Kanto (regiono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Japan Kanto Region large.png

Regiono Kanto (関東地方 [kantō-ĉihō]) estas geografia areo de Honŝuo en Japanujo.

Gubernioj[redakti | redakti fonton]

Japan Kanto Region.png

La regiono konsistas el sep gubernioj, kiuj kune kovras areon de 32 423,90 kvadrataj kilometroj kaj laŭ la stato de la 1‑a de junio 2010 havis 42,4 milionojn da loĝantoj.

  1. Flag of Chiba.svg Ĉiba
  2. Flag of Gunma.svg Gunma
  3. Flag of Ibaraki.svg Ibaraki
  4. Flag of Kanagawa.svg Kanagaŭa
  5. Flag of Saitama.svg Saitama
  6. Flag of Tochigi.svg Toĉigi
  7. Flag of Tokyo Metropolis.svg Tokio

Kune kun la regiono Koŝin-ecu (gubernioj Nagano, Niigata kaj Jamanaŝi) Kanto konsistigas la regionon "Granda Kanto" (japane: 広域関東圏 [kōiki-kantō-ken]).

La regiona nomo ("oriente de limkontrolejo") estas ĝenerale konsiderata signifi la teritorion pli orienta ol la historia kontrolejo ĉe Hakone.

Situo[redakti | redakti fonton]

La regiona areo etendiĝas ĉirkaŭ de 35° ĝis 37° norde, kaj de 138°30′ ĝis 141° oriente.