RDX
Etoso
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/0/09/RDX_3D.png/250px-RDX_3D.png)
La RDX (1,3,5-Trinitro-1,3,5-triazinano aŭ ciklotrimetilentrinitramino) estas eksplodaĵo ankaŭ konata sub la nomoj de ciklonito aŭ hekzogeno.
La RDX estas kristala solida blank-kolora kemiaĵo , ordinare uzata en miksaĵo kun aliaj eksplodaĵoj, oleoj aŭ vaksoj. Miksita kun PETN, ĝi estas komponanto de Semtex.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/2a/RDX.png/125px-RDX.png)
Tiu tre malstabila kombinaĵo estas rigardita kiel unu el plej detrupovaj el la militistaj eksplodaĵoj.
Ĝia volumena maso estas 1,6 g/cm3 kaj ĝi fandas je 205,5 °C (478 °K).
La eksploda rapideco de RDX je volumena maso de 1,76 g/cm3 estas 8 750 metroj/sekundo.