Egipta Reĝlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La 19-an de aprilo de 1922 Egiptujo akiris la sendependecon kaj foriĝis de Britio. Fuad la 1-a - filo de Khedive (subreĝo) Ismail paŝao - iĝis la reĝo.

Sed en la lando garnizonis plu britaj trupoj. Krom tio ricevis Britio en Egiptujo kaj en Sudano larĝajn intervenciajn rajtojn, kiuj limigis la eksterpolitikan sendependecon de la lando. Malgraŭ tio sukcesis la britoj trankviligi la egiptan patrujan movadon kaj la landon.

Kiam Fuad la 1-a 1936 mortis, sekvis lin lia 16-jara filo Faruk la 1-a.

Laŭ la alianca kontrakto de 26-a de aŭgusto de 1936, Britio rezignis pri kapitulaco en Egiptujo kaj retiris la trupojn ĝis al la zono de la Sueza Kanalo, sed sekuriginte la atakan rajton al al egipta transport- kaj komunikacia sistemo dum milito. Tiel estis denove okupita Egiptujo en la dua mondmilito kaj iĝis grava almarŝa areo dum la batalo kontraŭ la itala-germana trupoj en Libio.

En 1937 Egiptujo aniĝis en la Ligo de Nacioj.

En 1942 la britoj devigis la reĝon Faruk por forigi la registaron, kiu esprimis simpation al la aksa aliancano Italio kaj Germanio. Nur post 1946 forlasis la lastaj trupoj Egiptujon.

Egiptujo iĝis la 22-an de marto de 1945 kunfondanto de la Araba Ligo.

En la unua araba-israela milito en 1948, la egiptaj trupoj enmarŝis Israelon. Spite al la milita kaj financa helpo el Saudi-Arabio kaj aliaj arabaj landoj, ili devis retiriĝi en 1949 kun gravaj perdoj.

En 1951 alprenis Faruk la 1-a la titolon Reĝo de Egiptujo kaj Sudano. Pro la kreskanta koruptado kaj fimastrumado, Faruk estis forigite per puĉo gvidata de Nagib kaj Nasser la 23-an de julio de 1952.