Alkoholo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri grupo de kemiaj komponaĵoj. Se vi serĉas informojn pri alkohol-enhava trinkaĵo, vidu la paĝon alkoholaĵo.
Struktura model de alkohola (hydroxil, -OH) funkcia grupo en la ĝenerala formulo de alkoholo en kemio (R3COH).

Alkoholo povas:

  • specife rilati al la substanco, kiu troviĝas en fermentintaj trinkaĵoj, kaj kiun oni povas koncentri per distilado; pli precize nomata "etil-alkoholo" aŭ "etanolo".
  • priskribi iun ajn anon el la klaso de kemiaj kombinaĵoj, kiuj havas OH-funkcian grupon senpere konektitan al la atomo de karbono (kaj el kiuj etilalkoholo estas unu ekzemplo).

La vorto devenas de la araba al-kohl, kiel oni nomas antimonan sulfidon. La ligo inter ili estas, ke alkemiistoj izolis antimonan sulfuridon (por uzo kiel kontraŭsepsaĵo kaj kosmetikaĵo) per sublimado. Oni latinigis la vorton kiel alcohol, kaj uzis ĝin por nomi ankaŭ aliajn produktojn de sublimado aŭ distilado, inkluzivante la distilaĵon de vino

Historio[redakti | redakti fonton]

La metodo de distilado estis malkovrita per persoj en la araba imperio, per "alambiko" (distililo). Muhammad ibn Zakariya al-Razi, persa kuracisto (864-925), unue priskribis science principojn de alkohola distilado, la ilojn bezonatajn, kaj elfarado de brando.

Aviceno, persa filozofo (980-1037) plibonigis la distililon per elpensado de la distil-serpento.

Distililo kaj brando alvenis Andaluzion, kaj poste disvastiĝis tra Eŭropo. Ofte la monaĥoj en la abatejoj estis la unuaj produktantoj kaj vendistoj de tiaj "akvoj", kiel oni tiam ilin nomis. Tiel la abatejoj de Irlando jam distilis la uisce beatha en 1170, kiam la soldatoj de Henriko la 2-a invadis Irlandon.

En 1661, per la distilado de buksa ligno, izolis Robert Boyle la substancon (ne taŭga por trinki), kiun li nomis spirit of box (spirito de bukso). Pli malfrue oni nomis tion substancon "ligna alkoholo", "metilalkoholo", "metanolo".

Variaj signifoj[redakti | redakti fonton]

Oni diras alkoholo, kiam oni pensas pri alkoholaĵo, ebriigaĵo, trinkaĵo. La efika parto de la naturaj ebriigaĵoj estas kemie etanolo.

Malsaneca ĉiama sopiro je alkoholo nomiĝas alkoholismo.

Uzo de alkoholo[redakti | redakti fonton]

Alkoholo estas uzata en diversaj sferoj tra la tuta mondo jam dum longa tempo. Oni trovas ĝin en ebriigaĵoj, kiujn oni vendas al plenkreskuloj, en brulaĵo, kaj krome ĝi estas uzata por pluraj sciencaj, medicinaj kaj industriaj aplikoj. La vorto "senalkohola" ofte rilatas al produktaĵoj kiuj ne enhavas alkoholon. Certaj grupoj de konsumantoj povas havi diversajn limigojn pri la konsumo de nutraĵoj kiuj povas enhavi alkoholon (infanoj).

Alkoholaĵoj[redakti | redakti fonton]

Akloholaĵoj kutime enhavas 3–40% da etanolo (volumenaj elcentoj) kaj estis produktitaj kaj aktive konsumataj pere de homoj jam ekde antaŭ-prahistoria tempo. Aliaj oftaj alkoholoj estas 2-methyl-2-butanol (troviĝas en biero) kaj γ-hydroxybutyric acid (GHB) estas konsumataj pro ties psikaj efektoj.

Kontraŭfrostaj kemiaĵoj[redakti | redakti fonton]

50% (volumena) solvaĵode ethylene glycol en akvo estas kutime uzata por preventi frostiĝon (malfrostilo).

Antisepsaĵoj[redakti | redakti fonton]

Etanolo povas esti uzata kiel kontraŭsepsaĵo por seninfektigi haŭton antaŭ injekto, ofte kunkun jodo. Sapoj surbaze de etanol fariĝas nun kutimaj en restoracioj kaj estas utila metodo por ne instali sekigan aŭtomaton por manoj kaj fariĝas modernaj metodoj por lavi manojn, ĉar tiu sapo mem evaporiĝas.

Alkoholoj kiel klaso de kombinaĵoj[redakti | redakti fonton]

En nuntempa kemio, la vorto "alkoholo" signifas ne nur la etanolon (aŭ etilalkoholon) en trinkaĵoj. Anstataŭe, la vorto signifas iun ajn anon de klaso de kombinaĵoj, inter kiuj etanolo estas unu.

Alkoholoj estas organikaj substancoj kun OH-grupo. Se la grupo ligiĝas al karbono de aromata ciklo temas pri fenoloj:

  • alifata saturita alkoholo kiel etanolo (C2H5OH), metanolo (CH3OH)
  • nesaturita alkoholo kiel vinilalkoholo (CH2=CH-CH2OH)
  • aromata alkoholo kiel benzila alkoholo
  • alicikla alkoholo kiel cikloheksanolo
  • heterocikla alkoholo kiel furfurila alkoholo.

Depende de la nombro de la OH-grupoj, oni parolas pri 1-,2-,3 ktp valoraj alkoholoj:

  • unuvalora alkoholo kiel etanolo
  • duvalora alkoholo kiel etilenalkoholo (glikolo uzata kiel malfrostilo)
  • trivalora alkoholo kiel glicerino.

Ili estas senkoloraj likvoj aŭ solidoj (se ili estas grandmolekulaj). La fizikaj kaj kemiaj proprecoj dependas de la loko de la OH-grupo kaj la bazmolekulo, aliaj funkciaj grupoj.

Nature troviĝas multe en la volatilaj oleoj. Ili estas partoj (kiel esteroj) en oleoj kaj vaksoj.

El tiuj kombinaĵoj, kelkaj estas venenaj, eĉ en malgrandaj kvantoj. Ekzemple, konsumo de metanolo (aŭ metilalkoholo) povas kaŭzi dumvivan blindecon, ĉar la metabolo de mamulo ŝanĝas ĝin en formaldehidon kaj formikan acidon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]