Hokajdo
Hokajdo | ||
---|---|---|
![]() | ||
Geografia situo | 43° 17′ N, 143° 5′ O (mapo)43.283333333333143.08333333333Koordinatoj: 43° 17′ N, 143° 5′ O (mapo) | |
Ŝtato | ![]() | |
北海道 | ||
Simbolo de la gubernio Hokajdo
| ||
Loko | ||
Municipokodo | 01000-6 | |
Fizikaj karakteraĵoj | ||
Areo | 78 416,33 km² (inkluzive de Nordaj Teritorioj) | |
Loĝantaro (1-a de marto 2005) | ||
Tute | 5 632 133 | |
Simboloj | ||
Arbo | "Ezomacu"(Picea jezoensis (Sieb. et Zucc.) Carr.) | |
Floro | "Hamanasu"(Rosa rugosa Thunb.) | |
Birdo | Grus japonensis | |
Ekonomio | ||
Malneta Engubernia Produkto | 20 712,9-miliardaj enoj (2000 5-a tutjapanie) | |
Gubernia oficejo de Hokajdo | ||
estro | TAKAHASHI Harumi | |
Adreso | 〒060-8588 札幌市中央区北3条西6丁目 Nishi-6-chome,Kita-3-jo Chuou-ku,Sapporo-shi Hokkaido JP-060-8588 Japanio | |
Telefononumero | +81-11-231-4111 | |
Oficiala retpaĝaro: pref.hokkaido.jp | ||
ISO 3166-2 | JP-01 | |
Hokajdo aŭ Hokkajdo (japane aŭskulti – «vojo de norda maro») estas insulo kaj gubernio norde de Honŝuo. La gubernia ĉefurbo estas Sapporo. En la aina lingvo, ĝi estas nomata Ainu Mosir, tio estas «tero kie homoj loĝas».
Dum aliaj gubernioj estas nomataj sen administra sufikso
Geografio[redakti | redakti fonton]
Kiel insulo[redakti | redakti fonton]
Hokajda insula areo estas 77 981,87km², la 2-a plej granda insulo en Japanio sekvante Honŝuon, kaj ĝi estas la 21-a plej granda insulo en la mondo. Cugaru Markolo dividas Hokajdon kaj Honŝuon, sed oni transiĝas ĝin per tunelo Sejkan. Okcidente de Hokajdo estas Japana Maro, sud-oriente estas Pacifiko, nord-oriente estas Oĥotska Maro.
Ĉefaj montoj situas en Iŝikari-Montoj (ĉefe Daisecu-Monto, Tokaĉi-Montego) kaj Hidaka-Montaro. Kaj alie Monto Jotej. La plej alta monto en Hokajdo estas Monto Asahi (alteco: 2 290 m). (vd. 北海道の山の一覧)
Iŝikari (rivero), Teŝio (rivero), Tokaĉi (rivero), Kuŝiro (rivero), Abaŝiri (rivero), Rumoj (rivero)
Akan (lago), Kusŝaro (lago), Saroma (lago), Ŝikocu (lago), Toja (lago), Maŝu (lago)
Biogeografie Hokajdo troviĝas en la orientazia ekoprovinco de la palearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF).
Kiel municipo[redakti | redakti fonton]
Kiel municipo, Gubernio Hokajdo enhavas ĉirkaŭantajn insulojn: Riŝiri (insulo), Rebun (insulo), Okuŝiri (insulo), Teuri (insulo), Jagiŝiri (insulo), Oŝima (granda insulo), Oŝima (insulo) kaj Nordaj Teritorioj (Itrupo, Kunaŝiro, Ŝikotan (insulo), Habomai (insuloj))
Ĉar Rusio dominas Nordajn Teritoriojn, gubernio Hokajdo ne regas ilin.
Naturparko[redakti | redakti fonton]
- Naciaj parkoj:
- Pseŭdonaciaj parkoj:
- Gubernia Naturparko: 12 parkoj
Subgubernioj[redakti | redakti fonton]
Hokajdo enhavas 14 subguberniojn (支庁 [ŝiĉo]).
Ajnuoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]
Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 43an ĉapitron "La ainoj kaj iliaj fabeloj" al komentoj pri la popolo en la insulo Hokajdo; poste ŝi rakontas du fabelojn pri du gigantaj vulpoj kaj alaŭdo respektive.[1]
Esperanto[redakti | redakti fonton]
- Hokajda Esperanto-Ligo, (http://www5d.biglobe.ne.jp/~hel/ Arkivigite je 2008-02-23 per la retarkivo Wayback Machine) : '
- LIBERA ESPERANTO-ASOCIO en HOKKAJDO
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 339-344.
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Sekelj, Tibor 1961 : Kun la ajnoj de Hokajdo, Geografia Revuo, 4(4), 16-21
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- http://www.pref.hokkaido.jp/index-e.html Arkivigite je 2003-12-05 per la retarkivo Wayback Machine
![]() |
Gubernioj de Japanio | ![]() |
---|---|---|
Ajĉi | Akita | Aomori | Ĉiba | Ehime | Fukui | Fukuoka | Fukuŝima | Gifu | Gunma | Hiroŝima | Hjogo | Hokajdo | Ibaraki | Iŝikaŭa | Iŭate | Jamagata | Jamaguĉi | Jamanaŝi | Kagaŭa | Kagoŝima | Kanagaŭa | Koĉi | Kumamoto | Kioto | Mie | Mijagi | Mijazaki | Nagano | Nagasaki | Nara | Niigata | Oita | Okajama | Okinaŭa | Osaka | Saga | Sajtama | Ŝiga | Ŝimane | Ŝizuoka | Toĉigi | Tokio | Tokuŝima | Tottori | Tojama | Ŭakajama |