Saltu al enhavo

Jenin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
جنين   Ĵenin
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Loĝantaro 49 908  (2017) [+]
Loĝdenso 1 338 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 28′ N, 35° 18′ O (mapo)32.46111111111135.3Koordinatoj: 32° 28′ N, 35° 18′ O (mapo) [+]
Alto 250 m [+]
Areo 37,3 km² (3 730 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
جنين   Ĵenin (Palestina aŭtonomio)
جنين   Ĵenin (Palestina aŭtonomio)
DEC
Situo de جنين   Ĵenin

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jenin [+]
vdr

Jenin (laŭ angla transskribo) aŭ Ĵenin (Pri tiu ĉi sono aŭskulti, laŭ elparolo), origine arabe جنين, estas palestina urbo en Cisjordanio.

Laŭ la stato de 2017 en la urbo Jenin vivis 49 908 loĝantoj sur areo de 37,3 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 338 loĝantoj/km².

Ĝi enhavas kvartalon nomata "rifuĝeja kampo", kie vivas multaj devenantoj de palestinaj rifuĝintoj kiuj devis forlasi Israelon en la milito de 1948.

Post la milito de 1948, la regiono estis konkerita de Jordanio, kaj post la milito de 1967 (Sestaga milito), ĝi transpasis al Israelo. En 1996, la Israelanoj transdonis la urbon al la Palestina Nacia Aŭtoritato de Jaser Arafat. La urbo rapide fariĝis centro de aktivaĵoj por la plej ekstremaj Palestinaj rezist-grupoj, sen ke la aŭtoritatoj sukcesu haltigi tion. En aprilo 2002 Jenin kaptis la atenton de la mondo, dum la pinto de la intifado, kiam la Israela armeo eniris la urbon kun la intencon aresti multajn militantojn. Estis akra batalo, kaj la rezulto estis la morto de pli ol 50 palestinanoj, kiuj ofte estis civiluloj, kaj pli ol 20 Israelaj soldatoj. Tamen konfliktoj pluis.

La 4an de Marto 2023 kadre de pli ĝeneralaj kontraŭstaroj atako de israelaj fortoj en Jenin rezultis en morto de ses palestinanoj.