Sudano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Republic of the Sudan
جمهورية السودان‎
Jumhūrīyat as-Sūdān
Respubliko Sudano
Flago de Sudano
(Detaloj)
Blazono de Sudano
(Detaloj)
Nacia himno: Nahnu Jund Allah Jund Al-watan
Nacia devizo: "An-Naṣr lanā"
("Venko estas nia")
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Ĥartumo (kun ĉirkaŭaĵo pli ol 4, eble 5–6 milionoj).
Oficiala(j) lingvo(j) angla
araba
Plej ofta(j) religio(j) islamo
animismo
kristanismo
Areo
 % de akvo
1,886,068 km²
?
Loĝantaro 30,894,000 (2008)
Loĝdenso 16,4 /km²
Horzono UTC+3
Interreta domajno .sd
Landokodo SD
Telefona kodo 249
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Omar al-Baŝir
Ĉefministro Bakri Hassan Saleh
Ekonomio
Valuto Sudana dinaro ĝis 2007, poste Sudana pundo (SDG)
MEP laŭ 2014
– suma $ 94 mlrd
– pokapa $ 1,793
v  d  r
Information icon.svg

Sudano (arabe سودان Sūdān, aŭ السودان‎ as-Sūdān kaj oficiale Respubliko Sudano جمهورية السودان‎ Jumhūrīyat as-Sūdān) estas araba lando en la nordorienta parto de Afriko, ambaŭflanke de la alta Nilo. Ĝia nomo venas el la araba balad as-sūdān, kiu signifas la lando de la nigruloj. Ĝi limas kun Egipto norde, la Ruĝa Maro, Eritreo kaj Etiopio oriente, Suda Sudano sude, Centrafrika Respubliko sudokcidente, Ĉado okcidente kaj Libio nordokcidente. Ĝi estas, laŭ areo, la tria plej granda lando en Afriko. La rivero Nilo dividas la landon en orienta kaj okcidenta duonoj.[1] Ties hegemonia religio estas Islamo[2] (70%).

Sudano estis hejmo al nombraj antikvaj civilizoj, kiaj tiuj de la Regno de Kuŝ, Kerma, Nobatia, Aloa, Makuria, Meroe kaj aliaj, plej el kiuj floris laŭlonge de la rivero Nilo. Dum la antaŭdinastia periodo Nubio kaj Nagadana Supra Egipto estis identaj, samtempe evoluigis sistemojn de faraona regado ĉirkaŭ 3300 a.K.[3] Pro ties proksimeco al Egipto, Sudano partoprenis en la pli ampleksa historio de Proksima Oriento ĉar ĝi estis kristanigita ĉirkaŭ la 6a jarcento, kaj islamigita en la 7a. Kiel rezulto de kristanigo, la Malnova nubia lingvo staras kiel plej antikva registrita lingvo el la Nilo-sahara lingvaro (plej fruaj registroj datas el la 9a jarcento). Nuntempe estas oficialaj la araba lingvo kaj la angla lingvo, kaj ekzistas ankaŭ la nubia lingvo.

Sudano estis la plej granda lando en Afriko kaj en la araba mondo ĝis 2011, kiam Suda Sudano separiĝis al sendependa lando, sekve al sendependiga referendumo. Sudano estas nune la tria plej granda lando en Afriko (post Alĝerio kaj la Demokratia Respubliko Kongo) kaj ankaŭ la tria plej granda lando en la araba mondo (post Alĝerio kaj Saŭdarabio).

Sudano estas membro de Unuiĝintaj Nacioj (1956), de la Afrika Unio, de la Araba Ligo, de la Organizaĵo de Islama Kunlaboro kaj de la Movado de Nealiancitaj Landoj, same kiel estas observanto ĉe la Monda Organizaĵo pri Komerco.[4][5] Ties ĉefurbo estas Ĥartumo, nome politika, kultura kaj komerca centro de la lando. Ĝi estas federala prezidenta reprezenta demokrata respubliko. La politiko de Sudano estas regulata de parlamenta organizo nomata Nacia Asembleo.[6] La sudana jura sistemo estas bazita sur la ŝario.

Sudano suferas pro kelkaj defioj. Dum multo de la historio de Sudano, la lando suferis pro pliiĝanta etna purigado kaj pro internaj konfliktoj kiaj la du enlandaj militoj kaj la Milito en Darfuro. Sudano suferas pro malalta nivelo de respekto al la homaj rajtoj ĉefe koncerne al la aferoj de etna purigado kaj sklaveco en la lando.[7]

Nomo[redakti | redakti fonton]

La lokonomo de la lando Sudano estas nomo donata al la geografia regiono sude de Saharo, etenda el okcidenta al orienta Centrafriko. Tiu nomo derivas el la araba bilād as-sūdān (بلاد السودان), aŭ "tero de nigruloj", nome esprimo kiu aludas al Okcidenta Afriko kaj norda Centrafriko.[8]

Historio[redakti | redakti fonton]

Prahistoria Sudano[redakti | redakti fonton]

La granda kotobrika templo, konata kiel Okcidenta Defufa, en la antikva urbo Kerma

Ĉirkaŭ la 8a jarmilo a.K., popolo de kulturo de la Neolitiko estis setliĝinta por sedenta vivmaniero tie en fortifikitaj vilaĝoj el kotobrikoj, kie ili vivtenis sin el ĉasado kaj fiŝkaptado en la Nilo kun kultivado de cerealoj kaj brutobredado.[9] Dum la 5a jarmilo a.K. migradoj el sekiĝanta Sahara alportis neolitikajn popoljn al la Nila Valo kune kun agrikulturo. La loĝantaro kiu rezultis el tiu kultura kaj genetika mikso disvolvigis socian hierarkion dum la venontaj jarcentoj en la Regno de Kuŝ (kun ĉefurbo ĉe Kerma) ĉirkaŭ 1700 a.K.

Antropologia kaj arkeologia esplorado indikas, ke dum la antaŭdinastia periodo Nubio kaj Nagadana Supra Egipto estis etne, kaj kulture preskaŭ identaj, kaj tiele, samtempe evoluigis sistemojn de faraona monarkio ĉirkaŭ 3300 a.K.[3]

Regno de Kuŝ[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Regno de Kuŝ.

La Regno de Kuŝ estis antikva nubia ŝtato centrita ĉe la kunfluo de la Blua Nilo, Blanka Nilo kaj de la Rivero Atbara. Ĝi estis starigita post la falo de la Bronzepoko kaj la disigo de la Nova Egipta Imperio, centrita ĉe Napata en ties komenca fazo.

Post kiam la reĝo Kaŝta ("Kuŝita") invadis Egipton en la 8a jarcento a.K., la Kuŝitaj reĝoj regis kiel faraonoj de la 25a dinastio de Egipto dum unu jarcento antaŭ esti venkita de la Asirianoj. Ĉe sia hegemonio, la Kuŝitoj konkeris imperion kiu etendas el tio kio estas nune konata kiel Suda Kordofano ĝis Sinajo. La reĝo Pije klopodis ampleksigi sian imperion al Proksima Oriento, sed tio fiaskis pro la agado de la asiria reĝo Sargon la 2-a. La Regno de Kuŝ estas menciata en la Biblio kiel savanto de la Israelidoj el la kolero de la asirianoj, kvankam fakte malsano inter sieĝantoj estis la ĉefa tialo por la malsukceso kapti la urbon.[10]

Kristanismo kaj Islamo[redakti | redakti fonton]

Kolonia epoko[redakti | redakti fonton]

Ekde 1821 la landon regis Egiptio, poste Britio.

Sendependeco[redakti | redakti fonton]

Mapo de Sudano ĉe la epoko de la enlanda milito. Estis enhavata tiam ankaŭ Suda Sudano

La lando sendependiĝis en 1956, sed komenciĝis multjara civila milito de la araba kaj islama nordo kontraŭ la kristana kaj animista ne-araba sudo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Politiko[redakti | redakti fonton]

Interna politiko[redakti | redakti fonton]

Dum longa tempo okazas internaj konfliktoj inter diversaj etnaj kaj religiaj grupoj, inkluzive de armitaj kolizioj. Plej gravaj estas konfliktoj en suda parto de la lando kaj en la okcidenta regiono Darfuro. En ambaŭ okazoj bataloj estis interrompitaj danke al enmiksiĝo de internacia komunumo: en Sud-Sudano — de 2005, en Darfuro — de 2007. En sudo de la lando funkcias Misio de la Unuiĝintaj Nacioj kaj ekde julio 2007 simila misio estas en Darfuro.

En aprilo 2010 en Sud-Sudano okazis plurpartiaj balotadoj kaj en januaro 2011 — la referendumo pri futuro de la teritorio. Dum lastmenciita voĉdono la decido estos farita ĉe simpla plimulto, kondiĉe, ke du trionoj de balotantoj partoprenos. Komence la sudana centra registaro insistis, ke 75 % de balotantoj devu konsenti pri sendependeco. Ĉiuj civitanoj en la sudo estos rajtigitaj voĉdoni, inkluzive de tiamaj loĝantoj en Ĥartumo kaj tiuj ekster la lando. En novembro 2009 la gvidanto de Sud-Sudano Salva Kiir publike deklaris dum speciala diservo por paco, kiu markis la komencon de registrado de voĉdonantoj, ke voĉdono favore al unueco kun tuta Sudano igos sud-sudananojn «duaklasaj civitanoj en propra lando» kaj voĉdono favore al sendependeco — «liberaj personoj, en via sendependa ŝtato».[11]

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

Landoj de la Lomea Konvencio

Sudano apartenas al la AKP-ŝtatoj, grupo de 79 ŝtatoj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano, subskribintoj de la Konvencio de Lomeo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de urboj de Sudano.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Eksportoj: nafto kaj petrolo, kotono, sezamo, arakidoj, araba gumo, sukero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Collins, Robert O. (2008). A History of Modern Sudan. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-85820-5.
  2. Davison, Roderic H. (1960). "Where is the Middle East?", gazeto : Foreign Affairs, volumo : 38, numero : 4, paĝoj : 665–675. COI:10.2307/20029452  
  3. 3,0 3,1 Keita, S.O.Y. (1993). "Studies and Comments on Ancient Egyptian Biological Relationships", gazeto : History in Africa, volumo : 20, paĝoj : 129–54. COI:10.2307/3171969  
  4. The World Factbook: Sudan. Alirita 10a Julio 2011.
  5. http://www.wto.org/english/thewto_e/whatis_e/tif_e/org6_e.htm
  6. http://www.parliament.gov.sd/en/
  7. , 2009 U.S Dept of State Human Rights Report: Sudan
  8. International Association for the History of Religions (1959), Numen, Leiden: EJ Brill, p. 131, "West Africa may be taken as the country stretching from Senegal in the west, to the Cameroons in the east; sometimes it has been called the central and western Sudan, the Bilad as-Sūdan, ‘Land of the Blacks’, of the Arabs" .
  9. Sudan A Country Study.
  10. Roŭ, Georges. (27a Aŭgusto 1992). Ancient Iraq. Penguin Books Limited. ISBN 978-0-14-193825-7. Alirdato: 23a Junio 2013. 
  11. Gvidanto de Sud-Sudano alvokas al sendependeco esperante