Araba lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arabe)
Saltu al: navigado, serĉo
Araba lingvo
العربية (al-'Arabijja)
Parolata en norda Afriko kaj sudokcidenta Azio: Alĝerio, Egiptio, Etiopio, Irano, Israelo, Irako, Jemeno, Maroko, Palestino, Sirio ktp.
Parolantoj 291 783 650
Denaskaj parolantoj 295 milionoj[1]
Fremdlingvo / dua lingvo por 424 milionoj[1]
Skribo araba
Lingvistika klasifiko
Afrikazia
Semida lingvaro
Oficiala statuso
Reguligita de Academy of the Arabic Language in Cairo, Arab Academy of Damascus
Lingva statuso sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ar
  ISO 639-2 ara
  ISO 639-3 ara
  Glottolog arab1395
Angla nomo Arabic
Franca nomo arabe
v  d  r
Information icon.svg

La araba lingvo (arabe: العربية, al-'Arabijja) estas semida lingvo (aŭ makrolingvo) kiu estas parolata en preskaŭ 35 landoj, precipe en sudokcidenta Azio kaj norda Afriko, de Atlantiko ĝis la araba-persa golfo. Estante semida, ĝi similas al iuj tre antikvaj lingvoj de sudokcidenta Azio, kiel la malta, hebrea, la akada, la aramea kaj la asiria.

La araba origine estis la lingvo de la nomadoj kaj la terkulturistoj de la Araba Duoninsulo, tio estas araboj, nome termino dekomence uzata por aludi al popoloj loĝantaj el Mezopotamio oriente al montaro Anti-Lebanono okcidente, kaj el nordokcidenta Arabio al Sinajo sude. Kun la alveno de la araba imperio kaj Islamo, ĝi ekspandiĝis, kun la arabigo de aliaj popoloj. Ĝi ankaŭ fariĝas grava religia lingvo, ĉar per ĝi oni legas la Koranon, la sanktan libron de la islamanoj. Dum la mezaj epokoj, la islama civilizo gajnis tre altan nivelon de kulturo kaj scienco, kaj la araba estis la perilo de tiu progreso. Trezoro da mezepokaj verkaĵoj estis verkitaj en la araba, kaj uzis ĝin sciencistoj tre diversaj, de Aviceno, perso de Buĥara, al Maimonido, judo de Kordovo.

Oni skribas la araban per la araba alfabeto, semida skribsistemo senvokala, kiu estis adaptita de la fenica skribsistemo. Ĝin uzas ankaŭ lingvoj en aliaj islamaj landoj, kiel la persa, urduo, kaj pasintece la turka (ĝis la 20-a jarcento) kaj eĉ la hispanaj kaj hebrea lingvoj. Nuntempe, kvankam la araba estas malpli grava ol pasintece kompare kun lingvoj de aliaj civilizoj, ĝi estas konsiderata, en sia normiga formo kaj dialektoj, unusola lingvo parolata de preskaŭ 422 milionoj da homoj (kaj indiĝenoj kaj ne-indiĝenoj) en la araba mondo,[2] kaj estas unu el la oficialaj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi estas la kvara plej parolata lingvo en la mondo (laŭ nombro de parolantoj de gepatra lingvo) kaj estas la ununura oficiala lingvo en pli ol dudek landoj kaj kunoficiala en almenaŭ aliaj ses. Ĝi estas la lingvafrankao de la araba mondo.[3]

Ĝi ekzistas en diversaj lokaj dialektoj. Historie, la malta lingvo, parolata sur la eta mediteranea insulo Malto, devenis origine de la araba de Nordafriko. Hodiaŭ ĝi estas la sola semida lingvo, kiu uzas la latinan alfabeton, kaj kiu estas parolata en Eŭropo, de kristana popolo. La araba estas skribita en la araba alfabeto, kiu estas abjada skribmaniero skribita eldekstre maldekstren, kvankam la parolataj variantoj estas foje verkitaj en ASCII Latino elmaldekstre dekstren sen normiga ortografio.

La araba lingvo enhavas kaj normigan varianton kiu troveblas en lego-skribado, en formalaj okazoj kaj en amaskomunikiloj (fuṣḥà aŭ moderna normigo - اللغة العربية الفصحى , amplekse bazita sur la klasika araba sed ne identa al tiu), kaj nombrajn konversaciajn dialektojn, kiuj foje povas esti nekompreneblaj inter si pra diferencoj kaj de vortotrezoro kaj de fonologio, dum ili pluhavas pli grandan kontinuecon en la sintakso.[4] Ĝenerale, la dekoj de arabaj dialektoj dividiĝas en du ĉefaj branĉoj, maŝrekaj (orientaj) kaj magrebaj (okcidentaj). La plej komprenata inter araboj estas la egipta dialekto المصرية العامية, ĉar ĝi estas la araba lando plej loĝata kaj ankaŭ pro ties kinarta kaj televida produktado kaj pro ties arta kaj amaskomunikila agado ĝenerale.

La nomo de tiu lingvo en la propra araba lingvo estas [al-luga] al-‘arabiyya (la araba [lingvo]), kvankam en kelkaj dialektoj kiaj la egipta ĝi nomiĝas simple ‘arabī (vir-genre).

La araba influis super multajn lingvojn tra la tuta mondo laŭlonge de sia historio. Kelkaj el plej influitaj lingvoj estas la Persa, Turka, Urdua, Kurda, Bosna, Kazaĥa, Bengala, Hindia, Malaja, Maldiva, Indonezia, Paŝtuna, Panĝaba, Tagaloga, Sinda kaj Haŭsa kaj kelkaj lingvoj en partoj de Afriko. Dum la Mezepoko, la literatura araba estis grava ilo de kulturo en Eŭropo, speciale en scienco, matematiko kaj filozofio. Kiel rezulto, ankaŭ multaj eŭropaj lingvoj havas pruntitajn multajn vortojn el ĝi. Multaj vortoj de araba deveno troviĝas ankaŭ en antikvaj lingvoj kiaj la Latina kaj Greka. Araba influo, ĉefe en vortotrezoro, videblas en eŭropaj lingvoj, ĉefe en la Hispana pro kaj proksimeco de civilizacioj de kristana eŭropanoj kaj islamaj araboj kaj pro 800 jaroj de arabaj kulturo kaj lingvo en la Iberia Duoninsulo, referencata en araba kiel al-Andalus. Ankaŭ balkanaj lingvoj, kiaj la Greka, akiris gravan nombron de arabaj vortoj ĉefe pere de kontakto kun la Otomana Turka.

La araba ankaŭ prunteprenis vortojn el aliaj lingvoj kiaj la Greka kaj la Persa en mezepokaj tempoj, kaj de nuntempaj eŭropaj lingvoj kiaj la Angla kaj la Franca en modernaj tempoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Disvastiĝo de araboj
Landoj kie la araba lingvo estas ŝtata
Disvastiĝo de la arabaj denaskuloj tra Afriko: kiel plimulto (verda) kaj malplimulto (helverda).
La landoj kie oni uzas la araban: kiel ŝtatan lingvon (verde) kiaj kiel unu el la ŝtataj lingvoj: por plimulto (malhelblua) kaj malplimulto (helblua)

Diversaj variantoj de la araba lingvo estas uzataj kiel oficialaj ŝtataj lingvoj en pluraj landoj. Pro tio ĝi ankaŭ estas unu el la ses oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj.

La araba estas unu de la tutmondaj lingvoj kun plej granda nombro de parolantoj, nome ĉirkaŭ 280 milionoj kiel unua lingvo kaj 250 milionoj kiel dua lingvo. Ĝi estas la unua oficiala lingvo en Sauda Arabio, Alĝerio, Barejno, Egiptio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Irako, Jordanio, Kuvajto, Libano, Libio, Maroko, Maŭritanio, Omano, Palestino, Kataro, Okcidenta Saharo, Sirio, Sudano, Tunizio kaj Jemeno. Ĝi estas parolata ankaŭ en zonoj de Ĉado, Komoroj, Eritreo, Irano, Malio, Niĝero, Senegalo, Somalio, Turkio, Ĝibutio kaj aliaj landoj. Krome, kelkaj milionoj de islamanoj loĝantaj en tre variaj landoj posedas konojn de araba, pro tialoj baze religiaj (ĉar la Korano estas verkita en araba). Tiele ĝi estas ceremonia lingvo de ĉirkaŭ 1.7 mil milionoj da islamanoj.[5][6][7]

El 1974 ĝi estas unu de la oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj kune kun la angla, franca, rusa, ĉina kaj hispana.[8]

Ortografio kaj prononco[redakti | redakti fonton]

Parto de Al-Alaq – 96-a surao de la Korano – nome la unua revelacio ricevita de Muhammad.

La araba ua'u aperas en la franca skribo kiel ou, en la angla kiel w. La araba ĝ estas skribata en la angla kiel j kaj en la franca kiel dj.

Oni akcentas, elparolas la vortojn diverse en la arabaj landoj (ekzemple la vorto por "kamelo" estas elparolata gamal en Egiptio, ĝamal en norda Afriko kaj ĵamal en Arabio). Kvankam ekzistas komuna literatura lingvo, tamen la parolata lingvo estas diversforma. En la araba lingvo oni skribas nur la konsonantojn kaj oni signas la vokalojn nur per etaj komoj (haraka) super aŭ sub la konsonantoj, sed tiuj signoj estas uzataj nur en la Korano, klasikaj tekstoj kaj gramatikaj libroj. Laŭ arabaj gramatikistoj ekzistas 9 vokaloj: mallongaj a, u, i; longaj a, u, i; finaĵajn an, un, in, kiuj povas esti simpligitraj ankaŭ en tri: nome a, u, i. Manko de precizaj o kaj e kondukas al malkongruoj kun aliaj lingvoj. Tiele Usama bin Ladin en la angla lingvo oni skribis la i-sonanton (Laden) per e, tiel la formo "Laden" disvastiĝis tramonde. Ankaŭ la manko de kelkaj okcidentaj konsonantoj kaŭzis misinterpretojn. Ankaŭ ŝanĝojn de nomo, ekzemple la helena Platono iĝas arabe "Iflatun", la latina praekox iĝis albaruq, kio kondukis al "abrikoto".

ibn, abu: ibn signifas en la araba filo, abu signifas patro. Tiel se iu (Aĥmad) havas knabon (Umar) kaj patron (Karim), li povas nomiĝi Ibn Umar aŭ Abu Karim.

Rilato kun aliaj semidaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La araba estas tre parenca kun aliaj semidaj lingvoj, speciale kun la hebrea. Tiu parenceco konstateblas kaj en morfologi-sintakso, kaj en vortotrezoro. Krome, kelkaj teorioj asertas ke primitiva stadio de tiu lingvo estis la bazo por la formado de la antikva hebrea:

La unua surao de la Korano.
Hispana Araba Hebrea
akvo ماء (māʔ) מים (majjim)
paco سلام (salām) שלום (ŝalōm)
patro أب (ʔab) אב (ʔav)
tago يوم (jaŭm) יום (jom)
morto موت (maŭt) מות (mavet)
almozo صدقة (ṣadaqa) צדקה (cedaka)
kapo رأس (raʔs) ראש (roŝ)
vi أنت (ʔanta)
أنت (ʔanti)
אתה (ʔata)
את (ʔatt)
animo نفس (nafs) נפש (nefeŝ)
domo بيت (bajt) בית (bet)
mi أنا (ʔanā) אני (ʔaní)
koro لب (lub) o قلب (qalb) לב (lev)
hebrea عبريّة (ʕibrija) עברית (ʕivrit)
araba عربيّة (ʕarabija) ערבית (ʕaravit)

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Ekzemploj de la arabaj sistemo de derivado.

En priskriboj de la klasika araba lingvo oni grupigas vortojn laŭ la komuna trikonsonanto, laŭ la semida maniero konstrui kaj uzi radikojn.

Vortokonstruo[redakti | redakti fonton]

Simile al aliaj semidaj lingvoj, la araba havas kompleksan kaj nekutiman morfologion (t.e. derivadon de la novaj vortoj el la baza radiko). La araba lingvo havas la nekunigan ('nonconcatenative') morfologion laŭ la skemo "radiko-kaj-skemo": la vortradiko konsistas el la aro de bazaj konsonantoj (kutime estas tri, vidu artikolon trikonsonanto), de kiuj deriviĝas aliaj vortoj laŭ antaŭdifinita skemo. Ekzemple, la vorto por "mi skribis" estis derivata de la radiko k-t-b ('skribi') laŭ la skemo -a-a-tu ('mi -is'), kio rezultiĝas en katabtu ('mi skribis'). Ĉiuj aliaj vortoj kun la signifo 'mi -is' kutime havos la saman deriviĝon, sed kun aliaj radikaj konsonantoj, ekzemple qaraʼtu ('mi legis'), akaltu ('mi manĝis'), dhahabtu ('mi iris'), kvankam ekzistas ankaŭ esceptoj, kiel ŝaribtu ('mi trinkis'), qultu ('mi diris)', takallamtu ('mi parolis'), kie oni uzas alian skemon por derivi la pasintan tempon, sed la sufikso -tu estas ĉiam uzata.

De la simpla radiko k-t-b, oni povas derivi plurajn vortojn per apliko de diversaj skemoj:

  • katabtu -- 'mi skribis'
  • kattabtu -- 'mi estis skribinta (ion)'
  • kātabtu -- 'mi korespondis (kun iu)'
  • aktabtu -- 'mi diktis'
  • iktatabtu -- 'mi abonis'
  • takātabnā -- 'ni (inter)korespondis'
  • aktubu -- 'mi skribis'
  • ukattibu -- 'mi skribis (ion)'
  • ukātibu -- 'mi korespondas (kun iu)'
  • uktibu -- 'mi diktas'
  • aktatibu -- 'mi abonas'
  • natakātabu -- 'ni (inter)korespondas'
  • kutiba -- 'skribita'
  • uktiba -- 'diktita'"
  • maktūb -- 'skribaĵo'
  • muktab -- 'diktaĵo'
  • kitāb -- 'libro'
  • kutub -- 'libroj'
  • kātib -- 'verkisto'
  • kuttāb-- 'verkistoj'
  • maktab -- 'skribotablo, oficejo'
  • maktabah -- 'librejo'
  • ktp

Nomoj kaj adjektivoj[redakti | redakti fonton]

Baza araba alfabeto.

Nomoj en literatura araba havas tri gramatikajn kazojn (nominativo, akuzativo, kaj genitivo [ankaŭ uzata kiam la nomo estas regata de prepozicio]); tri nombrojn (singulara, duala kaj plurala); du genrojn (maskulino kaj feminino); kaj tri "statojn" (nedifinita, difinita, kaj konstrukta). La kazoj de singularaj nomoj (krom tiuj kiuj finas en longa ā) estas indikataj de sufiksaj mallongaj vokaloj (/-u/ por nominativo, /-a/ por akuzativo, /-i/ por genitivo).

La feminina singularo estas ofte markata pere de /-at/, kiu estas limigita al /-ah/ aŭ /-a/ antaŭ paŭzo. Pluralo estas indikata ĉu pere de finaĵoj (sonpluralo) aŭ de interna modifo (rompita pluralo). Difinitaj nomoj estas ĉiuj propraj nomoj, ĉiuj nomoj en "konstrukta stato" kaj ĉiuj nomoj kiuj havas kiel prefikson la difinitan artikolon /al-/. Nedifinitaj singularaj nomoj (krom tiuj kiuj finas en longa ā) aldonas finan /-n/ al la kaz-markaj vokaloj, kio donas /-un/, /-an/ aŭ /-in/ (kio estas referencata ankaŭ kiel nunacio aŭ rekte en la araba kiel tanŭīn).

Adjektivoj en literatura araba estas markataj de kazo, nombro, genro kaj stato, kiel por nomoj. Tamen, la pluralo de ĉiuj nehomaj nomoj estas ĉiam kombinata kun singulara feminina adjektivo, kiu havas sufikson /-ah/ aŭ /-at/.

Pronomoj en literatura araba estas markataj de persono, nombro kaj genro. Estas du variantoj, sendependaj pronomoj kaj enklitikaj. Tiuj lastaj estas ligitaj al la finaĵo de verbo, nomo aŭ prepozicio kaj indikas verbajn kaj prepoziciajn objektojn aŭ posedon de nomoj. La unua-persona singulara pronomo havas diferencan enklitikan formon uzata por verboj (/-ni/) kaj por nomoj aŭ prepozicioj (/-ī/ post konsonantoj, /-ja/ post vokaloj).

Nomoj, verboj, pronomoj kaj adjektivoj kongruas unu kun aliaj en ĉiuj rilatoj. Tamen, ne-homaj pluralaj nomoj estas gramatike konsiderataj femininaj singularaj. Krome, verbo en verb-komenca frazo estas markata kiel singulara senkonsidere al sia semantika nombro kiam la subjekto de la verbo estas eksplicite menciata kiel nomo. Numeraloj inter tri kaj dek montras "ĥiasman" kongruon, en tio ke la gramatike maskulinaj numeraloj havas femininan markilon kaj inverse.

Dialektoj de la araba lingvo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Arabaj dialektoj.
Dialektoj de la araba lingvo.

Parola araba estas la super-termino por ĉiuj parolataj dialektoj de la araba kiuj estas uzataj en t.n. 'Araba mondo', kaj kiuj draste malsamiĝas de la skriba lingvo. La ĉefa klasifiko de la dialektoj estas tiuj, kiuj estas parolataj ene de la Araba duoninsulo kaj ekster ĝi. Krome aparte staras la pli konservativaj arabaj dialektoj de Beduenoj. Ĉiuj variantoj de la araba parolataj ekster la duoninsulo (kaj kiuj konsistigas la grandan parton de la parolantaro) havas multajn komunajn trajtojn, kiuj ne ekzistas en la klasika araba lingvo. Pro tio lingvistoj opinias, ke la prestiĝa dialekto "koine" aperis en kelkaj landoj ĉ. 100-200 jarojn post la araba konkero, kies trajtoj poste disvastiĝis al la ĉiuj nov-konkeritaj landoj. (Tiuj trajtoj ekzistas en diversa grado en ĉiuj dialektoj ekster la duoninsulo. Fakte, la en-duoninsulaj dialektoj havas multe pli da diverseco, ol la ekster-duoninsulaj, sed tiu temo ne estas detale pristudita).

Koncerne la ekster-duoninsulaj dialektoj, la plej granda diferenco estas inter la ne-egiptiaj nord-afrikaj dialektoj (precipe la araba lingvo de Maroko) kaj la aliaj. La Maroka varianto estas speciale apenaŭ komprenebla por parolantoj de la araba el Libio (sed ne inverse, parte pro populareco de filmoj kaj aliaj mediaĵoj el Egiptio).

Unu faktoro kiu spronis la diversiĝon de la dialektoj estis la lingvo, kiun oni parolis antaŭ la araba en ĉiu lando: tiuj lingvoj servas kiel fonto de diversaj vortoj, propraj por ĉiu dialekto, kaj krome influis la prononcon kaj eĉ la vorto-ordon. Sed la plej grava faktoro estas, simile al la latinidaj lingvoj, la malapero (aŭ ŝanĝo de la sencoj) de multaj klasikaj formoj. Tiam la Iraka aku, Levantenia fīh kaj la Nordafrika kayən ĉiuj signifas 'oni havas' (=estas), kaj ĉiuj devenas de la formoj en la klasika araba lingvo (yakūn, fīhi, kā'in), sed nun sonas tre malsame.

La egipt-araba dialektomasra lingvo estas parolata en Egiptio de 78 milionoj da parolantoj, certe la plej parolata dialekto de la araba. Temas pri karakteriza kaj kulture grava dialekto de la araba lingvo. Ĝia ISO-kodo estas arz. Ekzistas Vikipedio en la egipt-araba lingvo.

Ekzemploj de dialektoj[redakti | redakti fonton]

La transskribo estas farita laŭ Internacia Fonetika Alfabeto, malgrandaj malsamiĝoj estas neglektitaj.

Dialekto Mi tre ŝatas legi Kiam mi venis al biblioteko Mi ne trovis tiun malnovan libron Mi volis legi la libron pri historio de virina movado en Francio
Skribita en literatura araba lingvo
(dialektoj povas havi alian skribmanieron/ortografion)
أُحِبُّ ٱلْقِرَاءَةَ كَثِيرًا عِنْدَمَا ذَهَبْتُ إِلَى ٱلْمَكْتَبَةِ لَمْ أَجِدُ هٰذَا ٱلْكِتَابَ ٱلْقَدِيمَ كُنْتُ أُرِيدُ أَنْ أَقْرَأَ كِتَابًا عَنْ تَارِيخِ ٱلْمَرْأَةِ فِي فَرَنْسَا
Klasika araba lingvo
(uzata nur en religio kaj poezio)
ʔuħibːu l-qirˤaːʔata kaθiːrˤaː ʕindamaː ðahabətu ʔilaː l-maktabah lam ʔaɟidu haːðaː l-kitaːba l-qadiːm kuntu ʔuriːdu ʔan ʔaqərˤaʔa kitaːban ʕan taːriːxi l-marˤʔati fiː farˤansaː
Moderna uzo de la araba ʔuħɪbː al-qɪraːʔa kaθiːran ʕɪndama(ː) ðahabtu ʔɪlaː l-maktaba lam ʔad͡ʒɪd haːða(ː) l-kɪtaːb al-qadiːm kuntu ʔuriːdu ʔan ʔaqraʔ kɪtaːb ʕan taːriːx al-marʔa fiː faransa(ː)
Jemena dialekto (Sanaa) ˈʔana bajn aˈħibb el-geˈraːje ˈgawi ˈlaw ma ˈsert saˈla: el-ˈmaktabe ma leˈge:t-ʃ ˈðajje al-keˈtaːb el-gaˈdiːm kont ˈaʃti ˈʔagra keˈtaːb ʕan taˈriːx al-ˈmare wastˤ faˈraːnsa
Kuvajta dialekto (Kuvajto) ʔaːna waːyid aħɪbb aɡraː lamman rɪħt il-maktaba ma lɪɡeːt hal kɪtaːb ɪl-gadiːm kint abiː aɡra kitaːb ʕan tariːx il-ħariːm ib faransa
Mezopotamia dialekto (Bagdado) ˈaːni aˈħibb el-qˈraːja ˈkulliʃ ˈlamman ˈreħit lel-maktaba ma liˈɡeːt haːða l-ketaːb al-qadiːm redet aqra ketaːb ʕan tariːx al-niswan eb-fransa
Hiĵazia dialekto (Medino) ˈana marra aˈħubb al-ɡiraːja ˈlamma ruħt al-ˈmaktaba ma liɡiːt haːda l-kitaːb al-ɡadiːm kunt abɣa aɡra kitaːb ʕan tariːx al-ħariːm fi faransa
Okcidenta (Siria) dialekto (Damasko) ʔana ktiːr b'ħəbb lᵊ-ʔraːje ˈlamma ˈrəħt ʕal-ˈmaktabe ma laʔeːt ha-l-ᵊkˈtaːb lᵊ-ʔˈdiːm kaːn ˈbaddi ʔra ktaːb ʕan taˈriːx ᵊl-ˈmara bᵊ-ˈfraːnsa
Libana dialekto (Beiruto) ktiːr bħɪbb ɪl-ʔɪˈreːje ˈlamma ˈreħɪt ʕal-ˈmaktabe ma lʔeːt ha-l-ɪkˈteːb le-ʔˈdiːm keːn ˈbaddi ʔra kteːb ʕan teˈriːx ɪl-ˈmara bi-ˈfraːnsa
Palestina dialekto (Jerusalemo) 'ʔana ba'ħebb l-ᵊʔ'raːje ktiːr ˈlamma ˈruħᵊt ʕal-ˈmaktabe ma laˈʔeːtᵊʃ ha-l-ᵊkˈtaːb ᵊl-ʔaˈdiːm kaːn ˈbeddi ˈʔɑʔrɑ ktaːb ʕan taˈriːx ᵊl-ˈmɑrɑ fi fˈransa
Palestina dialekto de okcidenta parto 'ʔana ba'ħebb l-ᵊk'raːje kθiːr ˈlamma ˈruħᵊt ʕal-ˈmatʃtabe ma laˈkeːtᵊʃ ha-l-ᵊtʃˈtaːb ᵊl-kaˈdiːm kaːn ˈbeddi ˈʔɑkrɑ tʃtaːb ʕan taˈriːx ᵊl-ˈmɑrɑ fi fˈransa
Egiptia dialekto (ĉefa) ana bæħebb el-ʔerɑːjæ ʔɑwi ˈlæmmæ̯ ˈroħt el-mækˈtæbæ ma-lˈʔet-ʃ l-keˈtæːb el-ʔæˈdiːm dæ ˈænæ ˈkont-e ˈʕæwz-ˈaʔra kˈtæːb ʕæn tæˈriːx el-setˈtaːt fe fæˈrænsæ
Libia dialekto (Tripoli) ana nħəb il-ɡraːja halba lamma mʃeːt lil-maktba malɡeːtiʃ ha-li-ktaːb lə-ɡdiːm kunt nibi naɡra ktaːb ʔleː tariːx ə-nsawiːn fi fraːnsa
Tunizia dialekto (Tunizo) nħɪb lɪqrɑːjæ bɑrʃæ wæqtɪlli mʃiːt lɪlmæktbæ mæl-qiːtʃ hæ-lɪktɛːb lɪqdiːm kʊnt nħɪb næqræ ktɛːb ʕlæ tɛrix lɪmræ fi frɑːnsæ
Alĝeria dialekto (Alĝerio) eːna nħebb l-qraːja bezzef ki ruħt l il-maktaba ma-lqiːt-ʃ ha l-kteːb l-qdiːm kunt ħaːb naqra kteːb ʕala tariːx l-mra fi fraːnsa
Maroka dialekto (Rabat) ana ʕziz ʕlija bzzaf nqra melli mʃit l-lmaktaba ma-lqiːt-ʃ had l-ktab l-qdim kent baɣi nqra ktab ʕla tarix l-mra f-fransa
Malta dialekto (Valletta) ɪnħɔpː nɐʔrɐ ħɐfnɐ mɛtɐ mɔrt ɪl-lɪbrɛrɪjɐ mɐ sɪbtʃ dɐn ɪl-ktiɛp ʔɐdɪm rɪdt nɐʔrɐ ktiep dwɐr l-ɪstɔrjɐ tɐl-mɐrɐ fɪ frɐntsɐ
Malta dialekto (Valletta)
(laŭ Malta ortografio)
Inħobb naqra ħafna. Meta mort il-librerija Ma sibtx dan il-ktieb qadim. Ridt naqra ktieb dwar l-istorja tal-mara fi Franza.

Variantoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Klasika araba kaj Moderna normiga araba.
Flago de la Araba Ligo, kies ŝtatoj membroj havas la modernan normigan araban lingvon kiel oficiala lingvo.

La klasika araba[redakti | redakti fonton]

La klasika araba, nomata ankaŭ klera araba, en araba العربيّة الفصحى aŭ korana araba, estas varianto de la araba lingvo. La klasika araba estas la formo de la araba lingvo uzata en la tekstoj de Umajidoj kaj Abasidoj (7-a al 9-a jarcentoj). Ĝi estas bazata en la mezepokaj dialektoj de la arabaj triboj. La moderna normiga araba estas rekta derivaĵo de la lingvo uzata moderne tra la tuta araba mondo, uzata en la skribado kaj la formala parola lingvo, por ekzemplo, por kelkaj diskursoj kaj radiaj elsendaĵoj. Dum la stilistiko kaj la vortotrezoro de la moderna normiga araba estas distinga de la klasika araba, la morfologio kaj la sintakso plurestis fundamente senŝanĝe. La lokaj dialektoj, tamen, pli draste ŝanĝiĝis. En la araba mondo oni faras malmultan distingon inter la klasika araba kaj la moderna normiga araba, ambaŭ estas nomataj al-fuṣḥā (الفصحى) en araba signife elokventa.

La post-klasika araba[redakti | redakti fonton]

Paĝo de la Korano kun voĉomarkiloj kaj kufa kaligrafio.

La post-klasika araba estis la evoluo de la klasika araba post la Islama ekspansio. La Korano, nome la unua literatura teksto verkita en klasika araba, estas komponita per lingvaĵo tre identa al tiu de la antikva poezio. Post la disvastigo de Islamo ĝi iĝis la ceremonia lingvo de islamanoj kaj ankaŭ la lingvo de la instruado kaj de la administracio. La pliigo de popoloj nearabaj kiuj partoprenis de la novaj kredoj unuflanke kaj de la volo de la islamanoj protekti la purecon de la revelacio aliflanke, kondukis al establado de gramatikaj normigoj kaj de la instituciigo de la instruado de la lingvo.

La disvolvigo de gramatikaj normigoj okazis en la 8-a jarcento, kun procezo de unuigo kaj de normigo de la klera lingvo. Esprimoj kaj formoj propraj de la poezio en la periodoj kaj antaŭ-islama kaj fru-islama, same kiel de la Korano, malaperis el la prozo dum la dua duono de la 8-a jarcento. Post la kreado de klasika normiga araba fare de la arabaj gramatikistoj, la lingvo restis baze nevariebla en sia morfologio kaj sintaksa strukturo, iĝante la klera lingvo de la islama mondo.

En sia normiga formo, la klasika araba estis adoptita ankaŭ, krom de la islamaj edukitaj elitoj, fare de aliaj religiaj minoritatoj, kiel judoj kaj kristanoj. Tamen, la gepatra lingvo dekomence estis jam tre diferenca de la klasika araba, kiu iĝis lingvo de erudicio kaj literaturo eĉ en la arabparolantaj regionoj. Tiu lingva situacio, en kiu du variantoj diferencaj ene de la sama lingvo, nome unu malalta kaj alia alta, kunvivas, laŭ kiu nomiĝis diglosio. La demando pri kiam okazis tiu diglosio en la arabparolanta komunumo estas tre polemika. La araba tradicia koncepto estas ke ĝi okazis en la unua jarcento de la islama epoko, kiel rezulto de la arabaj konkeroj, kiam la nearaboj ekparolis araban; aliaj male venas al la konkludo ke la diglosio estas fenomeno antaŭislama. Dum multaj jarcentoj la instruado de la araba estis sub la dominado de la islamaj saĝuloj, kaj ne tiom intervenis judoj kaj kristanoj, kiuj ne kunhavis plene la filologian fakulecon.

La moderna normiga araba[redakti | redakti fonton]

La moderna normiga araba lingvo (arabe اللغة العربية الفصحى al-lughah al-ʻArabīyah al-fuṣḥá, "la plej elokventa araba lingvo") estas varianto de la klera komuna araba kiu disvolviĝis el la literatura renaskiĝo Nahda kiu estis vivita en la Araba Mondo el komenco de la 19-a jarcento. La literatura araba aŭ moderna normiga naskiĝis el la klopodo farita ĉefe en la orienta zono de Maŝreko por revivigi la kleran lingvon (kies klera nivelo estis multe plialtiĝinta el la klasika epoko) kaj por eviti la kompletan lingvan fragmentiĝon de la araboj en komunumoj kiuj estus perdintaj kapablon interkompreniĝi (arabaj dialektoj).

Ekzemploj de ĉiutagaj esprimoj[redakti | redakti fonton]

Esperante Arabe Transskribo Internacia Fonetika Alfabeto
ALA-LC-transskribo DIN31635-transskribo
Esperanto إسپرانتو ispirāntū ispirāntō /esperanto, esberanto/
Angla الإنكليزية al-inglīzīyah al-inglīziyyah /aling(i)liːzijja/
Jes نعم na‘am naʿam /naʕam/
Ne لا /laː/
Saluton مرحباً marḥaban marḥaban /marħaban/
Bonvenon أهلاً ahlan ʾahlan /ahlan/
Ĝis revido مع السلامة ma‘a s-salāmah maʿa s-salāmah /maʕa ssalaːma/
Bonvolu أرجوك arjūk ʾarǧūk /ʔar(d͡)ʒuːk, ʔarɡuːk/
Dankon شكرًا shukran šukran /ʃukran/
Ne dankinde عفوًا ‘afwan ʿafwan /ʕafwan/
Mi pardonpetas آسف āsif ʾāsif /ʔaːsif/
Kia estas via nomo? ما اسمك؟ māsmuk(a/i)? māsmuk(a/i)? /masmuk(a, i)/
Kiom? كم؟ kam? kam? /kam/
Mi ne komprenas. لا أفهم lā afham lā ʾafham /laː ʔafham/
Mi ne parolas arabe. لا أتكلم العربية lā atakallamu al-‘arabīyah lā ʾatakallamu al-ʿarabiyyah /laː ʔatakallam ulʕarabijja/
Mi ne scias. لا أعرف lā a‘rif lā ʾaʿrif /laː ʔaʕrif/
Mi malsatas. أنا جائع anā jā’i‘ ʾanā ǧāʾiʿ /ʔanaː (d͡)ʒaːʔiʕ, ɡaːʔiʕ/
Oranĝa برتقالي burtuqālī burtuqālī /burtuqaːliː/
Nigra أسود aswad ʾaswad /ʔaswad/
Unu واحد wāḥid wāḥid /waːħid/
Du اثنان ithnān iṯnān /iθnaːn/
Tri ثلاثة‎ thalāthah ṯalāṯah /θalaːθa/
Kvar أربعة arba‘ah ʾarbaʿah /ʔarbaʕa/
Kvin خمسة khamsah ḫamsah /xamsa/

Socia uzado[redakti | redakti fonton]

En la regionoj kie oni parolas la araban lingvon okazas la pekuliareco de la diglosio. La termino diglosio referencas al la fakto ke unu lingvo havas du bazajn variantojn kiuj kunvivas unu flanke de alia, realigante ĉiu funkciojn diferencajn. Probable tiu estas universala lingva fenomeno, kvankam en araba estas fakto kiu kunigas la tutan araban mondon. Escepte ĉe la parolantoj de kipra araba, malta kaj de la plej parto de la variantoj de ĝuba kaj de ĉada, tiu karaktero estas komuna al la ceteraj parolantoj de araba kaj probable ĉar devenas de la periodo antaŭ-islama.

La diglosio konstateblas en la fakto ke oni uzas la kolokvan varianton por la ĉiutaga vivo kaj la modernan normigan araban en la lernejo; ĝenerale la moderna normiga araba estas uzata en verkitaj tekstoj, predikoj, universitataj tezoj, politikaj diskursoj, radiaj kaj televidaj programoj pri novaĵoj, dum la kolokva estas uzata kun la familio kaj geamikoj, kvankam ankaŭ en aliaj kelkaj radiaj kaj televidaj programoj. La moderna normiga araba lingvo estas la markilo de tutarabismo, ĉar inter kelkaj dialektoj de la araba estas alta grado de nekompreneblo, kiel inter la marokaj kaj la iraka. En 2016 Gambio deklaris la araban kiel nova oficiala lingvo anstataŭanta la anglan.

Pruntovortoj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto ekzistas multaj vortoj de araba deveno, sed ili ne devenas rekte el la araba, sed tra aliaj lingvoj, ĉefe latinidaj kiuj estis en kontakto kultura kun la araba aŭ tra aliaj eŭropaj aŭ aziaj lingvoj. Ekzemple estas la jenaj: abrikoto, admiralo, algoritmo, alkoholo, cifero, gazelo, ĝirafo, haremo, hazardo, kafo, kotono, limono, lilako, magazeno, masko, matraco, mumio, nadiro, oranĝo, siropo, spinaco, sukero, zenito.

Aliaj vortoj eniris rekte al Esperanto dum la 20-a jarcento same kiel al aliaj lingvoj. Ekzemple estas la jenaj: Magrebo, Maŝreko, Ĝihadismo, Ŝijaismo, Sunaismo, kaj multaj rilataj al geografio aŭ al graveco de la islama potenco.

Arabigo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Arabigo.

Post la elstariĝo de Islamo en Heĝazo, kaj la araba kulturo kaj la araba lingvo etendiĝis pere de konkero, komerco kaj intergeedzecoj inter membroj de ne-arabaj lokaj loĝantaroj kaj araboj - en Egipto, Sirio, Palestino, Sudano kaj Tunizio. La araba lingvo iĝis komuna tra tiuj areoj; ankaŭ dialektoj formiĝis. Kvankam Jemeno estas tradicie konsiderita hejmlando de araboj, ĉefe[9][10] de jemena loĝantaro kiu fakte ne parolis arabe (sed anstataŭe sudsemidajn lingojn) antaŭ la etendo de Islamo. La influo de la araba estis ankaŭ profunda en multaj aliaj landoj, kies kulturoj estis influitaj de Islamo. Araba estis ĉefa fonto de vortotrezoro por lingvoj tiom diversaj kiom Berbera, Indonezia, Tagaloga, Malaja, Malta, Persa, Panĝaba, Sinda, Somalia, Svahila, Turka, Urdua, Hinda, Bengala same kiel aliaj lingvoj en landoj, kie tiuj lingvoj estas parolataj; procezo kiu atingis sian plej altan punkton en la 10-a al la 14-a jarcentoj, nome la alta pinto de araba kulturo, kaj kvankam multaj arabaj vortoj forfalis el uzado ekde tiam, multaj ankoraŭ restas uzataj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Arabic, Standard - Ethnologue, laŭ la stato de 23-a Januaro 2016.
  2. "World Arabic Language Day". UNESCO. 18-a de decembro 2014. [1] Alirita la 24-an de marto 2017.
  3. "Al-Jallad. The earliest stages of Arabic and its linguistic classification (Routledge Handbook of Arabic Linguistics, forthcoming)". [2] Alirita la 24-an de marto 2017.
  4. Brustad, Kristen E., “The Syntax of Spoken Arabic – A comprehensive study of Moroccan, Egyptian, Syrian and Kuwaiti dialects”, ISBN 0-87840-789-8, Georgetown University Press, Washington 2000, paĝo 363
  5. "Christianity 2015: Religious Diversity and Personal Contact" (PDF). gordonconwell.edu. Januaro 2015. [3] Alirita la 24-an de marto 2017.
  6. "Executive Summary". Future of the Global Muslim Population. Pew Research Center. [4] Alirita la 24-an de Marto 2017.
  7. "Table: Muslim Population by Country | Pew Research Center's Religion & Public Life Project". Features.pewforum.org. 2011-01-27. [5] Alirita la 24-an de marto 2017.
  8. "UN official languages". Un.org. [6] Alirita la 24-an de marto 2017.
  9. Nebes, Norbert, "Epigraphic South Arabian," in Uhlig, Siegbert, eld. Encyclopaedia Aethiopica (Wiesbaden: Harrassowitz Verlag, 2005), p. 335
  10. Leonid Kogan kaj Andrey Korotayev: Sayhadic Languages (Epigraphic South Arabian) // Semitic Languages. London: Routledge, 1997, p[. 157-183.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/11, paĝo 20: La araba verkita de Bradley Kendal.
  • Esperanto-araba lernolibro. N. Isaac. Lerniloj, vortaroj / araba. 68 paĝoj.
  • Klara vortaro Esperanta-araba. Georgo Abraham. Lerniloj, vortaroj / araba. UEA. Rotterdam. 1998.

Bibliografio en aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

  • Bateson, Mary Catherine (2003), Arabic Language Handbook, Georgetown University Press, ISBN 0-87840-386-8
  • Busquets Mulet, Jaime, Gramática elemental de la lengua árabe, Kvina eldono, Palma de Mallorca, 1970.
  • Durand, Olivier; Langone, Angela D.; Mion, Giuliano (2010), Corso di Arabo Contemporaneo. Lingua Standard, Milano: Hoepli, ISBN 978-88-203-4552-5
  • Gregersen, Edgar A. (1977), Language in Africa, CRC Press, ISBN 0-677-04380-5
  • Grigore, George (2007), L'arabe parlé à Mardin. Monographie d'un parler arabe périphérique, Bucharest: Editura Universitatii din Bucuresti, ISBN 978-973-737-249-9
  • Hanna, Sami A.; Greis, Naguib (1972), Writing Arabic: A Linguistic Approach, from Sounds to Script, Brill Archive, ISBN 90-04-03589-3
  • Haywood; Nahmad (1965), A new Arabic grammar, London: Lund Humphries, ISBN 0-85331-585-X
  • Hetzron, Robert (1997), The Semitic languages (Ilustracia eld.), Taylor & Francis, ISBN 978-0-415-05767-7
  • Kaplan, Robert B.; Baldauf, Richard B. (2007), Language Planning and Policy in Africa, Multilingual Matters, ISBN 1-85359-726-0
  • Kaye, Alan S. (1991), "The Hamzat al-Waṣl in Contemporary Modern Standard Arabic", Journal of the American Oriental Society, American Oriental Society, 111 (3): 572–574, doi:10.2307/604273, JSTOR 604273
  • Lane, Edward William (1893), Arabic–English Lexicon (2003 repres. eld.), New Delhi: Asian Educational Services, ISBN 81-206-0107-6 [7] Alirita la 24-an de marto 2017.
  • Lipinski, Edward (1997), Semitic Languages, Leuven: Peeters
  • Mion, Giuliano (2007), La Lingua Araba, Rome: Carocci, ISBN 978-88-430-4394-1
  • Mumisa, Michael (2003), Introducing Arabic, Goodword Books, ISBN 81-7898-211-0
  • Procházka, S. (2006), ""Arabic"", Encyclopedia of Language and Linguistics (2-a eld.)
  • Steingass, Francis Joseph (1993), Arabic–English Dictionary, Asian Educational Services, ISBN 978-81-206-0855-9 [8] Alirita la 24-an de marto 2017.
  • Suileman, Yasir. Arabic, Self and Identity: A Study in Conflict and Displacement. Oxford University Press, 10-a de aŭgusto 2011. ISBN 0-19-974701-6, 978-0-19-974701-6.
  • Thelwall, Robin (2003). "Arabic". Handbook of the International Phonetic Association a guide to the use of the international phonetic alphabet. Cambridge, UK: Cambridge. ISBN 0-521-63751-1.
  • Traini, R. (1961), Vocabolario di arabo, Rome: I.P.O., Harassowitz
  • Vaglieri, Laura Veccia, Grammatica teorico-pratica della lingua araba, Rome: I.P.O.
  • Versteegh, Kees (1997), The Arabic Language, Edinburgh University Press, ISBN 90-04-17702-7
  • Watson, Janet (2002), The Phonology and Morphology of Arabic, New York: Oxford University Press, ISBN 0-19-824137-2
  • Wehr, Hans (1952), Arabisches Wörterbuch für die Schriftsprache der Gegenwart: Arabisch-Deutsch, Harassowitz, ISBN 3-447-01998-0
  • Wright, John W. (2001), The New York Times Almanac 2002, Routledge, ISBN 1-57958-348-2

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Idioma árabe en la hispana Vikipedio.