Japana Profesia Futbala Ligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Japana Profesia Futbala Ligo
emblemo
nacia futbala ligo
Komenco 1992 vd
Lando(j) Japanio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Japana Profesia Futbala Ligo (japane 日本 (にほん)プロサッカーリーグ, Nihon Puro Sakkā Rīgu), aŭ mallonge J. Ligo (japane  (ジェイ)リーグ, Jei Rīgu), estas la plej supra ligo de profesia futbalo en Japanio kaj unu el la plej sukcesaj ligoj de Azia klub futbalado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ malfermo de J. Ligo (–1991)[redakti | redakti fonton]

Antaŭ malfermo de J. Ligo, tre malriĉa estis la situacio de piedpilkado en Japanio. Eĉ la plej populara matĉo de Japana Ligo, neprofesia ligo jam fondita el 1965, aŭ la internacia matĉo de nacia teamo povis kolekti nur kelkmil da spektantoj. Tiam la plej populara sporto en Japanio estis profesia bazpilko.

Sed en 1980a-jardeko, kiam Japana Futbala Asocio estis proponita de FIFA okazigi Futbalan mondopokalon unue en Azio, projekto de malfermo de profesia ligo estis rapide antaŭigita.

Komencaj jaroj (1992–1995)[redakti | redakti fonton]

En 1992, oni okazis la unuan oficialan turnian konkurson de profesia piedpilko de Japanio, la pokalo Jamazaki-Nabisko'.

15-an de Majo, 1993, kun entuziasmo J. Ligo malfermis kun 10 kluboj. Ĉirkaŭ ĉiaj konkursoj kolektiĝis plenaj spektantaroj kaj televidaj relajsoj rekordis tre altajn vidantpropociojn.

En 1994, meznombro de spektantoj po unu konkurso estis 19.598, la plej alta rekordo ĝis nun.

Krizaj jaroj (1996–2000)[redakti | redakti fonton]

Baldaŭ entuziasmo por J. Ligo subeniĝis. Konkursa meznombro de spektantoj en 1997 estis 10.131, dunoniĝinte dum nur tri jaroj.

En 1998 Jokohama Marinos kaj Jokohama Flügels kuniĝis (fakta disapero de Flügels). Multaj kluboj ekonomie enkriziĝis pro altiĝo de salajroj de ludantoj.

Eĉ en tiaj krizoj, kreskado malrapide antaŭiris. Ekzemple, en 1999 la dua divido de J. Ligo (J2) malfermiĝis. Ĝi kaŭzis naskon de multaj kluboj en diversaj regionoj.

Rekreskado (2001–2005)[redakti | redakti fonton]

Pro okazigo de 2002 mondpokalo, populareco de piedpilko en Japnanio resuriĝis. Anstataŭ disvastigo de amaskomuniko en komencjaroj regionismo subtenis popularecon. Kelkaj regionaj kluboj, ekzemple Albirex NiigataVegalta Sendai, kolektis pli multe da subtenantoj ol ĉefurbazonaj kluboj.

Nuntempo kaj estonta plano de la ligo[redakti | redakti fonton]

Nun (2007) 31 kluboj partoprenas en J1 kaj J2. J. Ligo volas multiĝi je pliaj 5 kluboj, 18 en ĉiu divido, ĝis 2010.

Strukturo de la ligo[redakti | redakti fonton]

La Unua Divido (J1)[redakti | redakti fonton]

Partoprenantaj kluboj (2007)[redakti | redakti fonton]

Nomo de Klubo Jaro de Partopreno Hejmurbo(j) Hejmstudiono(j) Kapacito
Uraŭa Red Diamonds 1993 Saitama stadiono Saitama
stadiono Uraŭa Komaba
63,700
21,500
Kaŭasaki Frontale 1999 (J2) Kaŭasaki atletika stadiono Todoroki 25,000
Gamba Osaka 1993 Suita stadiono Osaka de la ekspozicio 1970 23,000
Ŝimizu S-Pulse 1993 Ŝizuoka stadiono Nihondaira 20,339
Jubilo Iŭata 1994 Iŭata stadiono Yamaha 16,893
Kaŝima Antlers 1993 Sudokcidentaj urboj de Ibaraki stadiono Kaŝima 39,026
Nagoja Grampus Eight 1993 Nagoja atletika stadiono Mizuho
stadiono Tojota
27,000
45,000
Oita Trinita 1999 (J2) Ĉiaj urboj de Oita stadiono Oita 40,000
Jokohama F Marinos 1993 Jokohama & Jokosuka stadiono Nissan 72,370
Sanfrecce Hiroŝima 1993 Hiroŝimo Hiroŝima Big Arch ("granda arko") 50,000
JEF Ĉiba 1993 Ĉiba & Iĉihara areno Hukuda Denŝi 18,500
Omija Ardiĝa 1999 (J2) Saitama parka futbala stadiono Omija 12,500
F.C. Tokio 1999 (J2) Ĉiaj urboj en Tokio stadiono Aĵinomoto 50,000
Albirex Niigata 1999 (J2) Niigata & Seiro stadiono Tohoku denrjoku ("granda cigno") 42,300
Ventforet Kofu 1999 (J2) Ĉiaj urboj en Jamanaŝi sporta stadiono Kose 17,000
Jokohama FC 2001 (J2) Jokohama stadiono Micuzaŭa 15,064
Kaŝiŭa Reysol 1995 Kaŝiŭa futbala stadiono Hitaĉi Kaŝiŭa 15,900
Vissel Kobe 1997 Kobeo stadiono Kobe Wing
Universiada memorstadiono Kobe
34,000
45,000

La Dua Divido (J2)[redakti | redakti fonton]

Partoprenantaj kluboj (2007)[redakti | redakti fonton]

Nomo de Klubo Jaro de Partopreno Hejmurbo(j) Hejmstudiono(j) Kapacito
Avispa Fukuoka 1996 Fukuoka atletika stadiono Hakata no mori 22,563
Cerezo Osaka 1995 Osako stadiono Nagai 50,000
Kioto Sanga 1996 Kioto atletika stadiono Niŝikjogoku 20,242
Sagan Tosu 1999 (J2) Tosu stadiono Tosu 25,000
Vegalta Sendai 1999 (J2) Sendai stadiono Jurtec 19,694
Consadole Sapporo 1998 Sapporo parka stadiono Sapporo Acubecu
stadiono Sapporo Dome
20,005
42,831
Tokio Verdi 1993 Ĉiaj urboj en Tokio stadiono Aĵinomoto 50,000
Montedio Jamagata 1999 (J2) Ĉiaj urboj en Jamagata stadiono ND Soft 20,315
Ehime FC 2006 (J2) Ĉiaj urboj en Ehime atletika parka stadiono gubernio Ehime 20,000
Mito Hollyhock 2000 (J2) Mito stadiono Kasamacu 22,022
Ŝonan Bellmare 1994 Centraj urboj en Kanagaŭa atletika stadiono Hiracuka 18,500
The Spa Kusacu Gunma 2005 (J2) Ĉiaj urboj en Gunma stadiono Ŝikiŝima 10,050
Tokuŝima Vortis 2005 (J2) Ĉiaj urboj en Tokuŝima atletika stadiono Naruto 20,000