Malfrostilo
Aspekto

Malfrostilo aŭ kontraŭfrostaĵo estas kemia kombinaĵo kiu, miksita kun akvo, malaltigas ties frostopunkton, tiel la etilenglikolo, glicerino, metanolo aŭ izopropanolo.
La ĉefa celo estas malhelpi al glaciiĝanta akvo krevigi (per dilato) la ujon kiu entenas ĝin, aŭ ŝtopi la tubojn en kiuj ĝi fluas.
Veneneco
[redakti | redakti fonton]La etilenglikolo uzata en la radiatoroj de motoroj estas venena. Ĝi kuntrenas ebrion, vomemon kaj komaton. Pro substancoj plej nocivaj produktoj en la hepato, sekvoj nefraj kaj koraj malordoj, tio, kio povas neprigi dializon.
Biogena kontraŭfrostaĵo
[redakti | redakti fonton]
La nototenedoj (latine nototheniidae), fiŝoj vivantaj en la Antarkta Oceano, sekrecias malfrostilajn proteinojn, kiuj adheras al la glaciaj mikrokristaloj kiuj povas aperi en la sango, kaj malhelpas ilin kreski.