Intermeta operaciskribo
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Intermeta operaciskribo estas la notacio ĉe kiu la dulokaj operacisimboloj estas skribataj inter la operandoj; tio do estas la tradicia matematika maniero uzi operacisimbolojn en la formuloj, ekz-e
Por indiki deziratan rilatigon de operandoj al la operacisimboloj en la esprimoj kun intermeta operaciskribo ofte necesas uzi krampojn.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Kontraste al la intermeta operaciskribo ekzistas du senkrampa notacio, nome
- Antaŭmeta operaciskribo, ofte nomata «la pola notacio», kaj
- Postmeta operaciskribo, ofte nomata «la inversa pola notacio».