Kratera lago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri terformo. Por informoj pri lago en Oregono, vidu la artikolon Kratera Lago.

Kratera lago estas lago, formiĝinta rezulte de pleniĝo per akvo de vulkana kratero, kaldero, maaroalfrapa kratero.

Ĉar krateroj plej ofte havas rondan formon kaj altajn murojn, kratera lago havas malmultajn alfluojn kaj preskaŭ neniujn elfluojn. Kutime kratero pleniĝas per pluva akvo (maaroj per grunda akvo (ruse: Грунтовая вода)) kaj la lago atingas ekvilibron per enfiltriĝo kaj vaporado). Post paso de tempo erozio povas estigi surteran elfluejon aŭ eĉ trafluejon, ekzemplo de kio estas la novzelanda lago Taupo, tra kiu fluas la rivero Waikato.

Akvo en vulkana kratero foje havas tian kemian konsiston, kiu igas vivon neebla. Ekzemploj de tiaj ofte koloraj acidaj lagoj estas Rincón de la Vieja kaj Irazú en Kostariko. Ankaŭ kvanto de karbona dioksido povas esti tre alta kaj kaŭzi limnologian katastrofon, kiel ĉe la lago Nyos en Kameruno.

Ekzemploj de krateraj lagoj[redakti | redakti fonton]

Wenchi, Etiopio
Lago, estiĝinta en 1991 rezulte de erupcio de la vulkano Pinatubo en Filipinoj
Nyos post la disverŝiĝo en 1986
nomo tipo de kratero (landero kaj) lando areo (km²)
Afriko
Bosumtwi alfrapa kratero Ganao 49
Nyos maaro[1] Kameruno 2
Monoun maaro[2] Kameruno
Wenchi vulkana kratero Etiopio
Ameriko
Atitlán   Gvatemalo
Cuicocha kaldero Ekvadoro
Irazú vulkana kratero Kostariko
Katmai kaldero Alasko, Usono
Kratera Lago kaldero Oregono, Usono 53
Rincón de la Vieja vulkana kratero Kostariko
Saint-Jean alfrapa kratero Kebekio, Kanado
Lago Coatepeque kaldero Salvadoro
Aŭstralio kaj Oceanio
Taupo kaldero Nov-Zelando 616
Azio
Ĉiela Lago montara kaldero Nord-Koreio kaj Ĉinio
Elgigitgin alfrapa kratero Siberio, Rusio 110
Kelud   Indonezio
Lonar alfrapa kratero Maharashtra, Barato 1
Kurilskoje (ruse: Курильское) kaldero Kamĉatko, Rusio
Nemrut kaldero Okcidenta Armenio, Turkio
Pinatubo kaldero Filipinoj
Taal kaldero (3 krateroj) Filipinoj 234
Toba kaldero Sumatro, Indonezio 1130
Kusŝaro kaldero Hokkaido, Japanio 79
Ŝikotsu kaldero Hokkaido, Japanio 78
Toja (aŭ Toya) kaldero Hokkaido, Japanio 71
Toŭada (aŭ Towada) kaldero Honŝu, Japanio 61
Tazaŭa (aŭ Tazawa) kaldero Honŝu, Japanio 26
Eŭropo
Albana Lago vulkana kratero / kaldero Latio, Italio 6
Averno vulkana kratero Kampanio, Italio 0,5
Bolsena kaldero Latio, Italio 113
Bracciano kaldero Latio, Italio 56
Kerið   Islando
Külső-tó kaldero Hungario 0,7
Laacher kaldero (ofte indikata kiel maaro) Ejfelo, Germanio 3
Öskjuvatn kaldero Islando 11
Siljan parto de alfrapa kratero Svedio 292
Windsborn (germane: Windsborn) vulkana kratero Germanio 3
Marso
Jezero (angle: Jezero (crater)) kratero sekiĝinta
Laacher See
Laacher See

Grava rimarko[redakti | redakti fonton]

Estas ankaŭ vulkanaj lagoj kiuj ne estas krateraj.

Ekzemple, la lagon Tana-n en Etiopio estigis lafo el pluraj erupcioj, kiu blokis la fluon de la praa Blua Nilo kaj de aliaj riveroj.

Referencoj kaj eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. Lake Monoun and Nyos, Oku Volcanic field, Cameroon (angle). Oregon State University (2005). Arkivita el la originalo je 2017-06-29. Alirita 2017-07-08.
  2. Oku Volcanic field (angle). Global Volcanism Program. Smithsonian Institution. Alirita 2017-07-08.