Gazelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gazeloj
Gazella thomsonii
Gazella thomsonii
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Subfamilio: Antilopenoj Antilopinae
Genro: Gazelo Gazella
Blainville, 1816

Pluraj, vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Gazeloj estas antilopoj de la genro Gazella, kiuj ĉefe en la savanoj de Afriko, sed ankaŭ en Azio disvastiĝis. Larĝasence oni foje ankaŭ la tutan subfamilion de la gazeloformaj nomas gazeloj.

Ĉiuj gazeloj estas rapidaj kurantoj, kiuj kapablas dum sufiĉe longa tempo daŭrigi rapidecon de 50 km/h. Ili distingas sin per svelta, gracia korpo, malalta trunko kaj plej ofte rekta dorso. La vosto ofte havas finkvaston.

La disvastiĝejo de la gazeloj ampleksas tutan Afrikon ambaŭflanke de la Saharo kaj Azion ekde Palestino kaj la Araban Duoninsulon tra norda Hindio ĝis la okcidenta Ĉinio. La vivejo ĉiam estas malfermita tereno, plej ofte gresstepo, ĉe kelkaj specioj ankaŭ dezertoj kaj duondezertoj.

La gazelinoj vivas kun siaj idoj en gregoj 10 ĝis 20 bestojn grandaj; sed la gregograndeco en la afrikaj savanoj ankaŭ povas nombri centojn aŭ eĉ milojn da unuopaj bestoj. Viraj gazeloj vivas en la unuaj vivojaroj en specifaj fraŭlogregoj, antaŭ ol ili alproprigas teritorion. Tiam ili pretendas ĉiujn inojn, kiuj eniras ilian distrikton, kiun ili defendas kontraŭ konkurantaj maskloj.

Specioj[redakti | redakti fonton]