Niels Henrik Abel
Niels Henrik Abel | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de aŭgusto 1802 en Nedstrand |
Morto | 6-an de aprilo 1829 (26-jaraĝa) en Froland |
Mortokialo | tuberkulozo |
Lingvoj | norvega |
Loĝloko | Norvegio |
Ŝtataneco | Norvegio |
Alma mater | Universitato de Oslo • Osla Katedrala Lernejo |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Søren Georg Abel |
Edz(in)o | – |
Amkunulo | Christine Kemp |
Okupo | |
Okupo | matematikisto • universitata instruisto |
Verkoj | dunomialo-teoremo de Abel komuta grupo Abel elliptic functions teoremo de Abel |
Niels Henrik ABEL [Abel] (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1802 en Finnøy (Norvegio), mortis la 6-an de aprilo 1829 en Froland (Norvegio)) estis norvega matematikisto.
Abel faris gravajn kontribuojn al la teorioj de elipsaj funkcioj kaj de grupoj. Laŭ li oni nomas grupon, kiu plenumas la komutecon, "abela". En 1824 li pruvis, ke la solvojn de ĝeneralaj polinomoj kvina-gradaj ne eblas kalkuli aŭ esprimi per algebra formulo.
Abel mortis, eĉ ne 27-jara, pro pulma tuberkulozo. Honore al li la norvega registaro je lia 200-a naskiĝtagreveno en 2002 fondis sciencan premion, la Abel-Premion, ĉiujare donatan al meritplena matematikisto.