Kompleksa nombro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La kompleksa ebeno. La kompleksa nombro z = a+bi kaj ĝia kompleksa konjugito \bar{z}=a-bi.

Kompleksa nombro estas nombro, kiu havas aspekton z=a+bi, kie a kaj b estas reelaj nombroj, kaj egalas al la nombro -1. La signo i estas por imaginara unuo, a = Re z nomiĝas reela parto de kompleksa nombro kaj b = Im z - imaginara parto. Reelaj nombroj estas aparta kazo de kompleksaj nombroj, kie b=0.

Operacioj de adicio kaj multipliko por kompleksaj nombroj estas difinitaj nature laŭ la koncernaj reguloj sur plurtermoj kaj kun kondiĉo i^2=-1, t.e.

z=a+bi \ \ w=c+di
z+w=(a+bi)+(c+di)=(a+c)+(b+d)i
z-w=(a+bi)-(c+di)=(a-c)+(b-d)i
z\cdot w=(a+bi)(c+di)=(ac-bd)+(ad+bc)i
\frac{z}{w}=\frac{a+bi}{c+di}=\frac{(a+bi)(c-di)}{(c+di)(c-di)}=\frac{(ac+bd)+(bc-ad)i}{c^2+d^2}

Multobligado kaj adiciado estas komutecaj kaj asociecaj kaj estas ligitaj kun rilato de distribueco. Por ili ekzistas ankaŭ inversaj operacioj, t.e. subtraho kaj divido (escepte de divido je 0). Tiamaniere, kompleksaj nombroj faras kampon kaj estas signataj per \mathbb{C}. Tial unu prezento de kompleksaj nombroj estas per vektoroj, tiel formantaj la kompleksan ebenon: (anstataŭ a ofte uzatas x, kaj anstataŭ b uzatas y)

Polusa prezento[redakti | redakti fonton]

Ĉiu kompleksa nombro povas esti esprimita ne nur en siaj karteziaj koordinatoj sed ankaŭ per la polusaj koordinatoj de la punkto (la polusa varianto estas nomata ankaŭ trigonometria prezento, aŭ polusa formo). La kompleksa nombro z prezenteblas kartezie per

z=a+bi=|z|(\cos \varphi + i\sin \varphi)
|z| estas modulo (aŭ absoluta valoro) de z, la distanco inter z kaj punkto (0,0)
\varphi estas argumento de z.

Tiam:

a=|z|\cos \varphi
b=|z|\sin \varphi
\varphi =\arctan \frac{y}{x}
|z|=\sqrt{x^2+y^2}

En trigonometria formo operacioj de multobligado kaj divido pli facilas:

z=|z|(\cos \varphi +i\sin \varphi) \ \ w=|w|(\cos \psi +i\sin \psi)
 z\cdot w = |z|\cdot |w|(\cos \varphi +i\sin \varphi)(\cos \psi +i\sin \psi) = |z||w|(\cos \varphi \cos \psi -\sin \varphi \sin \psi \ + \ i(\sin \varphi \cos \psi +\cos \varphi \cos \psi)) = |z||w|(\cos (\varphi +\psi) + i\sin (\varphi +\psi))
\frac{z}{w}=\frac{|z|}{|w|}(\cos (\varphi -\psi) + i\sin (\varphi - \psi))
Grafika prezento de la kubaj radikoj de 1 sur la kompleksa ebeno.

Uzante ilin por potencigo kaj radikigo oni atingas formulon de de Moivre:

z^n=|z|^n(\cos n\varphi + i\sin n\varphi)
\sqrt[n]{z}=\sqrt[n]{|z|}(\cos \frac{\varphi + 2k\pi}{n} +i\sin \frac{\varphi + 2k\pi}{n}) \ k\in \{0,1,...,n-1\}

Do en kampo de kompleksaj nombroj ĉiu nombro havas precize n radikojn de nivelo n.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj imaginaraj variabloj aperis en verkoj de Gerolamo Cardano "Granda arto aŭ pri algebraj reguloj" (1545), sekve al la provoj kalkuli la radikojn de 3-a grada ekvacio, sed li traktis ilin senutilaj kaj netaŭgaj por la uzo. Unue la gravecon de tiu fenomeno taksis alia italo R. Bombelli (1572), kiu donis kelkajn simplajn regulojn de operacioj sur kompleksaj nombroj. La gravajn kontribuojn por la evoluo de kompleksaj nombroj faris Abraham de Moivre, R. COTES, Leonhard Euler. La termino "kompleksa nombro" estis enkondukita en 1803 de L. Carnot, sed ĝi fariĝis vaste uzata nur post verkoj de Carl Friedrich Gauss (1831). Al William Rowan Hamilton apartenas la grava spaca generaligo de kompleksaj nombroj, konstruo de la teorio pri kvaternionoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]