Formaldehido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Formaldehido
Formaldehyde-2D.svg
Plata kemia strukturo de la
Formaldehido
Formaldehyde-3D-balls-A.png
Tridimensia kemia strukturo de la
Formaldehido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Metanalo
Kemia formulo
CH2O
CAS-numero-kodo 50-00-0
ChemSpider kodo 692
PubChem-kodo 712
Merck Index 15,4263
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora gaso
Molara maso 30.026 g·mol-1
Denseco 0.8153g cm−3
Fandpunkto -92 °C
Bolpunkto -19 °C
Refrakta indico  1,3775[1]
Ekflama temperaturo 62 °C[2]
Memsparka temperaturo 300 °C
Acideco (pKa) 13.27
Solvebleco Akvo:Tute solvebla
Mortiga dozo (LD50) 135 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R45 R23/24/25 R39/23/24/25 R34 R68 R43
Sekureco S53 S26 S36/37/39 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
02 – Treege brulema 05 – Koroda substanco
07 – Toksa substanco 08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝa
GHS Deklaroj pri damaĝoj H228, H302, H312, H315, H317, H318, H319, H332, H334, H335, H351
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P202, P210, P240, P241, P261, P264, P270, P271, P272, P280, P301+312, P302+352, P304+312, P304+340, P304+341, P305+351+338, P308+313, P310, P312, P321, P330, P332+313, P333+313, P337+313, P342+311, P362, P363, P370+378, P403+233[3]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Formaldehido[4][5]metanalo[6][7][5] (HCHO) estas organika kemia kombinaĵo, la plej simpla aldehido. La pura formaldehido estas senkolora, flamema, pikodora gaso, kiu iritas la mukomembranon.

Oni uzas en diversaj kemiindustriaj procesoj grandkvantan formaldehidon. Oni produktas ĝin ĉefe per vaporfaza oksidado de metanolo. Oni surmerkatigas ĝin plej ofte kiel formalinon (en akvo-solvaĵo de koncentreco de 37%). La formalino povas transformiĝi - per akvoperdo - al kristala trimero, trioksano aŭ amorfa polimero, paraformaldehido. La paraformaldehido tre konvenas pro produkti la gas-statan formaldehidon.

La reago de formaldehido kaj amonio estigas heksametilen-tetraminon, kiun oni uzas kiel ureteran antisepsaĵon. Per nitratigo de la heksametilen-tetramino estiĝas la eksplodaĵo heksogeno (alinome ciklonito aŭ RDX). La formaldehido kaj la acetaldehido transformiĝas - kun ĉeesto de kalcia hidroksido - al pentaeritrito, kies tetranitrato estas la ekplodaĵo PETN.

Oni uzas grandan kvanton da formaldehido por produktado de karbamidrezinoj, fenoplastoj kaj acetalrezinoj.

La formaldehido bone reagas kun proteinoj, tiel ĝi estas grava tanaĵo, desinfektaĵo, balsamaĵo.

En junio 2004 internacia laborgrupo de fakuloj decidis surbaze de ekzistaj epidemiologiaj studoj meti formaldehidon en grupo I, do karcinomiga (kancerkaŭza) por homoj (IARC, 2005).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chemical Book
  2. Merck Millipore
  3. Pubchem
  4. (2002) NPIV, p. 356.
  5. 5,0 5,1 PORTMANN, Doug; ROGERS, Donald. (1993) Kemia kaj scienc-teknika vortaro, p. 41, 82.
  6. Metanalo en vortaro.net
  7. Kemiaj afiksoj en la Esperanto-centro laŭ Jan Pióro, Kemiaj Afiksoj, Warszawa, 1966.