
- la kompleksaj nombroj, escepte de nulo, kun la operacio multipliko
- la kvarelementa grupo de Klein
Grupoj ne komutaj estas ekzemple
- la inversigeblaj funkcioj sur aro da pli ol du elementoj kun la operacio funkcia komponaĵo, t.e. la simetria grupo Sn por n > 2
- la kvaternionoj, sen nulo, sub la operacio multipliko
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]

