Somalia lingvo

| Somala lingvo | |
| natura lingvo • moderna lingvo | |
|---|---|
| somala lingvaro | |
| Parolata en | Somalio, Etiopio, Ĝibutio, Kenjo |
| Parolantoj | 12 - 20 milionoj |
| Skribo | latina |
| Lingvistika klasifiko | |
Afrikazia
| |
| Oficiala statuso | |
| Oficiala lingvo en | Somalio |
| Lingva statuso | 1 sekura |
| Lingvaj kodoj | |
| Lingvaj kodoj | |
| ISO 639-1 | so |
| ISO 639-2 | som |
| ISO 639-3 | som |
| Glottolog | soma1255 |
| Angla nomo | Somali |
| Franca nomo | somali |
La somalia lingvo[1] aŭ somala lingvo[2] (nomo en la somalia lingvo: af Soomaali) estas lingvo kiun oni parolas en Somalio, sudorienta Etiopio, Ĝibutio kaj la nordoriento de Kenjo. La lingvo apartenas al la kuŝida lingvaro. Ĝi estas la lingvo de la somalia popolo kaj estas la oficiala administra lingvo ekde la fino de 1972. Oni do uzas ĝin en administrado, edukado kaj amaskomunikiloj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Somalia lingvo kaj ne somala lingvo laŭ NPIV
- ↑ Laŭ rekomendo de la Akademio de Esperanto, Somalujo/Somalio estas gentobaza nomo, do la gento estas la somaloj kaj ilia lingvo la somala lingvo.
Specimeno
[redakti | redakti fonton]1-a Artikolo de Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj:
"Ni ĉiuj naskiĝis liberaj. Ni ĉiuj havas niajn proprajn pensojn kaj ideojn. Oni devas nin ĉiujn trakti same."
Aadanaha dhammaantiis wuxuu dhashaa isagoo xor ah kana siman xagga sharafta iyo xuquuqada Waxaa Alle (Ilaah) siiyay aqoon iyo wacyi, waana in qof la arkaa qofka kale ula dhaqmaa si walaaltinimo ah.
(fonto: http://hooyo.web.free.fr )
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- esperante Informoj pri la Somalia lingvo en la vikio de UEA
- Hooyo.Web, Somala gramatiko (france/angle)

