Saltu al enhavo

Koeficiento

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En matematiko, koeficiento estas konstanta multiplika faktoro de certa objekto. Ekzemple, en la esprimo 7x2, la koeficiento de x2 estas 7.

La objekto kun koeficiento povas esti variablo, vektoro, funkcio kaj tiel plu. En iuj okazoj, la objektoj kaj la koeficientoj estas indeksataj same, kondukante al esprimoj similaj al:

kie an estas koeficiento de variablo xn por ĉiu n = 1, 2, 3, …

En polinomo P(x) de unu variablo x, la koeficiento de xk povas esti indeksita per k, donante la formon:

La koeficiento ak, kie k estas la plej granda tia, ke ak ≠ 0, nomiĝas la gvida koeficiento de P ĉar plej ofte polinomoj estas skribataj startante de la plej granda potenco de x kaj ĉar la valoro de tiu ĉi koeficiento ludas gvidan rolon en en determino de "algebra konduto" de la polinomo. Ekzemple, la gvida koeficiento de la polinomo

estas 3.

La koeficientoj de polinomo ofte estas numerataj ankaŭ en la mala ordo:

tiam la gvida koeficiento de nenula polinomo Q ĉiam estas a0.

Gravaj koeficientoj en matematiko estas la simboloj de Newton, kiuj estas koeficientoj en la de la duvariabla polinomo duterma teoremo. Parto de ili povas esti trovita per la paskala triangulo.

Lineara algebro

[redakti | redakti fonton]

En lineara algebro, la konduka koeficiento de linio de matrico estas la unua nenula elemento en la linio. Tiel, ekzemple, estu

La konduka koeficiento de la unua linio estas 3, la konduka koeficiento de la dua linio estas 4, la konduka koeficiento de la tria linio estas 8, kaj la lasta linio ne havas kondukan koeficienton.

Fizikaj koeficientoj

[redakti | redakti fonton]

Iuj koeficientoj aperas en fiziko en formuloj, kiu donas valoron de unu fizika variablo per la alia. Ekzemple:

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]