Cisjordanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Cisjordanio (arabe: الضفة الغربية ) estas palestina teritorio en la okcidenta flanko de la rivero Jordano. Ĝi estis okupita de la armeo de Jordanio dum la israela-araba milito de 1948, sed dum 1967 kadre de la Sestaga milito estis okupita de Israelo, kiu konstruas tie, kontraŭ protestoj de la palestinanoj kaj de la internacia komunumo, setlejojn loĝatajn de israelanoj. La teritorio estas de la Unuiĝinta Naciaro kaj de la plej multaj ŝtatoj konsiderata esti sub armea okupado de Israelo. Kelkaj israelanoj kaj diversaj aliaj grupoj preferas nomi ĝin "disputata" anstataŭ "okupata" teritorio.

La limoj de Cisjordanio estis difinitaj per la linio de batalhalto de la araba-israela milito de 1948 post dissolvo de la brita mandato pri Palestino, kiam ĝi estis ekokupita kaj aneksita de Jordanio. De 1948 ĝis 1967, la teritorio troviĝis sub jordana regado; Jordanio ne ĉesis pretendi ĝin ĝis 1988. La teritorio estis ekokupita de Israelo 1967 dum la Sestaga milito, kvankam, kun la escepto de Orienta Jerusalemo ĝi ne estis aneksita de Israelo pro la grandega nombro da palestinaj loĝantoj kiu igus la judojn minoritataj. Antaŭ 1948, la teritorio estis parto de la brita mandato starigita post dissolvo de la Otomana Imperio. Situanta okcidente kaj sud-okcidente de la rivero Jordano en la orienta parto de la regiono Palestino, ĝi havas komunajn landlimojn kun Israelo okcidente, norde kaj sude, kaj kun Jordanio oriente.

40 % de la areo (inkluzive la plej grandan parton de la loĝantaro) estas sub la limigita civila jurisdikcio de la Palestina Aŭtoritato, dum Israelo regas super ĉio (inkluzive de la israelaj setlejoj, kamparaj kaj limaj regionoj). La loĝantaro de Cisjordanio estas esence palestina (84 %) kun signifa, sed kontestata, malplimulto de israelaj setlejanoj.

En la hebrea lingvo ĝi estas ofte elvokita per la bibliaj nomoj יהודה (Jehuda, Judujo) kaj שומרון (Ŝomron, Samario), kaj iuj, precipe dekstremuloj, sekve nomas la areon "distrikto Judio kaj Samario de Israelo". La nomo Cisjordanio por la regiono estas uzata ankaŭ en diversaj lingvoj (ekz-e franca, hispana, kataluna aŭ hungara). La statuso de Orienta Jerusalemo estas disputata. Israelo, kiu aneksis ĝin, ne konsideras ĝin plu kiel parton de Cisjordanio; tamen, la anekso estas agnoskita de neniu alia lando, nek de la Unuiĝintaj Nacioj. Pro ĝia graveco ĝi estas ofte elvokata aparte.

  • Areo: 5.879 km²
  • Loĝantaro: 1 611 mil (1999), 2 400 mil (2008)
  • Senlaboreco 50 %
  • EMP perkapa 515 eŭroj
  • Centro: Jeriĥo
  • Horzono: UTC+2, UTC+3 (somere)

Demografio de Cisjordanio[redakti | redakti fonton]

Cisjordanio estas loĝata de proksimume 2,8 milionoj da homoj, 2,4 milionoj da palestinanoj, pli ol 400.000 israelaj setlantoj (inkluzive de tiuj de Orienta Jerusalemo), kaj malgrandaj etnaj grupoj kiel la samarianoj, kiuj loĝas en kaj ĉirkaŭ Nabluso.

La judaj setlejanoj en Cisjordanioj loĝas plej multe en setlejoj; kvankam loĝantaroj ekzistas en araba najbareco de Jerusalemo kaj Hebron (kvankam en Hebron la israelanoj vivas disigite de bariloj kaj barikadoj). Interagadoj inter la du socioj ĝenerale ne plu okazas pro la lastatempa sekurecproblemo. Tamen ekzistas ofte ekonomia rilato inter apudaj israelaj setlejoj kaj palestinaj vilaĝoj.

Proksimume 30 % de la palestinanoj loĝantaj en Cisjordanio estas rifuĝintoj aŭ iliaj rektaj idoj, kiuj fuĝis aŭ estis forpelitaj de Israelo dum la araba-israela milito de 1948 (vd palestina eliro). En la angla: [1],[2],[3]

La ĝusteco de la loĝantaro-nombroj estas disputataj pro la studaĵo prezentita ĉe la Sesa Herclija Konferenco pri la nacia sekureco de Israelo: (angle) [4]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Gadi ALGAZI: Alianco inter ŝtato, konstruigistoj kaj ekstremismaj koloniantoj - Cisjordanio, nova "Far East" de israela kapitalismo", {Le Monde diplomatique en Esperanto, aŭgusto 2006}

Urboj en Cisjordanio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la teritorio en la municipaj limoj de la israelaj setlejoj, en marbluo, en Cisjordanio

La plej dense loĝata parto de la regiono estas montara strio de nordo al sudo, kie situas la urboj Orienta Jerusalemo, Nabluso, Ramalaho, Betlehemo, and Hebron. Jenin, en la ekstrema nordo de Cisjordanio, troviĝas ĉe la suda angulo de la Jezreela Valo, Kalkiljo (Qalqilyah) kaj Tulkarm troviĝas en la malaltaj montetoj apud la israela marborda ebenaĵo, kaj Jeriĥo situas proksime de la rivero Jordano, norde de la Morta Maro.

Orienta Jerusalemo[redakti | redakti fonton]

Israelo ne rekonas Orientan Jerusalemon kiel teritorio disa de la israela Jerusalemo. Orienta Jerusalemo estas la esperata sidejo de la estonta ŝtato Palestino.

Ramalaho[redakti | redakti fonton]

Ramalaho (ne konfuzu kun la israela urbo Ramla) estas grava palestina kultura kaj ekonomia centro, kaj la loko de la provizora tombejo de Jasir Arafat. La urbo situas proksime de la biblia Beit El (la loko kie Jakobo havis sian divinan sonĝon en la Genezo kaj kie la izraelidoj konstruis templon en la libro Reĝoj.

Nabluso[redakti | redakti fonton]

Nabluso estas grava urbo de pli ol 100.000 palestinanoj kaj kuŝas inter la du montoj Ebal kaj Gerizim. Ĝi estas la loko de la Palestina Sekurec-Interŝanĝo kaj famas pro sia Knafeh. La urbo estas hebree en la biblio menciita kiel Ŝeĥem.

Hebron[redakti | redakti fonton]

Hebron estas urbo de eksterordinara graveco por judoj, kristanoj kaj islamanoj. Antaŭ la masakro de 1929, ĉiuj tri loĝantaroj vivis kune en la urbo. (En la biblio, ĝi estas la loko de la tombejo de la patriarĥoj, de la la tomboj de Ruth kaj Jesajo). En la urbo troviĝis multaj antikvaj judaj kaj islamaj preĝejoj. En la biblio troviĝas alia nomo por Hebron, Kirjat Arba, kiun la israelanoj uzis por nomi la grandan judan setlejon apud Hebron.

Betlehemo[redakti | redakti fonton]

Betlehemo, konsiderata de la kristanoj kiel naskiĝloko de Jesuo, situas sude de Jerusalemo. Ĝi estas la urbo de la Naskiĝpreĝejo kaj de la tombejo de Raĥel. En ĝi kaj ĉirkaŭ ĝi loĝas multaj palestinaj kristanoj.

Jeriĥo[redakti | redakti fonton]

Jeriĥo, oaza urbo en la Jordan-valo, estas unu el la plej malnovaj urboj en la mondo. (Ĝi estas menciita en la biblia libro Joŝua kiel unua loko kiun la izraelidoj konkeris kiam ili venis en la novan landon)

Israelaj setlejoj[redakti | redakti fonton]

Ma'ale Adumim (ĉirkaŭ 6 km oriente de Jerusalemo), Modi'in Illit, Betar Illit kaj Ariel estas la plej grandaj israelaj setlejoj en Cisjordanio. Vd ankaŭ:

Deveno de la nomo[redakti | redakti fonton]

West Bank[redakti | redakti fonton]

La regiono ne ekzistis sendepende ĝis 1948, kiam ĝi estis difinita 1949 de la batalhalta kontrakto inter Israelo kaj Jordanio. La nomo "West Bank" ("Okcidenta Bordo") estis ŝajne unue uzata de la jordanianoj kiam ili aneksis la regionon, kaj fariĝis komuna en la angla lingvo. Antaŭ tiu uzado, la regiono estis nomata Judea kaj Samaria. Ekz-e, la UN-rezolucio 181, la Disdivida Plano de 1947 eksplicite mencias parton de la regiono kiel Judea kaj Samaria. Pri la landlimoj de la regiono en la rezolucio vid la tekston (angle) here.

Cisjordanio/Transjordanio[redakti | redakti fonton]

La novlatina nomo Cisjordanio (laŭlitere "ĉi-flanke de la [rivero] Jordano") estas la kutima nomo en la plej multaj latinidaj lingvoj. La analoga Transjordanio estis historie uzata por signi la nuntempan Jordanion, kiu troviĝas ĉe la orienta bordo de la rivero Jordano.

Politika terminologio[redakti | redakti fonton]

La israelanoj nomas la regionon aŭ kiel unuon: "La okcidenta bordo" (hebree: "ha-Gada ha-Ma'aravit" "הגדה המערבית"), aŭ kiel du unuoj: Judea (hebree: "Jehuda" "יהודה") kaj Samaria (hebree: "Ŝomron" "שומרון"), laŭ la du bibliaj reĝlandoj (la suda, Juda, kaj la norda, Izraelo, kies ĉefurbo estis, dum kelka tempo, en la urbo Samaria). La limo inter Judea kaj Samaria estas zono tuj norde de Jerusalemo kelkfoje nomata la "lando de Benjameno". La palestinanoj forte obĵetas la nomojn Judea kaj Samaria. Ili nomas la areon Palestino aŭ Okupata West Bank (tiel distingante ĝin de Isrealo, neokupata).

Statuso[redakti | redakti fonton]

Mapo de Cisjordanio (kun la Gaza-strio), montrante areojn administratajn de la Palestina Aŭtoritato en malhelverdo kaj de Israelo administratajn en helverdo.

La estonta statuso de Cisjordanio, kune kun la Gaza-strio ĉe la Medideranea bordo, estis intertraktita inter palestinanoj kaj israelanoj, kvankam la nuna Irmapo por Paco, proponita de la Kvaropo pri Mez-Oriento, konsistanta el Usono, Rusio, la Eŭropa Unio kaj la Unuiĝinta Naciaro, planas sendependan palestinan ŝtaton en tiuj teritorioj apud Israelo (vd ankaŭ proponoj por palestina ŝtato).

Historio[redakti | redakti fonton]

La 26-an de januaro 2006 Hamas venkis la baloton sur Palestinaj teritorioj, okupinte 76 el la 132 disponeblaj lokoj kaj formis novan registaron. 77% el la loĝantaro voĉdonis. Israelo esprimis sian maltrankvilon pro la rezultoj de la palestina balotado, dum la antaŭe reganta partio Fatah (kiu gajnis 43 lokojn) anoncis ke ĝi entute ne partoprenos en la nova registaro. La nova registaro enoficiĝis la 28-an de marto 2006. Tamen plej parto de registaroj de aliaj landoj kaj eĉ multaj arabaj ŝtatoj ne agnoskis kaj la rezulton de la balotadon kaj la registaron de Hamas, ĉar konsideris tiun organizon kiel terorisma organizaĵo, kaj la prezidanto Maĥmud Abbas daŭre retenis la povon.

Post tio la diferencoj inter Hamas kaj Fatah pliiĝis kaj preskaŭ eksplodis enlanda milito per diversaj konfliktoj dum la resto de la jaro 2006; dum ili Hamas plifortigis sin kaj sian povon en la Gaza Sektoro, dum Fatah retenis la povon en Cisjordanio. Fine de la jaro 2008 ekis la Konflikto de la Gaza Sektoro (2008-2009), per kiu la armeo de Israelo atakis la sektoron entute.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]