Saltu al enhavo

Gubernio Toĉigi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Toĉigi
栃木県
Loko de Toĉigi

Map

gubernio de Japanio
Loko
Regiono Kanto
Municipokodo 09000-0
Fizikaj karakteraĵoj
Areo 6 408,09 km²
Loĝantaro (2021)
     Tute 1 927 754
     Denseco 301 loĝ./km²
Koordinato 36° 34′ N, 139° 53′ O (mapo)36.565444444444139.88352777778Koordinatoj: 36° 34′ N, 139° 53′ O (mapo)
Simboloj
Arbo specio "Toĉinoki" de la genro eskulo, ĉevalkaŝtanarbo
(Aesculus turbinata)
Floro Jaŝio-cucuĵi, specio de rododendro
(Rhododendron albrechtii)
Birdo Blublanka muŝkaptulo
(Cyanoptila cyanomelana)
Besto Japana serovo, "Kamoŝika"
(Capricornis crispus)
Blazono de Toĉigi
Ekonomio
Gubernia oficejo de Toĉigi
estro Tomikazu Fukuda
(ekde 9-a de decembro 2004)
Adreso 〒320-8501
栃木県宇都宮市塙田1-1-20
1-1-20,Hanawada,Utsunomiya-shi
Tochigi JP-320-8501 Japanio
Telefononumero +81-28-623-2323
Oficiala retpaĝaro: http://www.pref.tochigi.jp/
ISO 3166-2 JP-09
vdr

La gubernio Toĉigi[1] (japane 栃木県, toĉi-gi -ken ; Hepburn:Tochigi - ;Kunrei: Totigi-) estas gubernio de Japanio. Ĝi situas sur la ĉefa insulo Honŝuo, en la regiono Kantō kaj apartenas al la Grandtokia Areo.

Laŭ la stato de 2021 en la gubernio vivis 1 927 754 loĝantoj sur areo de 6 408,09 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 301 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la gubernio Ibaraki, gubernio Sajtama, gubernio Gunma kaj gubernio Fukuŝima. Administra centro de la gubernio estas la samnoma urbo Ucunomija.[2]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Atentu ke la nomoj de la guberniaj urboj ankoraŭ devos esti ŝanĝataj al transskribado Hepburn, se mankas ekstera referenco por esperantlitera latinigo.

Distriktoj, urbetoj kaj vilaĝoj

[redakti | redakti fonton]
  • distrikto Haga
    • Haga
    • Iĉikai
    • Maŝiko
    • Motegi
  • distrikto Kaŭaĉi
    • Kaminokaŭa
  • distrikto Nasu
    • Nakagaŭa
    • Nasu
  • distrikto Ŝimocuga
    • Mibu
    • Nogi
  • distrikto Ŝioja
    • Ŝioja
    • Takanezaŭa

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. en revuo Monato estas du uzoj de la esperantlitere transliterigita gubernia nomo Toĉigi, en revuo Monato, numero 1998 6, p. 10, kaj tiuj du uzoj dokumentiĝas ankaŭ en la esperanta literatura serĉilo tekstaro.com. Tio ne estas esperantigo, do substantivo kun o-finaĵo, sed nur latinliterigo de la japana vorto per esperantaj literoj, kio evitas la el esperanta perspektivo fremdlingvan, sed internacie kaj enlande uzatan Hepburn-transliterigon, en kiu la nomo estus Tochigi.
  2. Nussbaum, Louis-Frédéric. (2005). "Tochigi prefecture" en la anglalingva Japan Encyclopedia, p. 967


Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]