Duvalenta operacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Duvalenta operacioduargumenta operacio estas operacio kies valento estas du, do funkcio ĵetanta kartezian produton A×B de du aroj al iu aro C. Tre ofte A, B kaj C estas la sama aro, do funkcio ĵetanta A×A al A — tian ĉi apartan specon de operacio oni nomas interna operacio, ekzemple la bazaj operacioj adicio, subtraho, multipliko kaj divido.

Notacio[redakti | redakti fonton]

Por la duvalentaj operacioj plej ofte oni uzas intermetan operaciskribon, ĉe kiu la operacisimbolo situas inter la operandoj.

Pluraj duvalentaj operacioj povas kombiniĝi, ekzemple:

En komputado aŭ en matematiko por eviti la neceson uzi krampojn, oni povas uzi senkrampajn operaciskribojn:

  • antaŭmeta operaciskribo (la operacisigno antaŭ la operandoj):
  • postmeta operaciskribo (la operacisigno post la operandoj):

Ankaŭ ekzistas la funkcia operaciskribo kun literaj funkcinomoj anstataŭ simboloj, kaj krampoj, ekz-e: mult(plus(a,b),minus(c,d)).

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Duvalentajn operaciojn oni ofte karakterizas per iliaj proprecoj, ekz-e komuteco, asocieco, distribueco.