Lago Assal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lago Assal
grabeno • endorheic lake [+]

SituoĜibutio
- alteco153 m sub la marnivelo [+]
- koordinatoj11° 39′ 0″ N, 42° 25′ 0″ O (mapo)11.6542.416667Koordinatoj: 11° 39′ 0″ N, 42° 25′ 0″ O (mapo) [+]

Averaĝa profundo7 m
Areo54 km² (5 400 ha) [+]

Lago Assal (Ĝibutio)
Lago Assal (Ĝibutio)
DEC
Lago Assal
Lago Assal

Map
Lago Assal
Vikimedia Komunejo:  Lake Assal [+]
vdr

Lago Assal (arabe بحريق عسل, ‎ Buḥayrah ʿAsal, signifante "miela lago"), france Lac Assal) estas kratera kaj sala lago en Ĝibutio en Orientafriko. Tiu lago estas la plej sala lago en la mondo ekster Antarkto.

Lago Assal estas la plej malalta punkto en Afriko je 155 metroj sub la marnivelo. En la mondo, nur la Jordana valo (kaj specife la Morta maro) estas pli malalta. La lago situas en la Danakila dezerto, norde de la Afar Triangulo, ĉe la suda fino de la Granda Rifto.

La lago kuŝas en senelflua baseno ĉirkaŭita de montoj en ĉiuj direktoj. La ebenaĵo kie situas la lago havas areon de 115 km², el kiuj ĉirkaŭ 60 km² estas salaj. La lago mem estas ene de la kratero de vulkano. Ĝi estas 19 km longa kaj 7 km larĝa, kaj ĝia totala areo estas 54 kvadrataj km. Ĝia averaĝa profundo estas 7,4 m, kaj ĝi enhavas 400 milionojn da kubaj metroj da akvo.

Assal Lago estas unu el la plej salaj lagoj en la mondo, kun saleco de 34.8%, 10 fojojn pli ol la salnivelo en la maro. Post nur du lag(et)oj en Antarkto, lago Vanda kun saleco de 35%, kaj lago Don Juan, kun saleco de 44%, sed antaŭ la Morta Maro, kun saleco de 34,2% (2011). Por komparo, la saleco de mediteranea akvo estas inter 3,5% ĝis 3,9% [1][2][3][4][5].

Tiel, la areo havas la plej grandajn kuŝejojn de mara salo en la mondo, kaj estas komerce ekspluatata fare de firmaoj al kiuj estis aljuĝitaj koncedoj fare de la aŭtoritatoj en kvar lokoj en la sudorienta parto de la lago. Fine de 2002, Société d'Exploitation du Lac kaj Société d'Exploitation du Salt Investment SA de Ĝibutio estis la plej grandaj produktantoj, kun merkatparto de 80% [5].

La fonto de la akvo estas subteraj geotermaj fontoj kiuj estas nutrataj de marakvo tra bazaltakvoj ligitaj al la margolfo situanta 10 kilometrojn sudoriente de la lago. Ĉar la lago Assal estas sub la marnivelo, gravito certigas, ke la marakvo estas puŝita al la maro [5].

La areo estas unu el la plej varmaj lokoj sur la planedo. Dum la tago, la temperaturo povas altiĝi al pli ol 50 ° C, kaj la temperaturo pliiĝas proksime de la lago.

Ĝibutio konsideras la lagon Assal kiel "nacia trezoro" kiu devus esti en protektita areo (Nacia Media Agadplano, 2000). Tamen, la salo ne estas uzata ĝuste, t.e. senkontrola uzo, kiu havas negativan efikon sur la mara medio. La Nacia Agadplano por Biologia Diverseco (2000) emfazas la bezonon administri la uzon de salo [6].

Lago Assal estas konsiderata unu el la ĉefaj vidindaĵoj de Ĝibutio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Warren, John K.. (23a de Februaro 2006) Evaporites: sediments, resources and hydrocarbons. Birkhäuser. ISBN 978-3-540-26011-0.
  2. Lake Assal. Encylopeadeia Britannica. Alirita 25 May 2011.
  3. Lake Assal – Djibouti. British Broadcasting Corporation (BBC). Alirita 25a de Majo 2011.
  4. "A life of constant thirst beside Djibouti's Lake Assal", British Broadcasting Corporation (BBC), 4a de Decembro 2010. Kontrolita 25a de Majo 2011.
  5. 5,0 5,1 5,2 Lake Salt Project, Djibouti:Environmental Impact Assessment, p. 1–xii, 29. Government of Djibouti:Salt Investment S.A.Z.F (November 2008). Arkivita el la originalo je 24a de Marto 2012. Alirita 25a de Majo 2011.
  6. Geothermal Development in the Assal Area in Djibouti., p. i–xi,26, 29–30. Djibouti Environmental Management Plan. Arkivita el la originalo je 15 February 2010. Alirita 25 May 2011.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]