Gvineo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Gvineo (apartigilo).
République de Guinée [repiblik' de gine']
Gvinea Respubliko

Flago de Gvineo

Coat of arms of Guinea.svg

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Liberté
LocationGuinea.png
Bazaj informoj
Ĉefurbo Konakrio (656 mil)
Oficiala(j) lingvo(j) franca
Ĉefa(j) lingvo(j) Fula, Mandinka kaj Susu lingvoj
Plej ofta(j) religio(j) Islamo, Kristanismo, Animismo
Areo
 % de akvo
245,857 km²
?
Loĝantaro 10.057.975 (julio de 2009)
Horzono +0
Interreta domajno .gn
Landokodo GN
Telefona kodo +224
Plej alta punkto Monto Nimbao
Plej malalta punkto Atlantiko
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro prezidento Alpha Condé (2010).
Ĉefministro Mohamed Said Fofana
Sendependiĝo disde Francujo 2-a de oktobro 1958
Ekonomio
Valuto Gvinea franko (GNF)
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Gvineo (france: Guinée) formale la Respubliko de Gvineo (france: République de Guinée) estas suverena ŝtato kaj respubliko en okcidenta Afriko. Gvineo situas ĉe la atlantiko inter Gvineo Bisaŭa kaj Sieraleono, kaj limas al Senegalo kaj al Malio norde, Ebur-Bordo oriente kaj Liberio sude. La ĉefurbo estas Konakrio;

Gvineo estis franca kolonio inter 1890 kaj 1958, sed rompis kun la koloniiga ŝtato en 1958 kaj sendependiĝis. De 1958 ĝis 1984, Gvineo estis regata de socialisma prezidento. La lando tiutempe estis regata de militaj fortoj. Poste estis klopodoj por demokratigi la landon. La nomo eble estas derivaĵo de Ganuya, kiu estis la nomo de okcidentafrika reĝlando en la 14-a jarcento. Gvineo havas tropikan savanoklimaton. La valuto estas la gvinea franko.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gvineo havas surfacon de 245 857 km², proksimume la grandecon de Britio.

Gvineo situas ĉe la okcidenta afrika marbordo. La lando limas al Ebur-Bordo , Gvineo Bisaŭa, Liberio, Malio, Senegalo kaj Siera-Leono. La rivero Niĝero kaj la rivero Milo havas siajn fontojn en la montaj areoj de Gvineo.

La naturaj rimedoj de Gvineo inkluzivas baŭksiton, ferercon, diamanton, oron, uranion, akvo-energion kaj fiŝojn.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato estas ĝenerale varma kaj humida. De junio ĝis novembro estas la musoneca pluvsezono. Dum la seka sezono (decembro), blovas la harmato, varma vento saturita de sablo.

Vivmedio[redakti | redakti fonton]

La vivmedio en Gvineo ŝajnas esti konservita danke al la malalta loĝantara denseco kaj limigita industriiĝo.

Iuj el la ĉefaj minacoj estas senarbarigo kaj sekve erozio kaj nesufiĉe da dolĉa akvo. Aliaj problemoj estas la poluado pro minado, manko de akvopuriga politiko, al kiuj aldoniĝas ŝtelĉasado de la faŭno.

Kvar zonoj[redakti | redakti fonton]

Gvineo estas dividita en kvar zonoj: la mallarĝa marborda ebenaĵo, la altebenaĵo Futa Ĝalon, la nordorienta arida malaltebenaĵo kaj la arbara regiono en la sudorienta regiono. De la altebenaĵo Futa Ĝalon, kiu superas 1500 metrojn de alteco, ekestas la riveroj Gambio kaj Senegalo kaj parto de rivero Niĝero , kvankam la efektiva fonto de ĉi tiu lasta troviĝas pli sude, proksime al la landlimo kun Sieraleono. La sudorienta parto de Gvineo estas plata kaj kovrita de densa vegetaĵaro, sed la virga pluvarbaro pluvivas nur en kelkaj pecoj.

Ĉimpanzoj[redakti | redakti fonton]

Gvineo estas unu el la lastaj fortikejoj de ĉimpanzoj. La kolonio bazita proksime al Bossou vekis grandan amaskomunikilan intereson en 2005, post kiam japana esploristo dokumentis, ke ĉi tiuj simioj ne nur sciis identigi kaj neŭtraligi la pretajn kaptilojn por ili, sed ankaŭ povis transdoni ĉi tiun kompetentecon al aliaj membroj de la grupo. Ĉar Gvineo limas al Ebur-Bordo kaj Senegalo, landoj, kiuj permesas eburkomercon, la jam malgranda elefanta loĝantaro de la lando estas en risko.

Naciaj parkoj[redakti | redakti fonton]

Estas multaj protektitaj areoj en Gvineo (forêts classées) kvankam oni faras tro malmulte por plenumi regulojn pri mediprotektado. La natura rezervejo de Monto Nimbao, en la ekstrema sudoriento de la lando, laŭlime kun Ebur-Bordo, estas klasifikita kiel Monda Heredaĵo de Unesko, kio tamen ne malhelpis la registaron malfermi ferercan minejon sur la montoflanko. Ankaŭ proksime troviĝas la Forêt Classée de Ziama, kie la pluvarbaro restas netuŝita (almenaŭ nuntempe) kaj kie ofte videblas elefantoj. La estonteco de la du naciaj parkoj, la Parc Transfrontalier Niokolo-Badiar, proksime de Koundara, kaj la Parc National du Haut Niger, nordoriente de Faranah, estas necerta pro manko de financoj.

Evoluo de la mediprotektado[redakti | redakti fonton]

La datumoj pri mediprotektado de Gvineo estas alarmigaj. La loĝantaro de preskaŭ ĉiuj bestospecioj konstante malpliiĝas kaj por la plej multaj el la flaŭro kaj faŭno neniuj bazaj datumoj iam estis kolektitaj. La ĉefa problemo estas senarbarigo. La repatriigo de plej multaj rifuĝintoj mildigis la problemon de arbodehakado por fari lokon al agrikultura tero, sed senarbarigo daŭras, favorata de la preskaŭ totala manko de kontroloj. En la sudo la senarbarigo progresas tiel rapide, ke la arbara regiono meritas novan nomon. Laŭlonge de la marbordo, granda parto de la mangrova arbaro estis liberigita por fari lokon al riza kultivado kaj neregulita fiŝkaptado.pli kaj pli donas problemojn. Grandaj minejaj kompanioj promesis plibonigi minejajn metodojn kaj iuj signoj, ke tio efektive okazas, jam komencas rimarkiĝi.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Gvineo havas ĉirkaŭ 12 milionojn da loĝantoj, apartenantaj al ĉirkaŭ 24 etnoj. Gvineo estas relative malmulte loĝata (48,3 loĝantoj po km²).

Infanoj de Gvineo
Infanoj de Gvineo

La plej granda loĝantara koncentriĝo situas en Futa Ĝalon, kie la grundo estas fertila kaj la klimato estas relative modera. Plej multaj homoj vivas kaj laboras en kamparaj regionoj, sed la procentaĵo de loĝantoj kiuj loĝas en urboj kreskas (en 2017 ĉirkaŭ 38,2% de la loĝantaro vivis en urboj). Kresko de la loĝantaro estis pli malalta ol en multaj aliaj afrikaj landoj, ĉefe pro alta elmigrado dum multaj jaroj. La vivdaŭro estas 62,6 jaroj por virinoj kaj 59,5 jaroj por viroj.  Ĉirkaŭ 42% de la loĝantaro estas malpli ol 15-jaraĝa.  .

Etnoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas ĉirkaŭ 16 malsamaj etnoj kun relative grandaj diferencoj en lingvo, kulturo kaj tradiciaj sociaj sistemoj.

La plej grandaj etnoj estas la fulanoj (46%), la mandinkoj oriente (30%) kaj la susuoj okcidente de la lando (20%). En la sudokcidenta arbara regiono, la kisioj (6,5%) kaj kpeleoj (4,8%) estas la plej grandaj etnoj.

En la fruaj 2000-aj jaroj, Gvineo ricevis multajn rifuĝintojn de Liberio kaj Sieraleono, kaj preskaŭ 100 000 de gvineoj mem devis fuĝi pro agitado en la limregionoj. La problemo de rifuĝintoj eroziis la ekonomion de la lando kaj ankaŭ kaŭzis maltrankvilon inter iuj etnoj

Kulturo kaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Le Pont de lianes sur le Diani.png
La ponto de lianoj super rivero Diani.

Pluraj etnoj estas konataj pro farado de maskoj, sed sub la influo de Islamo tamen multaj etnoj ĉesis fari skulptaĵojn.

Naciaj festotagoj[redakti | redakti fonton]

Novjaro: la 1-an de januaro

Nacia festotago: Tago de la 2-a Respubliko: la 3-an de aprilo

Laborista Tago: la 1-an de majo

Liberiga Tago de la Afrika Kontinento: la 25-an de majo

Nacia festotago: Sendependeca Tago: la 2-an de oktobro

Verkistoj[redakti | redakti fonton]

Camara Laye (1928-1980), Djibril Tamsir Niane (1932-), Williams Sassine (1944-1997), Tierno Monénembo (1947-) estas kelkaj konataj verkistoj en Gvineo.

Camara Laye elstaras inter la gvineaj verkistoj kun romanoj inspiritaj de la folkloro de sia lando.

Vidu ankaŭ sub Kategorio: Gvineaj verkistoj

Muziko[redakti | redakti fonton]

Tradicia muziko ankoraŭ tre popularas hodiaŭ. La plej famaj dancgrupoj estas Ballet Africain kaj la Ballet Djoliba, kiuj ambaŭ koncertas ankaŭ en Eŭropo. La grupo Les Amazones de Guinée havas nur inajn membrojn (muzikistinoj kaj dancistinoj). Tipaj gvineaj muzikinstrumentoj estas gongoma, kora, sosso bala (balafono) kaj seron.

Famaj kantistoj estas inter alie Takana Zion, Manamba Kanté, Kade Diawara, Sekouba Bambino[1], Sona Diabaté, Mory Kanté, kiu internacie famiĝis[2] en 198 per la kanto Yé ké yé ké, la plej vendita afrika unuopaĵo en la mondo kun pli ol miliono da kopioj.

Libereco estas la nacia himno de Gvineo ekde ĝia sendependeco en 1958. Ĝin aranĝis Fodéba Keïta, surbaze de la melodio Alfa yaya.

Heredaĵo de Unesko[redakti | redakti fonton]

En 2001, Unesko proklamis inter la "ĉefverkoj de la parola kaj nemateria heredaĵo de la homaro" la kulturan spacon de Sosso Balla, inkluzive la instrumenton kaj la parolajn kaj muzikajn tradiciojn ligitajn al ĝi[3]. En 2008, ĝi estis enskribita en la Reprezentan Liston de la Nemateria Kultura Heredaĵo de la Homaro[4].

Arbara Gvineo, situanta en la subekvatora zono, konsistas el densa arbaro, el kiu montriĝas la monto Nimbao, unu el la plej altaj pintoj en la lando (1752 m). Ĉi tiu areo ankaŭ enhavas la ponton el lianoj super la rivero Diani. Ĝis estas enskribita en la listo de Monda heredaĵo de Unesko. Ankaŭ la sklava vojo en Afriko, segmento de Timbo al Rio Pongo kaj la popola arkitekturo kaj mandinga kultura pejzaĝo de Gberedou / Hamana en la regiono Kankan estas proponitaj por tiu listo[5].

Lingva mapo de Gvineo kun la ĉefaj lingvoj
Lingva mapo de Gvineo kun la ĉefaj lingvoj

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala nacia lingvo estas la franca, sed ĉiuj etnoj parolas sian propran lingvon. Estas ok aliaj ne-oficialaj naciaj lingvoj: la fulana, la malinka, la susua, la basāria, la kisia, la koniagia, la kpelea kaj la loma.

Esperanto en Gvineo[redakti | redakti fonton]

Okaze de la virtualaj kongresoj de ILEI kaj de UEA en la jaro 2020 aperis junulo Alpha Ahmed DIALLO el Konakrio. Jam en la revuo Esperanto de septembro 2020 aperis teksto en kiu li skribas pri sia esperantistiĝo kaj siaj spertoj.

Religioj[redakti | redakti fonton]

Islamo estas la reganta religio en Gvineo. Ĉirkaŭ 85% de la loĝantaro estas islamanoj, plej multaj sunaistoj, sed ankaŭ estas ŝijaistoj . 8% estas konsiderataj kristanoj (romkatolikoj, anglikanoj, baptistoj kaj aliaj evangeliistoj, atestantoj de Jehovo, adventistoj de la sepa tago, ktp.) Ĉirkaŭ 7% praktikas tradician naturligitan religion. Ekzistas ankaŭ pli malgrandaj grupoj de bahaanoj, hinduoj, budhanoj kaj ĉinaj popolaj religioj.

Sano[redakti | redakti fonton]

  • Proporcio de knabinoj kaj virinoj en aĝo de 15-49 jaroj, kiuj suferis virinan genitalan kripligon (Unicef): 97%
  • Nombro da infanoj po virino: 4.77 (2017)
  • Proporcio de la plenkreska loĝantaro kun HIV / aidoso: 1,5% (2016)
  • Loĝantoj infektitaj kun HIV / aidoso: 120.000 (2016)
  • Mortoj jare pro HIV / aidoso: 5.800 (2016)[6]

Sporto[redakti | redakti fonton]

Piedpilko estas la plej populara sporto en Gvineo. Multaj junaj talentoj tre forte trejnas kaj esperas esti malkovritaj kaj promociitaj por ke ili povu ludi en eŭropa klubo kaj tiel eskapi al sia malriĉeco de Gvineo. Malgraŭ manko de internacia sukceso, la nacia teamo de Gvineo, nomata "Le Sylli National", estas tre populara.

Historio[redakti | redakti fonton]

En januaro 2009 militistaj puĉistoj estigis novan registaron, en kiun eniris civiluloj kaj militistoj. Membroj de la militistaro estis nomumitaj al ministerioj pri defendo, sekureco, justico kaj financo. Neniu reprezentanto de politikaj partioj estis inkluzivita en la nova registaro.[7]

Armea kapitano Moussa Dadis Camara, kiu deklaris sin gvidis la nova prezidento, Rgistaro estis formita "laŭ la rekomendo" de la ĉefministro Kabine Komara, la gvinea bankisto kiu loĝis en la egipta ĉefurbo Kairo kaj estis nomita je tiun postenon je la 30-a de decembro de la Nacia Konsilio por Demokratio de Camara, supozeble sur bazo de rekomendoj de laborsindikatoj. La nova prezidento Camara promesis eksiĝi kaj okazigi balotadojn en 2010, post pritrakto de vasta korupto.[7]

La puĉo ŝajne ricevis la popolan subtenon en la lando post 24 jaroj da absolutisma regado de Conté. La Afrika Unio interrompis la gvinean membriĝon en la bloko, kaj donis al la puĉogvidantoj ses monatojn por restarigi "konstitucian ordon". Se tio no okazos, la lando devos alfronti pli longan embargon.[7]

En septembro 2009 soldataro lojala al la militista registaro masakris pli ol 150 homoj, kiuj kunvenis en la stadiono de Konakrio por alvoki al Camara ne esti kandidato en balotadoj en januaro 2010. La opoziciuloj asertas, ke almenaŭ 157 homoj mortis en la masakro kaj pli ol 1 200 estis vunditaj, inter alie multaj virinoj kiuj estis seksperfortitaj publike. La militista registaro agnoskas, ke 56 personoj estis mortigitaj kaj anoncis enketon, paralele kun tiu alia lanĉita de la Unuiĝintaj Nacioj. Post ĉi tiu masakro la opozicio regule rifuzis iun interkonsenton kun la militista registaro.[8]

En novembro 2009 la militista registaro proponis krei transiran registaron kondiĉe ke la nuna gvidanto Moussa Dadis Camara plu regos. Ĉe tio ĉefministro estus nomumita interkonsente "sub la aŭtoritato de la prezidento Moussa Dadis Camara". La militista registaro nomis sin la teamo de la Nacia Konsilio por Demokratio kaj Evoluado (france CNDD) kaj estas gvidata de la konstanta sekretario de tiu, la Kolonelo Moussa Keita. La proponoj estis transdonitaj al la burkina prezidento Blaise Compaoré kiu mediacias en intertraktoj kun la gvinea opozicio.[8]

Ekde la 5a de Septembro 2021 regis konfuzo en Gvineo, post puĉo de militistoj kiuj arestis la prezidenton Alpha Condé, meze de popola malkontento.

Administraj regionoj[redakti | redakti fonton]

Administraj regionoj en Gvineo
Administraj regionoj en Gvineo

Gvineo estas dividita en sep regionojn ( régions ) kaj la ĉefurbon Conakry, kiu estas aparta regiono en la formo de speciala zono ( zone spéciale ). La sep regionoj, escepte de la ĉefurbo, estas dividitaj en 33 subregionoj (gubernioj).

Lokaj vilaĝestroj kaj popolaj konsilistoj formas la bazon de la aŭtoritatoj en la vilaĝoj.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Laŭ la konstitucio de 1991, Gvineo estas prezidenta respubliko en kiu la prezidento havas fortan povopozicion. La unuĉambra parlamento, la Nacia Asembleo, konsistas el 114 membroj elektitaj por kvin jaroj. Plurpartia sistemo ankaŭ estis lanĉita en 1991. Politikaj partioj estis malpermesitaj de 1984 ĝis 1991. La reganta partio antaŭ la puĉo en 2008 estis Parti de l'Unité et du Progrès (PUP) de prezidento Lansana Conté. Aliaj gravaj politikaj partioj estas: Parti Démocratique de Guinée (PDG), de Union des Forces Républicaines(UFR), de Parti pour le Renouveau et le Progrès (PRP), de Rassemblement du Peuple Guinéen (RPG) en de Union des forces Democratique de Guinée (UFDG).

La prezidento depost 2010 ĝis hodiaŭ (2021) estas Alpha Condé.

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

Gvineo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko. Kiel lando kun plimulta islama loĝantaro, ĝi estas membro de la Organizaĵo de Islama Kunlaboro kaj sekve havas intimajn ligojn kun la landoj de la islama mondo. Diplomatiaj kontaktoj kun Maroko, Sauda Arabio, UAE kaj Turkio estis aparte bone disvolvitaj[9]. [56]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La plej gravaj komercaj partneroj de Gvineo estas Ĉina Popola Respubliko, Eŭropa Unio, Usono kaj Rusujo[10].

Gvineo produktas pli ol trionon de la baŭksito en la mondo kaj estas la due plej granda baŭksita produktanto de la mondo. En 1999, la minindustria sektoro reprezentis 75% de eksportaĵoj. Ĉirkaŭ 55% de la elektro estas produktita el akvoenergio kaj la resto el fosiliaj brulaĵoj.

En 2006, 76% de ĉiuj laboristoj laboris en agrikulturo. La totala nombro de dungitoj estas taksita je 5,6 milionoj por 2017, 49,1% el ili virinoj, kio respondas al unu el la plej altaj proporcioj en la islama mondo.

La gvinea fervoja ret
La gvinea fervoja reto

Transporto[redakti | redakti fonton]

La sola internacia flughaveno estas tiu en la ĉefurbo Kronakio.

Sole 10% de la stratoj en Gvineo en 2013 estis pavimitaj en 2013[11] kvankam 95% uzata rimedo por transporto de varoj kaj personoj. Konsiderante la relative malaltan nombron de motoraj veturiloj en la lando, la mortokvanto estas inter la plej altaj en la mondo[12].

Fervojoj[redakti | redakti fonton]

Fervoja reto estas maldensa. Ekzistas kelkaj kiel la ŝtata fervojo inter Kronakio kaj Kankan.

Plej multaj fervojaj linioj estas minejaj linioj por la transporto de ercoj

Kelkaj lokaj fervojaj kondukas de la marbordo enlanden. Hodiaŭ ili konsistas el:

  • Chemin de fer de Guinée (ONCFG),
  • Chemins de fer de la Compagnie des Bauxites de Guinée (CBG)
  • Chemin de fer Conakry und
  • Chemin de fer de Boké.

Amasmedioj[redakti | redakti fonton]

La gazetaro estas tre limigita, kun nur unu ĉiutaga gazeto. Aldone al la ŝtata tagĵurnalo Horoya ("Libereco"), ekzistas pluraj private funkciigitaj semajnĵurnaloj kaj granda nombro da retaj revuoj[13]. Aliro al Interreto ĉefe haveblas ene de urboj kaj iliaj ĉirkaŭaĵoj.

Termitoj en la futana saharo
Termitoj en la futana saharo

Turismo[redakti | redakti fonton]

La lando ricevas tre malmultajn eksterlandajn turistojn, malgraŭ la granda diverseco kaj beleco de la pejzaĝoj, la amika sinteno de gvineanoj al eksterlandanoj kaj la tre diversaj eblaj allogaĵoj, ĉu en skulptita arto, muziko, danco aŭ tradicia kulturo. Tamen ĉi tiu lando estas geografie tre diversa: kvar specoj de reliefo, klimato, faŭno, flaŭro, kaj tre distingaj historiaj kaj kulturaj tradicioj havas turisman potencialon. La lando estas ankaŭ foje nomata 'la Svislando de Afriko' pro la altaj montoj kaj altebenaĵoj kaj ĝia modera klimato [14].

Heredaĵo de Unesko[redakti | redakti fonton]

=> sub Kulturo


Literaturo[redakti | redakti fonton]

(germana) Tom Burgis: Der Fluch des Reichtums – Warlords, Konzerne, Schmuggler und die Plünderung Afrikas (La malbeno de riĉeco - militĉefoj, kompanioj, kontrabandistoj kaj la rabado de Afriko). Westend, Frankfurt, 2016, ISBN 978-3-86489-148-9.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Seku Ture (Ahmed Sékou Touré (1922–1984), unua prezidento de Gvineo

Tierno Monénembo (n. en 1947), verkisto

Camara LAYE (1928–1980), verkisto

Koumanthio Zeinab Diallo (1956– ) poeto kaj verkisto

Williams Sassine (1944–1997), franclingva gvinea verkisto

Lansana Conté

Takana Zion

Ebola epidemio en Okcidentafriko (2014)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vikivojaĝo: Gvineo

Horaro de la gvineaj fervojoj

(en) Paĝo pri Gvineo de la universitato de Pensylvenia

(angla) Guinea profile, BBC News

(germana) Wikimedia Commons: Gvineo - kolekto de bildoj, filmetoj kaj sondosieroj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fr) Sekouba Bambino, l’artiste guinéen de renommée internationale, est devenu le tout premier Ambassadeur National de l’UNICEF en Guinée, Unicef
  2. (fr) Les 27 meilleurs artistes guinéens de tous les temps (la 27 plej bonaj gvineaj artistoj de ĉiuj tempoj), Allformusic
  3. (fr) Sebastian Veg (antaŭparolo: Kōichirō Matsuura), Première proclamation des chefs-d'œuvre du patrimoine oral et immatériel de l'humanité, Parizo, UNESKO, 2001, 32 p. (rete legebla [arkivo]), ĉapitro. 9 («L'espace culture du Sosso-Bala»), p. 17.
  4. (fr) «L'espace culturel du Sosso-Bal» [arkivo], Patrimoine culturel immatériel, UNESCO.
  5. (fr) Guinée [arkivo], UNESCO
  6. (en) Ĉiuj ciferoj de The World Factbook, CIA, la 24-an de majo 2018.
  7. 7,0 7,1 7,2 Nova registaro instaliĝas en Gvineo Arkivigite je 2012-01-11 per la retarkivo Wayback Machine esperante
  8. 8,0 8,1 Gvinea militista registaro proponis transiran registaron Arkivigite je 2010-07-16 per la retarkivo Wayback Machine esperante
  9. (de) Guinea: Außenpolitik, germana ministerio pri eksterlandaj aferoj
  10. (de) Guinea-Wirtschaft, Auswärtiges Amt (Germana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj).
  11. (de) indexmundi.com
  12. (en) Global status report on road safety 2015.
  13. (de) Guinea – gesamt – Massenmedien und Kommunikation. In: Munzinger Archiv Länder. Munzinger,(pagenda aliro), la 22-an de aŭgusto 2017,
  14. (en) Africa Travel Magazine