Ligo de Arabaj Ŝtatoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Araba Ligo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mapo de Ligo de Arabaj Ŝtatoj
Landoj konsiderataj kiel arabaj.
Sidejo de la Araba Ligo, Kajro.
Logoo de la Arabliga Pintokunveno de 2013.
Etendo de la araba lingvo.

La Araba Ligo, aŭ Ligo de Arabaj Ŝtatoj (arabe الجامعة العربية‎, al-Ĝāmiʻa al-ʻArabijja) estas politika ligo de arabaj ŝtatoj en Nordafriko, la Korno de Afriko kaj Sudokcidenta Azio. Ĝia oficiala celo estas "proksimigi la rilatojn de la membroŝtatoj kaj kunordigi kunlaboradon inter ili, defendi ilian sendependecon kaj memregadon, kaj pristudi el ĝenerala vidpunkto la aferojn kaj interesojn de arabaj landoj".[1]

Ĝi oficiale fondiĝis la 22-an de marto 1945 en Kairo, per la Pakto por la Araba Ligo. Ĝiaj tiamaj ses membroj estis Egiptio, Irako, Transjordanio (kiu iĝis Jordanio en 1946), Libano, Sauda Arabio kaj Sirio.[2] Jemeno aliĝis kiel membro la 5-an de majo 1945. Nuntempe la oficiala ĉefa sidejo de la Ligo plu estas en Kairo, kvankam dum la periodo ekde 1979 ĝis 1989 ĝi provizore translokiĝis al Tunizo, ĉar Egiptio estis forbarita de la Ligo pro sia sinteno al Israelo.

Hodiaŭ, la asocio konsistas el 22 membrolandoj, kvankam la partopreno de Sirio estis suspendita ekde Novembro 2011, kiel konsekvenco de la registara subpremado farita dum la Siria enlanda milito.[3]; kvar kromaj landoj havas la rajton de observantoj. La du ĉefaj landoj en la Ligo estas Egiptio, kiu havas la plej multenombran loĝantaron, kaj Sauda Arabio, kiu plej riĉas.

Jam en 1945 la Ligo klopodis malebligi la estigon de la lando Israelo, kaj en 1947 ĝi deklaris militon. Ĝi ricevis oficialan agnoskon de la Unuiĝintaj Nacioj en 1958. En 2002 la Ligo restarigis siajn rilatojn kun Israelo, interŝanĝe de cedo de teritorio.

La du grandaj nuntempaj demandoj de la Ligo estas la rilatoj inter Israelo kaj Palestino kaj la demando de araba unuiĝo: kvankam estas 200 milionoj da araboj, kiuj posedas la plejmulton de la nafto en la mondo, ili estas averaĝe malriĉaj kaj malfortaj, kaj politike disigitaj inter 22 landoj.

Pere de institucioj kiaj ekzemple la Instrua, Kultura kaj Scienca Organizo de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj (ALECSO) kaj la Ekonomia kaj Socia Konsilantaro de Araba Ekonomia Unuigo de la Araba Ligo (CAEU), la Araba Ligo faciligas politikajn, ekonomiajn, kulturajn, sciencajn kaj sociajn programojn dezajnitajn por reklami la interesojn de la araba mondo.[4][5] Ĝi funkciis kiel forumo por la membroŝtatoj por kunordigi iliajn strategiajn poziciojn, por konsiliĝi en aferoj de ofta koncerno, por solvi kelkajn arabajn disputojn, kaj por limigi konfliktojn kiel ekzemple ĉe la Libana krizo en 1958. La ligo funkciis kiel platformo por la redaktado kaj konkludo de multaj gravaj dokumentoj antaŭenigantaj ekonomian integriĝon. Unu ekzemplo estas la Komuna Araba Ekonomia Agad-Ĉarto), kiu skizas la principojn por laborpraktikado en la regiono.

Ĉiu membroŝtato havas nur unu voĉdonon en la Ligo-Konsilio, dum decidoj ligas nur por tiuj ŝtatoj kiuj voĉdonis por ili. La celoj de la ligo en 1945 devis fortigi kaj kunordigi la politikajn, kulturajn, ekonomiajn, kaj sociajn programojn de ĝiaj membroj, kaj mediacii disputojn inter ili aŭ inter ili kaj triaj partioj. Krome, la subskribo de interkonsento pri Komuna Defenda and Ekonomia Kunlaborado la 13-an de aprilo 1950 devige enkondukis la subskribintojn al kunordigo de armeaj defend-iniciatoj. En la komenco de la 1970-aj jaroj, la Ekonomia Konsilio de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj prezentis proponon krei la Komunajn Arabajn Kamerojn de Komerco trans la eŭropaj ŝtatoj. Tio kondukis, sub la dekreto de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj no. K1175/D52/G, al la decido de la arabaj registaroj por starigi la araban britan komercan ĉambron al kiu estis postulita: "antaŭenigu, apogu kaj faciligu duflankan komercon" inter la araba mondo kaj ĝia plej grava komerca partnero, nome Britio.

La Araba Ligo ankaŭ ludis rolon en formado de lernejaj temaroj, avancante la rolon de virinoj en la arabaj socioj, antaŭenigante infansubtenon, instigante junecajnn kaj sportajn programojn, konservante araban kulturan heredon, kaj kreskigante kulturajn interŝanĝojn inter la membroŝtatoj. Legopovigaj kampanjoj estis lanĉitaj, menslaboroj reproduktiĝis, kaj moderna teknika terminologio estas tradukita por la uzado ene de membroŝtatoj. La ligo instigas al iniciatoj kontraŭ krimo kaj drogmanio, kaj traktas labortemojn - precipe inter la elmigranta araba laboristaro.

Fondo[redakti | redakti fonton]

Sidejo de la Araba Ligo en Kairo.

Dum la Dua Mondmilito, Kairo estis la centro de la decidfarejo kaj pri ekonomio kaj pri milito fare de la britoj por la tuta Proksima Oriento. Tiu ŝlosila strategia loko permesis al la registaro de Egiptio eniri en konversacioj kaj negocado kun aliaj araba landoj por plifirmigi pli proksimeman unuigon inter ĉiuj el ili. Tiam, la situacio en la diversaj arabaj ŝtatoj estis tre diferenca; dum en la registaroj de Irako kaj Sirio estis klara volo kaj sinteno por promocii la ligilojn inter la diversaj arabaj ladnoj, en Libano (kun grava kristana loĝantaro) tio ne estis rigardita same bonvene ĉar tiu kristana majoritato aŭ grava minoritato iĝus tre sensignifa malgranda minoritato en tre granda islama araba majoritato. En Jemeno, Saudarabio kaj Egipto la sento por araba unuemo jam estis pli disvastigita, kvankam ĉiam oni prioritatis la landajn interesojn.

Kio estis evidente senduba estis la fakto ke la milito kontribuis rimarkinde al la plifirmigo de la sento por unumeo inter la araboj. Tiu plfortigo de ligiloj rezultis en unua klopodo de kreado de Ligo de Arabaj Ŝtatoj, favorita krome per brita helpo, kiu celis certigon de sia influo en la mondoregiono. La unua malneto, disvolvigita de la ĉefministro de Irako kaj de Unuiĝinta Reĝlando, establis kvin punktojn per kiuj estu regata la unio:

Arablingva mapo de la Granda Sirio, ĉefa rivalo de Egiptio kiel hegemonia potenco en la komencaj proponoj por araba ligo.
  1. Oni havigus malgrandan aŭtonomecon al la judoj de Palestino.
  2. Oni kreus Araban Ligon, formita per la unio de Irako kaj de Granda Sirio.
  3. Formado de Granda Sirio, formita de Sirio, Palestino, Transjordanio kaj Libano.
  4. La Ligo havus permanentan konsilion zorgita por la kunordigo de aferoj relativaj al la administrado kaj registaro, la eksterlandaj aferoj, la defendo, la ekonomio kaj la protektado de la minoritatoj.
  5. La maronitoj de Libano havus privilegiitan reĝimon.

Oni establis ankaŭ, ke tiu unio estus regata de la familio de Haŝemidoj. Tamen, tiu unua projekto suferis per grava opozicio; klare kontraŭe montriĝis la judoj, granda parto de la libana publika opinio, parto de la sirianoj kiuj defendis sian propran naciecon aparte de la cetero de arabaj popoloj, Egipto (kiu deziris union sed sub sia hegemoneco) kaj la reĝo de Heĝazo, kiu ne deziris la formadon en sia norda landlimo de unio tiom forta dominita de la familio de Haŝemidoj. Tiu forta opozicio kondukis la projekton al malsukceso. Pro tio, la egipta prezidento Nabas, elsendis duan projekton kiu postulis pli malgrandan gradon de integrigo, sed kiu kalkulis je pli granda apogo, speciale de Britujo. Post du konferencoj (Aleksandrio en 1944 kaj Kairo en 1945) kaj intensa diplomatia negocado oni atingis, per premo al la landoj malpli pretaj, la kreadon de la Ligo de la Arabaj Ŝtatoj. Tiu unuigis sep landojn kun relativa kapablo de agado: Egipto, Sirio, Libano, Transjordanio, Irako, Saudarabio kaj Norda Jemeno, kun representanto de la araboj de Palestinio, lasante malfermitajn pordojn al la ebla eniro de la cetero de arabaj landoj kiuj deziru unuiĝi al ili post la akiro de sia sendependeco.

Oni establis fiksan sidejon en Kairo. Kvankam oni malpermesis la entrudon en internajn aferojn de aliaj landoj, ja oni markis serion de celoj: plifortigi la rilatojn inter la membraj ŝtatoj, kunordigi ties politikojn por sekurigi ties sendependecon kaj suverenecon, kaj ĝenerale, ĉion kio tuŝis la aferojn kaj interesojn de la arabaj landoj. Krome oni plifortigis la kunlaboradon por aferoj de ekonomio, komunikado, kulturo aklj politikoj de sociala bonfarto. Oni atingis la interkonsenton por ne turni sin al milita forto por solvi konfliktojn inter la membroj de la Ligo.

Membroŝtatoj[redakti | redakti fonton]

Arab League History.svg

La kvar fondintaj landoj, kiuj estigis la Ligon de Arabaj Ŝtatoj en la jaro 1945, estis Egiptio, Irako, Libano, Sauda Arabio, Sirio kaj Transjordanio (nun Jordanio). Dum la dua duono de la 20-a jarcento la anaro de la Ligo konstante pliiĝis, kaj 16 pliaj ŝtatoj akiris membrecon - krom kvar pliaj landoj, kiuj iĝis observantoj.

La aneco de Egiptio estis suspendita en 1979, post kiam la lando subskribis pactraktaton kun Israelo; tiam ankaŭ la ĉefa sidejo de la Ligo translokiĝis el Kairo al Tunizo. Ok jarojn poste, en 1987, arabaj landoj restarigis siajn diplomatiajn rilatojn kun Egiptio kaj la lando estis reakceptita en la Ligo; en 1989 la ĉefa sidejo retranslokiĝis al Kairo.

En septembro 2006 Venezuelo estis akceptita kiel observanto, kaj Barato en 2007.

Israelo ne estas membro de la Araba Ligo, malgraŭ tio, ke 20% el ĝia loĝantaro estas araba, preskaŭ duono de la judaro devenas de arabaj landoj, kaj la araba estas oficiala lingvo en Israelo. Ankaŭ Ĉado ne estas membro, kvankam la araba estas uzata tie kaj oficiale, kaj en la ĉiutaga vivo de landanoj.

Lando
Aliĝo
Ĉefurbo
Loĝantaro (2008)
GDP (2009
per capita
Oficialaj lingvoj
Flago-de-Alĝerio.svg Alĝerio 16-a de aŭgusto 1962 Alĝero 38 700 000 (2014)[6] 4 588 $ Araba
Flago-de-Barejno.svg Barejno 11-a de septembro 1971 Manamo 791 000 34 662 $ Araba
Flago-de-Egiptio.svg Egiptio 22-a de marto 1945 Kairo 77 420 000 5 896 $ Araba
Flago-de-Ĝibutio.svg Ĝibutio 4-a de septembro 1977 Ĝibuto 864 000 2 396 $ Araba, franca
Flago-de-Irako.svg Irako 22-a de marto 1945 Bagdado 31 234 000 3 655 $ Araba, kurda
Flago-de-Jemeno.svg Jemeno 5-a de majo 1945 Sanao 23 580 000 2 410 $ Araba
Flago-de-Jordanio.svg Jordanio 22-a de marto 1945 Amano 6 316 000 5 661 $ Araba
Flago-de-Kataro.svg Kataro 11-a de septembro 1971 Doho 1 409 000 86 008 $ Araba
Flago-de-la-Komoroj.svg Komoroj 20-a de novembro 1993 Moroni 798 000 1 157 $ Komora, araba, franca
Flago-de-Kuvajto.svg Kuvajto 20-a de julio 1961 Kuvajturbo 3 000 000 38 875 $ Araba
Flago-de-Libano.svg Libano 22-a de marto 1945 Bejruto 4 224 000 13 952 $ Araba
Flago-de-Libio.svg Libio 28-a de marto 1956 Tripolo 6 420 000 9 570 $ Araba
Flago-de-Maroko.svg Maroko 1-a de oktobro 1958 Rabato 31 993 000 4 587 $ Araba
Flago-de-Maŭritanio.svg Maŭritanio 26-a de novembro 1973 Nuakŝoto 3 291 000 2 055 $ Araba
Flago-de-Omano.svg Omano 29-a de septembro 1971 Maskato 2 845 000 24 674 $ Araba
Flago-de-Palestino.svg Palestino 9-a de septembro 1976 Ramalaho 4 136 540 2 900 $ Araba
Flago-de-Sauda Arabio.svg Sauda Arabio 22-a de marto 1945 Rijado 28 686 633 23 814 $ Araba
Flago-de-Sirio.svg Sirio 22-a de marto 1945 Damasko 21 906 000 2 767 $ Araba
Flago-de-Somalio.svg Somalio 14-a de februaro 1974 Mogadiŝo 9 133 000 795 $ Somala, araba
Flago-de-Sudano.svg Sudano 19-a de januaro 1956 Ĥartumo 42 272 000 2 309 $ Araba, angla
Flago-de-Tunizio.svg Tunizio 1-a de oktobro 1958 Tunizo 10 432 500 8 002 $ Araba
Flago-de-UAE.svg Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj 6-a de decembro 1971 Abu-Dabio 6 000 000 38 283 $ Araba

Observantaj landoj[redakti | redakti fonton]

Membroj provizore suspenditaj[redakti | redakti fonton]

Kiel jam dirite, Egipto estis suspendita en 1979 post ĝi subskribis la Pactraktaton Egipt-Israelan. En 1987, la Ŝtatoj de la Araba Ligo restablis diplomatiajn rilatojn kun Egipto, la lando estis reakceptita en la Ligon en 1989, kaj la sidejo de la Ligo revenis al Kairo.[7]

La Libia Araba Ĵamahirija estis suspendita de la Araba Ligo en la 22a de Februaro 2011.[8] La 27a de Aŭgusto 2011, la Araba Ligo voĉdonis favore de la restarigo de la membreco de Libio per la rajtigo de reprezentanto de la Libia Transira Konsilio, kiu estis parte agnoskita kiel provizora registaro de la lando tuj post la faligo de Kadafi el la ĉefurbo, nome Tripolo.[9]

La 12a de Novembro 2011, la Ligo aprobis dekreton kiu suspendis la membrecon de Sirio se la registaro ne haltigu la violenton kontraŭ civilaj manifestaciantoj por la 16a de Novembro meze de la konflikto kiu disvolviĝis en la lando. Spite tion, la registaro ne akceptis tiujn postulojn de la Ligo kaj la situacio malboniĝis. Por 2012, la krizo estis jam la terure sangelverŝa Siria enlanda milito, kio malproksimigis eĉ plie Sirion de la organizaĵo.

Spite la fakton ke Egipto suferis puĉon en la 3a de Julio 2013, kiu elpostenigis la nuran prezidenton elektita demokratie, nome Mohamed Morsi, la Araba Ligo konsideris tiun agon kiel ne-kontraŭdemokrata kaj tial oni decidis ne suspendi la landon, kiu restis regata de provizora civila registaro estrata de Adli Mansur kiel Provizora Prezidento de Egipto, ĝis oni kunvokis prezidentajn demokratiajn balotojn, kiuj metis Abdel Fatah Al-Sisi kiel prezidenton, kiu nomumis kiel nova ĉefministro (provizora) Ibrahim Mahlab, kiel nova prezidanto konstitucia de la Araba Respubliko de Egipto.[10]

Politiko kaj administrado[redakti | redakti fonton]

Grize, agnosko de kaj Israelo kaj de la Palestina Ŝtato; ruĝe, agnosko nur de la Ŝtato Palestino.
Administraciaj dividoj en la Araba Ligo.

La Araba Ligo estas politika organizaĵo kiu klopodas helpi integrigi siajn membrojn ekonomie, kaj solvi konfliktojn inter membroj ŝtatoj sen turni sin al peto de eksterlanda helpo. Ĝi posedas elementojn de ŝtata reprezentanta parlamento dum eksterlandaj aferoj estas ofte kondukitaj sub superkontrolo de Unuiĝintaj Nacioj.

La Ĉarto de la Araba Ligo[1] aprobis la principon de la Araba hejmlando kvankam respektante la suverenecon de la unuopaj membroj ŝtatoj. La internaj regularoj de la Konsilio de la Ligo[11] kaj la komitatoj[12] estis interkonsentitaj en Oktobro 1951. Tiuj de la Ĝenerala Sekretariaro estis interkonsentitaj en Majo 1953.[13]

Ekde tiam, la regado de la Araba Ligo estis bazita sur la dueco de supra-naciaj institucioj kaj la suvereneco de membroj ŝtatoj. La konservado de la unuopa ŝtateco derivis siajn klopodojn el la natura prefero de la regantaj elitoj por reteni siajn povon kaj sendependecon en la decidfarado. Krome, la timo de la plej riĉaj ke la plej malriĉaj povus kunhavi ilian riĉecon je konto de la Araba naciismo, la feŭdismo inter arabaj regantoj, kaj la influo de eksteraj potencoj kiuj povus opozicii kontraŭ la araban unuemon povis esti viditaj kiel barieroj kontraŭ pli forta integrigo de la ligo.

Kadre de antaŭaj anoncoj en subteno de la Araboj de Palestino la kreintoj de la Pakto estis determinita inkludi ilin ene de la Ligo ekde ties inaŭguro.[14] Tio estis farita pere de anekso kiu deklaris jene:[1]

Kvankam Palestino ne kapablas kontroli sian propran destinon, estis en la bazo de la agnosko de ĝia sendependeco ke la decidintoj de la Ligo de Nacioj determinis sistemon de registaro por ĝi. Ĝiaj ekzistado kaj sendependeco inter la nacioj povas, tamen, ne plu esti pridemandita de jure pli ol la sendependeco de ajna el la aliaj arabaj ŝtatoj. [...] Tiel, la ŝtatoj subskribintaj de la Pakto de la Araba Ligo konsideras, ke pro la specialaj cirkonstancoj de Palestino, la Konsilio de la Ligo designos araban delegiton el Palestino por, ke tiu partoprenu en ĝia laboro ĝis tiu lando havu faktan sendependon.
Mapo por kompari la limojn de la UN-disdividoplano kun tiu de la armistico de 1949
Limoj de la UN-disdividoplano de 1947:
Areo asignita al juda ŝtato
Areo asignita al araba ŝtato
Internacia statuto por Jerusalemo
Armisticaj linioj de 1949:
Israela teritorio
Araba teritorio

En la pintokunveno de Kairo de 1964, la Araba Ligo iniciatis la kreadon de organizaĵo reprezentanta la palestinan popolon. La unua Palestina Nacia Konsilio kunvenis en Orienta Jerusalemo la 29-an de Majo 1964. La Organizaĵo por Liberigo de Palestino estis fondita dum tiu kunsido la 2an de Junio 1964. Palestino estis tuj akceptita en la Araba Ligo, reprezentita de la OLP. Nuntempe, la Ŝtato Palestino estas plenrajta membro de la Araba Ligo.

En la pintokunveno de Bejruto de 28a de Marto 2002, la ligo adoptis la Araban Paciniciaton,[15] Saud-inspirita pacplano por la Araba-israela konflikto. La iniciato proponis plenan normigon de rilatoj kun Israelo. Kompense, Israelo ricevis peton retiriĝi el ĉiuj Israel-okupaciitaj teritorioj, kiel la Golanaj Altaĵoj, agnoski la Palestinan sendependecon en Cisjordanio kaj la Gazaa Sektoro, kun Orienta Jerusalemo kiel ĉefurbo, same kiel "justa solvo" por la Palestinaj rifuĝintoj. La Paciniciato estis denove elsendita en la pintokunveno de 2007 de Rijad. En Julio 2007, la Araba Ligo sendis mision, konsistanta el ministroj pri eksterlandaj aferoj de Jordanio kaj Egiptio, al Israelo por promocii la iniciaton. Post la movo de Venezuelo por elpeli Israeliajn diplomatojn meze de la Konflikto de la Gaza Sektoro (2008-2009), parlamentano de Kuvajto nome Ŭalid Al-Tabtabaje proponis translokigi la sidejon de la Araba Ligo al Karakaso, Venezuelo.[16] La 13an de Junio 2010, Amr Mohammed Musa, Ĝenerala Sekretario de la Araba Ligo, vizitis la Gazaan Sektoron, nome unua vizito fare de funkciulo de la Araba Ligo ekde la armita leviĝo de Hamas en 2007.

En 2015, la Araba Ligo alvokis subtenon por la Saud-arabi-estrita interveno en Jemeno kontraŭ la Ŝijaismaj Hutioj kaj fortoj fidelaj al la iama Prezidento Ali Abdullah Saleh, kiu estis elpostenigita per ribelo en 2011.[17]

La 15an de Aprilo 2018, reage al la Turka invado de norda Sirio kun la celo forigi la Siriajn Kurdojn el la enklavo de Afrin, la Araba Ligo aprobis rezolucion alvokante la Turkiajn fortojn retiriĝi el Afrin.[18]

En Septembro 2019, la Araba Ligo kondamnis la planojn de Benjamin Netanyahu por aneksadi la orientan parton de la okupaciintan Cisjordanion konatan kiel la Jordana Valo.[19]

La Araba Ligo kunsidis en Kairo la 12an de Oktobro 2019 por studi la Turkian ofensivon en nordorientan Sirion. Kunsidinte, ties membroj ŝtatoj voĉdone aprobis kondamni la Turkian ofensivon, nomante ĝin kaj 'invado' kaj 'agreso' kontraŭ araba ŝtato, aldonante ke la organizaĵo konsideris ĝin perforto de la internacia juro.[20]

La 9an de Septembro 2020, la Araba Ligo malakceptis kondamni la decidon de la UAE normaligi la ligilojn kun la Ŝtato Israelo. Tamen, "La celo de ĉiuj niaj arabaj landoj, sen escepto, estas finigi la okupacion kaj establi sendependan Palestinan ŝtaton en la limoj de 1967 kun Orienta Jerusalemo kiel ties ĉefurbo", diris Abul Geit.[21]

Pintokunvenoj[redakti | redakti fonton]

No. Dato Gastiganta lando Gastiganta urbo
1a 13a–17a de Januaro 1964 Flago-de-Egiptio.svg Egiptio Kairo
2a 5a–11a de Septembro 1964 Flago-de-Egiptio.svg Egiptio Aleksandrio
3a 13a–17a de Septembro 1965 Flago-de-Maroko.svg Maroko Kasablanko
4a 29a de Aŭgusto 1967 Flago-de-Sudano.svg Sudano Ĥartumo
5a 21a–23a de Decembro 1969 Flago-de-Maroko.svg Maroko Rabato
6a 26a–28a de Novembro 1973 Flago-de-Alĝerio.svg Alĝerio Alĝero
7a 29a de Oktobro 1974 Flago-de-Maroko.svg Maroko Rabato
8a 25a–26a de Oktobro 1976 Flago-de-Egiptio.svg Egiptio Kairo
9a 2a–5a de Novembro 1978 Flago-de-Irako.svg Irako Bagdado
10a 20a–22a de Novembro 1979 Flago-de-Tunizio.svg Tunizio Tunizo
11a 21a–22a de Novembro 1980 Flago-de-Jordanio.svg Jordanio Amano
12a 6a–9a de Septembro 1982 Flago-de-Maroko.svg Maroko Fes
13a 1985 Flago-de-Maroko.svg Maroko Kasablanko
14a 1987 Flago-de-Jordanio.svg Jordanio Amano
15a Junio 1988 Flago-de-Alĝerio.svg Alĝerio Alĝero
16a 1989 Flago-de-Maroko.svg Maroko Kasablanko
17a 1990 Flago-de-Irako.svg Irako Bagdado
18a 1996 Flago-de-Egiptio.svg Egiptio Kairo
19a 27a–28a de Marto 2001 Flago-de-Jordanio.svg Jordanio Amano
20a 27a–28a de Marto 2002 Flago-de-Libano.svg Libano Bejruto
21a 1a de Marto 2003 Flago-de-Egiptio.svg Egiptio Ŝarm el Ŝejĥ
22a 22a–23a de Majo 2004 Flago-de-Tunizio.svg Tunizio Tunizo
23a 22a–23a de Marto 2005 Flago-de-Alĝerio.svg Alĝerio Alĝero
24a 28a–30a de Marto 2006 Flago-de-Sudano.svg Sudano Ĥartumo
25a 27a–28a de Marto 2007 Flago-de-Sauda Arabio.svg Sauda Arabio Riado
26a 29a–30a de Marto 2008 Flago-de-Sirio.svg Sirio Damasko
27a 28a–30a de Marto 2009 Flago-de-Kataro.svg Kataro Doha
28a 27a–28a de Marto 2010 Flago-de-Libio.svg Libio Sirte
29a 27a–29a de Marto 2012 Flago-de-Irako.svg Irako Bagdado
30a 21a–27a de Marto 2013 Flago-de-Kataro.svg Kataro Doha[22]
31a 25a–26a de Marto 2014 Flago-de-Kuvajto.svg Kuvajto Kuvajturbo[23]
32a 28a–29a de Marto 2015 Flago-de-Egiptio.svg Egiptio Ŝarm el Ŝejĥ[24]
33a 20a de Julio 2016 Flago-de-Maŭritanio.svg Maŭritanio Nuakŝoto
34a 23a–29a de Marto 2017 Flago-de-Jordanio.svg Jordanio Amano[25]
35a 15a de Aprilo 2018 Flago-de-Sauda Arabio.svg Sauda Arabio Dahran
36a Aprilo 2019 Flago-de-Tunizio.svg Tunizio Tunizo[26]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Flago de la Araba Ligo, kies ŝtatoj membroj havas la modernan normigan araban lingvon kiel oficiala lingvo.

La areo de la anaro de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj kovras sume ĉirkaŭ 14 milionojn da kvadrataj kilometroj, kaj ampleksiĝas tra du kontinentoj - la sudokcidenta parto de Azio kaj la nordo kaj nordoriento de Afriko.

Granda parto de la teritorio konsistas el grandaj senpluvaj dezertoj - plej elstare, la Saharo. Tamen, la regiono ankaŭ enhavas plurajn tre fekundajn teritoriojn, kiel ekzemple la valo de Nilo, la Atlasa Montaro kaj la tiel nomata Fekunda duonluno, kiu etendiĝas ekde Irako tra Sirio kaj Libano ĝis Palestino. La areo ankaŭ posedas densajn arbarojn, ekzemple en suda Arabio kaj suda Sudano, kaj estas trairata de la plej longa rivero en la mondo: la Nilo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Multaj landoj de la Araba Ligo estas riĉaj, kun enormaj kuŝejoj de nafto kaj de natura gaso en kelkaj membroŝtatoj. Alia industrio kiu ege kreskas kaj rapide estas telekomunikado. Dum malpli ol unu jardeko, lokaj entreprenoj kiaj Orascom kaj Etisalat sukcesis konkurenci internacie.

Ekonomiaj defioj iniciatitaj de la Ligo inter membroŝtatoj estis malpli impresaj ol tiuj plenumitaj de pli malgrandaj arabaj organizoj kiaj la Golfa Koopera Konsilo (GCC).[27] Inter ili estas la Araba Gasdukto, kiu transportos egiptan kaj irakan gason al Jordanio, Sirio, Libano, kaj Turkio. Ĉe 2013, ekzistas grava diferenco en ekonomiaj kondiĉoj inter la disvolvigintaj naftolandoj kiaj Alĝerio, Kataro, Kuvajto kaj la UAE, kaj disvolvigantaj landoj kiaj Komoroj, Ĝibutio, Maŭritanio, Somalio, Sudano kaj Jemeno.

Membroj de organizo de arabaj naftoeksportaj landoj.

Tiuj landoj ankaŭ havas grandajn fruktodonajn terojn, ekzemple en sudo de Sudano, kutime menciita kiel manĝokerno de la Araba Mondo, kaj krome la mondoregiona malstabileco ne troe tuŝis sian turisman industrion, kiu estas konsiderata la plej rapide kreskanta industrio en la regiono, kun Egipto, UAE, Libano, Tunizio kaj Jordanio hegemonie. Alia grava kreskoplenumo povos esti atingita danke al Araba Liberkomerca Interkonsento GAFTA kompletita en la 1-a de januaro 2008, kio farus 95% el ĉiuj produktoj de arabaj landoj impostolibera je doganoj.

Prezidantoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Pact of the League of Arab States, March 22, 1945. The Avalon Project. Yale Law School (1998). Alirita 2008-07-09.
  2. Arab League. The Columbia Encyclopedia (2013). Alirita 17-a decembro 2013.
  3. Sly, Liz, "Syria suspended from Arab League", 12a de Novembro 2011.
  4. The Arab League Educational, Cultural and Scientific Organization (ALESCO).
  5. Ashish K. Vaidya, Globalization (ABC-CLIO: 2006), p. 525.
  6. http://www.ons.dz/-Demographie-.html
  7. «Timeline: Arab League». BBC News. 17a de septembro 2008. Konsultita la 13an de Aprilo 2021.
  8. [1]
  9. «Arab League Recognizes Libyan Rebel Council». RTT News. 25a de Aŭgusto 2011. Konsultita la 25an de Aŭgusto 2011.
  10. «Arab League Votes to Suspend Syria Over Crackdown». NYTimes.com. 12a de novembro 2011. Konsultita la 12an de novembro 2011.
  11. Internal Regulations of the Council of the League of Arab States. Model League of Arab States. Ed Haynes, Winthrop University (6a de Aprilo 1998). Arkivita el la originalo je 6a de Aprilo 2008. Alirita 9a de Julio 2008.
  12. Internal Regulations of the Committees of the League of Arab States. Model League of Arab States. Ed Haynes, Winthrop University (6a de Aprilo 1998). Arkivita el la originalo je 6a de Aprilo 2008. Alirita 9a de Julio 2008.
  13. Internal Regulations of the Secretariat-General of the League. Model League of Arab States. Ed Haynes, Winthrop University (6a de Aprilo 1998). Arkivita el la originalo je 6a de Aprilo 2008. Alirita 9a de Julio 2008.
  14. Geddes, 1991, p. 208.
  15. Council of Arab States (1a de Oktobro 2005)The Arab Peace Initiative, 2002. al bab. Arkivita el la originalo je 4a de Junio 2009. Alirita 9a de Julio 2008.
  16. "Kuwaiti MP calls to move Arab league to Venezuela", AFP, via CaribbeanNetNews, 15a de Januaro 2009.
  17. "Arab League's joint military force is a 'defining moment' for region", 29a de Marto 2015.
  18. "Turkey slams Arab League resolution on Afrin operation", Yeni Safak, 18a de Aprilo 2018.
  19. "Arab nations condemn Netanyahu's Jordan Valley annexation plan", BBC News, 11a de Septembro 2019.
  20. "Turkey's Syria offensive an 'invasion': Arab League secretary general", Reuters, 2019-10-12. (angle)
  21. Arab League: Ministers agree not to condemn UAE-Israel deal (9 de Septembro, 2020).
  22. Arab League Summit 2013. Qatarconferences.org (27a de Marto 2013). Alirita en 2014-04-28.
  23. Arab League summit hit by new rifts - Features. Al Jazeera English. Alirita en 2014-04-28.
  24. Opposition fail to get Syria Arab League seat - Middle East. Al Jazeera English. Alirita en 2014-04-28.
  25. الأردن يستضيف القمة العربية في مارس (Novembro 2016).
  26. Tunisia to host next Arab summit.
  27. Reuters.com

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Arab League en la angla Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Liga Árabe en la hispana Vikipedio.