Saltu al enhavo

Kobeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kobeo
Fotomuntaĵo
granda urbo kun esceptoj (1956–)
urbo de Japanio (1889–)
havenurbo
urbego
ĉefurbo de gubernio de Japanio
konferenca kaj turisma urbo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Insulo Honŝuo
Regiono Kansajo
gubernio gubernio Hiogo
Poŝtkodo 650-8570
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Kizō Hisamoto
Demografio
Loĝantaro 1 521 707  (2021) [+]
Loĝdenso 2 756 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 41′ N, 135° 12′ O (mapo)34.690166666667135.19544444444Koordinatoj: 34° 41′ N, 135° 12′ O (mapo) [+]
Areo 552,23 km² (55 223 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Kobeo (Japanio)
Kobeo (Japanio)
DEC
Situo de Kobeo
Kobeo (Kobeo)
Kobeo (Kobeo)
DEC
Situo de Kobeo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kobe [+]
vdr

Kobeo[1][2][3][4][5][6] (japane 神戸 (こうべ), Kōbe [kobe] – «pordo de dioj aŭ de spiritoj») estas milionurbo en Japanio, sur la insulo Honŝuo. Kobeo estas la ĉefurbo de la gubernio Hiogo. Ĝi situas en suda parto de la gubernio Hiogo, en la regiono Kansajo (ankaŭ nomata Kinki), kaj geografie troveblas en la centro de la insulo Honŝuo, la plej granda el la insuloj de Japanio. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 1 521 707 loĝantoj sur areo de 552 230 000 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0 loĝantoj/km². Ĝi cetere estas la sepa plej granda urbo de Japanio, kaj unu el la grandaj urboj kun esceptoj. Kobeo rangas sur la 49-a loko, antaŭ Tokio, en Quality of living city de Mercer en 2019[7].

La teritorio havas komunan limon kun Akaŝi, Miki, Sanda, Takarazuka, Niŝinomija, Aŝija kaj Inami.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Kobeo situas sur ebenaĵo laŭ la maro.

La loko estis loĝata jam dum la ŝtonepoko. En la 4-a jarcento tiu haveno donis eniradon de ĉina kaj korea kulturoj kaj sciencoj. En 1180 la urbo provizore estis ĉefurbo. En 1868 la enhavo donis uzadan permeson al eŭropaj ŝipoj. En 1945 Usono bombardadis la urbon. En 1995 okazis granda tertremo tie. Mortis pli ol 6.000 homoj, senhejmiĝis 300.000, kaj detruiĝis multe da la haveno.

La plej grava estas produktado de ŝipoj. Aliaj okupiĝas pri ŝtaloj, teksaĵoj, plastoj kaj nutraĵoj. Estas fama bovoviando el Kobeo, speciale mola.

Kobeo troviĝas en modera klimato. La averaĝa jara temperaturo estas 16 °C, tio estas dum julio kaj aŭgusto 27 °C. En januaro la temperaturo estas iomete sub frostopunkto. Jare pluvas po 1316 mm. La plej ofte en junio estas pluvoj.

En la jaro 1991 Kobe ludis la rolon de gastiganto pri ABC-ĉampioneca turniro por 1991, kiu estis Azia Ĉampioneca Turniro de Korbopilko. Ĝi donis al venkintoj kvalifikon partopreni en korbopilka turniro de someraj olimpikoj en 1992.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]

Kobeo kaj Esperanto

[redakti | redakti fonton]
  • Bonvenon al Kobe. Kobe: Kobea Esperanto-Societo, 2021. 21p. 21 cm. Kolorilustrita prezento de la sudjapania metropolo.
haveno de Kobeo dum krepusko

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldono de 2020, reta versio: Kobe/o, ankaŭ jam en la unua eldono de 1970, p. 520, kaj ankaŭ en la intertempaj presitaj eldonoj de 2002 kaj 2005.
  2. Ankaŭ, la esperantigita formo estas vaste uzata en la internacia esperantlingva literaturo kaj gazetaro. Ekzemple en artikolo "Kreŝimir Barkoviĉ, ĝenerala sekretario de SAT, vizitis Japanion" el La Ondo de Esperanto, 2004. № 1 (111), en la retejo tekstaro.com
  3. Novaĵoj Tamtamas n-ro 344 (jan 2019): "Liu Xing kaj Liu Xiaolan estis invititaj al la 66a Japana Esperanto-Kongreso en Kobeo, […]"
  4. Ĉina Esperanto-Ligo, raporto de 2009 "Pluraj ĉinaj urboj havas sian ĝemelan urbon en aliaj landoj, ekz. Tianjin starigis ĝemelajn rilatojn sinsekve kun Kobeo de Japanio […]"
  5. Usona Esperantisto 2013:1 Arkivigite je 2021-03-13 per la retarkivo Wayback Machine “Kobeo de sur la ‘tambura turo’”] https://tekstaro.com/t?nomo=ondo-de-esperanto&sekcio=ondo-2004-1&id=bb33600&serchesprimo=Kobeo#bb33600
  6. Le Monde Diplomatique, 1 Apr 2018 "En Fukushima, banaligita katastrofo" Arkivigite je 2022-04-08 per la retarkivo Wayback Machine: “Post la tertremo de Kobeo, en 1995, por tuja provizo de nutraĵo […]” ankaŭ en la retejo tekstaro.com
  7. rangigo pri vivkvalito en la retejo mobilityexchange.mercer 2019

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]