Ĝibutio
Ĝibutia Respubliko | |
جمهورية جيبوتي République de Djibouti | |
Ĝumhurijat Ĝibuti | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: Djibouti Ĝibutio | |
![]() | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Ĝibuto |
Oficiala(j) lingvo(j) | araba franca |
Uzata(j) lingvo(j) | afara somala |
Plej ofta(j) religio(j) | islamo |
Areo | 23,200 km² |
- % de akvo | 0,09 % |
Loĝantaro | 496.374 (2007) (2017) |
Loĝdenso | 34 loĝ./km² |
Horzono | +3 |
Interreta domajno | dj |
Landokodo | DJ |
Telefona kodo | 253 |
Plej alta punkto | Mousa Ali |
Plej malalta punkto | Lake Assal |
Politiko | |
Politika sistemo | parlamenta respubliko |
Ŝtatestro | Ismail Omar Guelleh |
Ĉefministro | Dileita Mohamed Dileita |
Nacia tago | 27-a de junio |
Sendependiĝo disde Francio | 27-a de junio 1977 |
Ekonomio | |
Valuto | franko (DJF) |
MEP | laŭ 2005 |
– suma | $1,641 mlrd |
– pokapa | $ 2.070 |
Ĝibutio estas lando en Orienta Afriko, ĉe la bordo de Ruĝa Maro. Ĝia ĉefurbo ankaŭ portas la nomon Ĝibutio (urbo). Ĝibutio akiris sian sendependecon de Francio la 27-an de junio 1977. La lando estis kreita el la Franca Somalilando (poste nomita la Franca Teritorio de la afaroj kaj Isaoj), kiu estis kreita en la 1800-aj jaroj kiel rezulto de franca koloniismo en Afriko.
En 2020, ĉirkaŭ 920 000 homoj vivis tie. Ĝi estas unu el la malplej popolriĉaj landoj en Afriko[1]. Du etnoj, la somaloj kaj la afaroj, respondecas pri la plej multaj el la homoj vivantaj en la lando.
Ĝibutio aliĝis al la Unuiĝintaj Nacioj la 20-an de septembro 1977. Ĝi ankaŭ estas membro de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj, same kiel la Afrika Unio kaj la Interregistara Aŭtoritato pri Disvolviĝo (IGAD).
La plejmulto de ĝibutanoj estas islamanoj [2], kaj ĝi ankaŭ estas membro de la Organizaĵo de Islama Kunlaboro.
Kernfaktoj[redakti | redakti fonton]
- Landkodo: DJ.
- Esperantlingve: Ĝibutia Respubliko.
- Nacia nomo: République de Djibouti (fr); Djumhurija Djibuti (ar).
- Areo: 22.000 kv.km.
- Politika sistemo: totalisma naciisma respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Ismail Omar Guelleh.
- Ĉefurbo: Ĝibuto (aŭ Ĝibutio, laŭ PIV) (160 mil).
- Loĝantaro: 634 mil (1995), inter ili 42% afaroj, 26% isaoj.
- Lingvoj: oficialaj estas la franca kaj la araba; la somala kaj la afara estas naciaj lingvoj[3].
- Kredantoj: muzulmanoj.
- GNP: totala - 530,7 milionoj da dolaroj; pokapa - 1 200 dolaroj.
- Ekonomiko: grandparto de landenspezoj estas de marhaveno, kiu servas al najbara Etiopio.
- Inflacio: 3%
- Historio: sendependiĝis de Francio en 1977.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Ĝibutio havas ok montarajn sistemojn kun pintoj de pli ol 1,000 metroj[4] (3,281 ft). La montaro Mousa Ali estas la plej alta montaro de la lando
Kulturo[redakti | redakti fonton]

En 2015, Ĝibutio ne havis Mondan Heredaĵon de Unesko. Tamen, la lando prezentis 10 ejojn al la prova listo, 6 naturaj,1 miksita kaj 3 kulturaj, interalie la historia urba pejzaĝo de Ĝibutia Urbo kaj ĝiaj specifaj konstruaĵoj.
Lingvoj[redakti | redakti fonton]
La franca kaj la araba estas la oficialaj lingvoj de la lando, uzataj precipe por edukado kaj administrado. La afara kaj la somala estas "naciaj lingvoj" kiuj estas la ĉefaj lingvoj de la ĉiutaga vivo. Ekde la instalo de usona armea bazo en 2002, la angla pli ĉeestas.
Politiko[redakti | redakti fonton]
Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]
Ĝibutio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de Ĝibutio baziĝas sur servoj ligitaj al la strategia loko de la lando kaj ĝia statuso kiel liberkomerca areo en Nordafriko.
Du trionoj de ĝiaj loĝantoj loĝas en la ĉefurbo - Ĝibuto, kaj la ceteraj estas ĉefe nomadoj kaj paŝtistoj disigitaj tra la tuta lando. La plej granda parto de la lando estas dezerto kie pluvo estas malofta, kio limigas la kreskon de fruktoj kaj legomoj, do plejparto de la manĝaĵo estas importita. Ĝibutio disponigas servojn kiel internacia transititinero (ekzemple por ŝipoj) kaj kiel benzinuma centro en la tuta regiono. Ĝibutio havas malmultajn naturajn trezorojn kaj malmulte da industrio. La senlaboreca procento en la lando estas ĉirkaŭ 50% kaj estas grava problemo.
Kompare kun la problemo de senlaboreco, pro la forta ligo inter la Ĝibutia franko kaj la usona dolaro, inflacio ne estas vera problemo. La kromefiko de ĉi tiu ligo estas la artefarite alta valoro de la Ĝibutia franko kiu estas damaĝa al la pagbildo de la lando. Pro ĉi tiuj faktoroj, kaj por ekvilibrigi kaj disvolvi la landon ekonomie, Ĝibutio tre dependas de helpo de aliaj landoj.
Dum la pasintaj 7 jaroj, pokapa konsumo en Ĝibutio malpliiĝis je proksimume 35% pro la ekonomia recesio, la civita milito kiu turmentis la regionon kaj la rapida kreskorapideco de la populacio (inkluzive de multaj enmigrintoj kaj rifuĝintoj). Post la multaj ekonomiaj malfacilaĵoj, la registaro eniris financajn ŝuldojn al eksteraj pruntedonantoj kaj nuntempe luktas por trovi donacantojn. Pro la plifortiĝo de la ligoj de la lando kun Ĉinio, la lando profitas de investoj en sia ekonomio kaj disvolvaj projektoj kiel la starigo de fervojo.
Transporto[redakti | redakti fonton]
La lando estas ligita al Etiopio per la Adis-Abebo-Ĝibuta Fervojo
Religio[redakti | redakti fonton]
En la Respubliko Ĝibutio Islamo estas la sola ŝtata religio . La Konstitucio de 1992 zorgas pri la egaleco de civitanoj de ĉiuj kredoj same kiel la liberecon praktiki ajnan religion.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ (en) Monda Banka landodatenoj Ĝibutio (2009) (nombro rondigita) , Data.worldbank.org
- ↑ Djibouti. The World Factbook. CIA (5 February 2013). Arkivita el la originalo je 2 July 2014. Alirita 26 February 2013. Arkivigite je 2020-05-04 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ https://www.presidence.dj/sousmenu.php?ID=18 Arkivigite je 2021-12-01 per la retarkivo Wayback Machine, vizito en 01 Dec. 2021.
- ↑ (en) "Highest Mountains Djibouti". GeoNames.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Listo de urboj de Ĝibutio
- Malaltebenaĵaj orientaj kuŝidaj lingvoj
- Landnomoj
- Ĝibutia frankolino
- Hassan Gouled Aptidon
|
|
- Webarchive template wayback links
- Ĝibutio
- Membroj de la Afrika Unio
- Eksaj kolonioj de Francio
- Membroj de la Internacia Organizaĵo de la Franclingvio
- Membroj de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj
- Membroj de la Organizaĵo de Islama Kunlaboro
- Membroj de la Unuiĝintaj Nacioj
- Adena Golfo
- Respublikoj
- Administraj unuoj fonditaj en 1977