Basbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Basbalo
speco de sporto • sport with racquet/stick/club
sekurhavena sportoteama sportoolimpika sporto
Fakoj
batvico
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Nomo: Monda Basbala-Molpilka Konfederacio
Fondita: 14-a de aprilo 2013
TTT: https://www.wbsc.org/
Rilataj paĝoj
Kategorio:Basbalo
vdr
Kolektebla karto de ludisto de la 19a jarcento.

Basbalo, aŭ bazopilkado, estas teama sekurhavena sporto el naŭ partioj en kiuj du teamoj prenas sian vicon inter frapi per batilo pilkon lanĉitan de la oponanta teamo kaj defendi la frapitajn pilkojn. La ludon inicias lanĉulo de la defendanta teamo, kiu lanĉas pilkon, kiun klopodas frapi membro de la batanta teamo. La celo por la ofensiva (batanta) teamo estas frapi la pilkon, kiu permesas al ili avanci kontraŭhorloĝe ĉirkaŭ la kvar bazojn por gajni poentojn, nome «kurojn». La celo de la defensiva (defendanta) teamo estas malebligi batantojn sukcese avanci ĉirkaŭ la bazojn. Kuron estas markita kiam bazkuranto laŭregule avancas ĉirkaŭ la bazojn re al kie li komencis kiel batanto, t.e hejmplato. Gajnas la teamo kiu markis pli da kuroj post naŭ partioj.

Batanto de la New York Yankees kaj ricevulo de la Boston Red Sox.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origino[redakti | redakti fonton]

Ludo el la Cantigas de Santa Maria, ĉirkaŭ 1280, kun lanĉo de pilko, farpo ĝin kaj konkurencoj kun aliaj por rekapti ĝin.

La evoluo de basbalo el pli malnovaj sekurhavenaj sportoj estas malfacile klarigebla precize. Franca manuskripto el 1344 enhavas bildon de klerikuloj plenumante ludon, eble soule, kun similaĵoj al basbalo.[1] Ankaŭ aliaj malnovaj francaj ludoj kiaj thèque, la balle au bâton, kaj la balle empoisonnée aperas tie rakontitaj.[2] Estas interkonsento ke nuntempa basbalo estas rezulto de disvolviĝo el malmova Nordamerika ludo nomita rounders, populara en Granda Britio kaj Irlando. Baseball Before We Knew It: A Search for the Roots of the Game (2005), far David Block, sugestas ke tiu ludo havas sian originon en Anglio; ĵusa malkovrita historia pruvaro subtenas tiun aserton. Block argumentas ke rounders kaj prabasbalo estis fakte kolektiva nomo ampleksante regionajn variantojn de la ludo, kaj ke la plej rektaj prabasbaloj estas la anglaj ludoj stulbalo kaj "tut-ball".[3] Delonge oni supozis ke ankaŭ kriketo devenas el tiuj ludoj, kvankam pruvoj malkovritaj en frua 2009 sugestas, ke kriketo povintus esti importita al Anglio el Flandrio.[4]

La plej frue konata referenco al basbalo estas mencio en brita libro de 1744 nome A Little Pretty Pocket-Book, far John Newbery. Ĝi enhavas priskribon de "base-ball" kaj bildon de ludejan kampon simila al tiu de la aktuala ludo — kvankam triangulan, kontraste al la nuntempe diamanta formo, formon kun fostoj anstataŭ grundo-nivelaj bazoj.[5] David Block malkovris ke la unua registrita ludo sub la nomo "Bass-Ball" okazis en 1749 en Surrey, kaj tiu montris la Princon de Kimrio kiel ludanto.[6] William Bray, angla advokato, registris basbalan ludon dum Paska Lundo de 1755 en Guildford, Surrey.[7] Tiu frua formo de la ludo estis ŝajne alportita en Kanadon fare de anglaj enmigrintoj. Ankaŭ rounders estis alportita al Usono fare de kanadanoj, britoj kaj irlandanoj. La unue konita referenco en Usono pri basbalo aperas en urba leĝo de 1791 en Pittsfield, Masaĉuseco, kiu malpermesis ĝin ludi ĉe la nova municipa kunsidejo.[8] Ĉirkaŭ 1796, versio de la ludo estis sufiĉe bone konata ĉar meritis mencion en tiama germanlingva lernolibro. Kiel priskribita de Johann Gutsmuths, "englische Base-ball" konsistis el konkurenco inter du teamoj, en kiuj "la batanto havas tri ŝancojn frapi la pilkon disde hejmplako." Nur unu klopodo estis postulita por retiri bazon.[9]

Alexander Cartwright, patro de la moderna basbalo.

Komence de la 1830-aj jaroj, estis informoj pri vario de nekodigitaj pilkobataj ludoj agnoskeblaj kiel fruaj formoj de basbalo luditaj tra Nordameriko. Tiuj ludoj estis ofte referencataj surloke kiel "town ball", sed oni uzis ankaŭ aliajn nomojn kiaj "round-ball" kaj "base-ball".[10] Inter la plej fruaj ekzemploj por ricevi detalan priskribon okazis en Beachville, Ontario en 1838, kvankam farite kvin jardekoj ex post facto en letero el helpanto al la gazeto Sporting Life. Estis menciitaj multaj similaĵoj kun la moderna basbalo, kaj kelkaj esencaj diferencoj, ekz-e tiu ludo havis kvin bazojn (aŭ byes).[11] Iame amplekse akceptita historio estis tiu pri generalo Abner Doubleday inventinte basbalon en Cooperstown, Novjorkio en 1839. Tiu, tamen, estis definitive dispruvita per sport-historiistoj.[12]

En 1845, Alexander Cartwright, membro de la novjorka Knickerbocker Club, kondukis al la kodigo de la tiel nomitaj "Reguloj Knickerbocker".[13] Tiuj reguloj faciligis la uzadon de pli malgranda, pli forta pilko ol tiuj antaŭe pli komunaj. Kelkaj aliaj reguloj alportis la ludon de la Knickerbockers pli proksimen al moderna basbalo.[14] Kvankam estas informoj ke la New York Knickerbockers ludis matĉojn en 1845, la konkurenco delonge agnoskita kiel la unue oficiale registrita basbala ludo en Usono okazis la 19an de Junio 1846 en Hoboken (Nov-Ĵerzejo): la "New York Nine" venkis super la Knickerbockers, 23–1.[15] Kun la kodo Knickerbocker kiel bazo, la reguloj de moderna basbalo plue evoluis laŭlonge de la venonta jarcent-duono.[16]

Tiele oni povas resumi ke basbalo evoluis en Usono meze de la 19-a jarcento el la angla ludo rounders. La unue fondita asocio estis la "New York Knickerbockers" en 1845. Ili skizis ankaŭ la unuajn skribitajn regulojn. Tiuj donis nur ekzemplon pri decidoj en debatitaj kaj oftaj okazoj dubaj. Basbalo estis ludata komence en la nordoriento kaj meza okcidento de Usono; baldaŭ poste ĉe la okcidenta marbordo. Intereson la ludo vekis en la sudaj federaciaj ŝtatoj nur en la 20-a jarcento.

Unuaj profesiaj teamoj[redakti | redakti fonton]

En la mezo de la 1850-aj jaroj, basbala frenezo frapis la novjorkan metropolan areon.[17] Ĉirkaŭ 1856, lokaj gazetoj estis referencante al basbalo kiel "nacia hobio" aŭ "nacia ludo."[18] Unu jaron poste, dekses areoj kluboj formis la unuan reg-asocion de la sporto, nome National Association of Base Ball Players (Nacia Asocio de Basbalistoj). En 1858 en Corona, Kvinzo, Novjorko, ĉe la Fashion Race Course, okazis la unuaj ludoj de basbalo por ŝarĝi akcepton. La ludoj, kiuj okazis inter la steluloj de Broklino, kiel la ludantoj el la Brooklyn Atlantics, Excelsior de Broklino, Putnams kaj Eckford de Broklino, kaj el All Stars de Novjorko (Manhatano), kiel la ludantoj el la novjorkaj Knickerbockers, Gothams (antaŭuloj de la San Francisco Giants), Eagles kaj Empire, estas komune konsiderataj kiel la unuaj stelulaj basbalaj ludoj.[19][20][21] En 1863, la organizo malakceptis kaptadon de pilko en la unua refrapo. Kvar jarojn poste, ĝi malpermesis la partoprenon de afrik-usonanoj.[22] La komerca kapablo de la ludo komencis disvolviĝi: la unua profesia teamo (ĉiuj estis pagitaj ludistoj sen amatoroj) estis la Cincinnati Reds (Sinsineti-aj Ruĝoj) kun jara lukro de 11.000 dolaroj – fondita la 1-an de junio en 1869. Kaj ili estis nevenkitaj kontraŭ teamaro miksa de duonprofesiuloj kaj amatoroj.[23] La unua profesia ligo, nome National Association of Professional Base Ball Players (Nacia Asocio de Profesiaj Basballudistoj), kio daŭris el 1871 al 1875; fakuloj disputas ties statuson kiel ĉefa ligo.[24]

La Baltimoraj Orioloj de la Nacia Ligo, 1896.

La National League (Nacia Ligo) fondiĝis en 1876, enhavante teamojn el Cincinnati, Ĉikago, Bostono, Sankta-Luizo, Hartford, Louisville, Nov-Jorko kaj Filadelfio, en Novjorko. Hodiaŭ sole la Cincinnati Reds kaj Chicago Cubs estas partoprenantoj de NL el la fondintaj teamoj. Kiel la plej survivanta ĉefa ligo, la Nacia Ligo estas foje referencata kiel la "senior circuit."[25] Kelkaj aliaj ĉefaj ligoj formiĝis kaj malsukcesis. En 1884, afrik-usonano Moses Walker (kaj dum mallonge, ankaŭ lia frato Welday) ludis en unu el tiuj, nome American Association.[26] Vundo finigis la ĉefan ligan karieron de Walker, kaj ĉirkaŭ la komenco de la 1890-aj jaroj, ĝentelmana interkonsento en la formo de basbala rasbariero efektive baris la nigrulajn ludistojn el la blankul-posedataj profesiaj ligoj, kaj ĉefaj kaj minoraj.[27] Profesiaj Negro-ligoj formiĝis, sed tuj vanuiĝis. Kelkaj sendependaj afrik-usonaj teamoj sukcesis por elmontrado.[28] Ankaŭ en 1884, supermana lanĉado estis akceptita.[29] En 1887, softbalo, laŭ la nomo de interna basbalo aŭ interna-eksterna, estis inventita kiel vintra versio de parenca ludo.[30] Virtuale ĉiuj el la modernaj basbalaj reguloj estis validaj ĉirkaŭ 1893; la lasta ĉefa ŝanĝo — kalkulo de faŭlaj pilkoj kiel kaptozono — estis instituciita en 1901.[29] La unua sukcesa korespondaĵo de la Nacia Ligo, nome la American League (Usona Ligo), kiu evoluis al konkurenca asocio el la minora Western League (Okcidenta Ligo), estis fondita tiun jaron 1901.[31] La du ligoj, ĉiu enhavanta ok teamojn, estis rivaloj kiuj konkurencis por la plej bonaj ludistoj, ofte malrespekte la rivalajn kontraktojn kaj engaĝiĝe al akraj juraj disputoj.[32] Ambaŭ ligoj validas ĝis hodiaŭ kiel la Major Leagues (Grandaj Ligoj). La plej grandaj herooj de Major Leagues estas honoritaj en Baseball Hall of Fame (Basbala Halo de Famuloj), kiu troviĝas en Cooperstown.

La ĉampiona teamo de la NL nome la New York Giants, 1913.

Batalpaŭzo estis eventuale establita, kio kondukis al la Nacia Interkonsento de 1903. Tiu pakto formaligis rilatojn kaj inter la du ĉefaj ligoj kaj inter ili kaj la Nacia Asocio de Profesiaj Basballigoj, reprezente plej el la minoraj profesiaj ligoj.[33] La Monda Serio, kontraŭstarante la du ĉefajn ligoĉampionojn unu kontraŭ alia, estis inaŭgurita tiun aŭtunon, kvankam sen klara ĉefliga sankcio: La Bostonanoj de la Usona Ligo venkis super la Pittsburgh Pirates de la Nacia Ligo.[34] La venontan jaron, la serio ne okazis, ĉar la ĉampiono de la Nacia Ligo nome la New York Giants, estre de John McGraw, malakceptis agnoski la statuson de la ĉefa ligo de la Usona Ligo kaj de ties ĉampiono.[35] En 1905, la Giants estis denove ĉampionoj de la Nacia Ligo kaj la teama administrado bremsiĝis, konduke al la establado de la Monda Serio kiel la ĉefa ĉiujara evento el la ĉefaj ligoj.[36]

La Monda Serio (angle, World Series) estas la ĉiujara ĉampioniga turniro de la nordamerika profesia plejaltnivela basbala teamaro (Ĉefliga Basbalo; angle Major League Baseball). Unu teamo el ĉiu el la du "ĉefaj ligoj" — la Amerika Ligo kaj la Nacia Ligo — partoprenas serion de kvar ĝis sep ludoj. La unua teamo, kiu atingas kvaran venkon, gajnas la premion, kiu nomiĝas "Commissioner's Trophy" (Trofeo de la Komisiito). La Mondan Serion oni establis en la jaro 1903. Antaŭ 1969, la plej sukcesa teamo (laŭ venkoj-malvenkoj) en ĉiu ligo pluiris al la Monda Serio. Ekde tiu jaro, la ligoj aranĝas ĉampionigan serion por decidi la ĉampionan teamon de la ligo, kaj la venkintaj teamoj el tiuj serioj kunluktas en la Monda Serio. Ĝis 2015 inkluzive, okazis 111 Mondaj Serioj; la Amerika Ligo gajnis 64-foje kaj la Nacia Ligo 47-foje. La serio komenciĝas en oktobro (kaj kelkfoje etendiĝas en novembron), pro kio oni donas al ĝi la kromnomon "Fall Classic" ("Aŭtuna Klasikaĵo").

La ok konspirantoj de la "Chicago Black Sox".

Dum la profesia basbalo iĝis pli kaj pli profita, ludistoj ofte okazigis plendojn kontraŭ la posedantoj pri aferoj pri kontrolo kaj egaleca distribuado de la enspezoj. Dum la komencaj jardekoj de la ĉefaj ligoj, ludistoj de variaj teamoj foje klopodis laborŝanĝi, kiuj ĉiam malsukcesis kiam iliaj laborpostenoj estis sufiĉe minacitaj. Ĝenerale, la striktaj reguloj de la basbalaj kontraktoj kaj la rezervaj klaŭzoj, kiuj ligis la ludistojn al iliaj teamoj eĉ kiel iliaj kontraktoj estis finigitaj, tendencis teni aktivajn la ludistojn.[37] Motivite pro malplaĉo al la partikulare avara posedanto Charles Comiskey kaj pro la krompagoj de la ludistoj, realaj kaj promesitaj, membroj de la Chicago White Sox konspiris al la matĉaranĝo en la Monda serio de 1919. La skandalo de la Black Sox kondukis al la formado de nova Nacia Komisio de basbalo kiu estris la du ĉefajn ligojn kune.[38] La unua ĉefa liga basbala komisiisto, nome Kenesaw Mountain Landis, estis elektita en 1920. Tiun jaron okazis ankaŭ la fondo de la Negro Nacia Ligo (1920–1931); nome unua grava Negro ligo, ĝi funkciis ĝis 1931. Dum parto de la 1920aj jaroj, ĝi estis aligita de la Orienta Kolorligo.[39]

Du japanaj ludantoj de la basbala teamo de Tokjo, Japanio, en Ŭaseda Universitato, en 1921.

Profesia basbalo estis ludita en nordorientaj urboj kun granda loĝantaro de enmigrantoj; ili donis fortan subtenon al la nova sporto. La katolikaj irlandanoj dominis en la fino de la 19a jarcento, enhavante unu trionon aŭ plie el la ludistoj kaj multajn el la steluloj kaj administrantoj.[40] Historiisto Jerrold Casway argumentas ke:

Citaĵo
 Basbalo por irlandaj knaboj estis trarekto al la Usona revo kaj mem-indulga gloro kaj fortuno. Meze de la 1880-aj jaroj tiuj junaj irlandanoj dominis la sporton kaj popularigis ludostilon kiu estis terminigita ekscite, kuraĝa, kaj spontanea... Ed Delahanty personigis la emocian, ekscitan, spektanto-favoritan, nome Casey-at-the-bat, Irlanda batulo. La alloga vira atleto kiu estas esperita kiel vivanta tiom kiom li ludis.[41] 

Rasapartigo[redakti | redakti fonton]

Jackie Robinson en 1945, en la epoko de la Kansas City Royals.

La MLB estis, de sia komenco ĝis 1947, segregaciita, same kiel tiama usona socio ĝenerale.

Nur en 1947 kuraĝis trarompi la koloran barilon la manaĝero de Brooklyn Dodgers, Branch Rickey. Li donis pozicion al Jackie Robinson en sia teamo. Robinson devis elteni, en la unuaj jaroj, la plej gravajn rasismajn kondutojn de la kontraŭuloj, spektantoj, kaj eĉ siaj teamanoj. Honore al li, la ĵerza numero 42 estas hodiaŭ uzebla por neniu en basbala teamo.

La manaĝeroj de la konkuraj teamoj rimarkis, ke ekzistas multaj talentoj en la «Nigrulaj Ligoj» kaj ĝis la mezo de la 1950-aj jaroj, ĉiu teamo akceptis jam la nigrajn ludistojn. Tiel ili ankaŭ certigis por si la nigrajn spektantojn kaj fanatikulojn.

Internacia populareco[redakti | redakti fonton]

Afgana knabino ludanta basbalon en Aŭgusto 2002.

Basbalo validas ne nur en Usono kiel nacia sporto, sed en multaj mezamerikaj kaj orientaziaj landoj kiel Meksiko, Porto-Riko, Kubo, Dominika Respubliko, Venezuelo, Japanio kaj Tajvano. En Eŭropo ĝi estas populara en Italio kaj en Nederlando.

Matĉo de la teamo Pericos de Puebla, apartenantaj al la Meksika Ligo de Basbalo.

La ludo estas ekde 1992 ankaŭ disĉiplino en la Olimpiko. Ĉar la naciaj ludoj okazas de printempo ĝis aŭtuno seninterrompe, la plej bonaj ludistoj de la mondo ne povas partopreni en la Olimpiko. Pro tio proponas multaj IOK (IOC)-anoj ekde 2012 anstataŭ basbalo rugbeon kiel olimpikan disciplinon.

La Internacia Basbola Federacio ("International Baseball Federation") laboras kun MLB pri realigo de vera mondĉampioneco de la naciaj teamoj, laŭ ekzemplo de la futbala mondĉampioneco. Ĝi eble okazus ekde 2005 aŭ 2006.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Monda Basbala-Molpilka Konfederacio.

La Internacia Basbalo kaj Softbalo-KonfederacioMonda Konfederacio de Basbalo kaj Softbalo (angle World Baseball Softball Confederation, mallongigita‏ WBSC; france Confédération internationale de baseball et softball) estas la internacia sportfederacio kiu administras basbalon kaj molbalon. Fondite en 2013 de la unio de la Internacia Basbalo-Federacio (IBAF) kaj la Internacia Softbalo-Federacio (ISF). Ĝia ĉefsidejo estas en Laŭzano, Svislando

Situacio de basbalo en Usono[redakti | redakti fonton]

En la lastaj jarcentoj, basbalo perdis spektantojn en Usono post la dua mondmilito kaj tiujn gajnis la usona piedpilko kaj en la lastaj jardekoj ankaŭ korbopilko. La ripetaj strikoj je pli granda, enorma lukro kaj la netravideblaj agadoj de la kluboposedantoj tre damaĝis la imaĝon de la basbalo en la 1990-aj jaroj. Spite al ĉio, la ludo estas ankoraŭ tre populara kaj havas fanatikularon.

Avantaĝo de basbalo estas, ke dum unu ludjaro okazas multe pli da ludoj ol en aliaj sportospecoj, nome 162 ludoj, tiel la enirprezoj povas esti relative malaltaj.

Basbalo en Germanio[redakti | redakti fonton]

Danke al la ĉeesto de usonaj trupoj en Germanio post la dua mondmilito, la ludo aperis jam tre frue kaj oni fondis la unuan asocion “Frankfurt Juniors” en 1949. En Germanio estas pli ol 30.000 aktivaj ludantoj.

Internacia ludo[redakti | redakti fonton]

La plej konataj profesiaj ligoj en Usono estas organizitaj en la Granda Basbala Ligo (Major League Baseball), malonge MLB (post la angla). Sub tio troviĝas la Eta Ligo (Minor League Baseball), same profesia ligo, kies teamoj kunlaboras kun teamo el "Major League".

Basbalo en la Olimpiko[redakti | redakti fonton]

Basbalo debutis en la olimpiaj ludoj en 1904, kaj iĝis oficiala Olimpia sporto en la Somera Olimpiko 1992. Tiu evento estis laste ludita en la Somera Olimpiko 2008 en Pekino kaj Suda Koreio akiris la ormedalon. En 2016 oni konfirmis ke Basbalo revenos por la ludoj de 2020 en Tokio. Olimpia basbalo estas regata de la Internacia Basbala Federacio (IBAF).

Ludado[redakti | redakti fonton]

Ludkampo[redakti | redakti fonton]

Stadiono de teamo "Yankees" en Novjorko.

Tipa basbala ludkampo formas kvaroncirklon, kies rektaj randoj validas kiel faŭlaj linioj kaj longas inter 90 kaj 120 metroj.

Fenway Park, hejmo de la Boston Red Sox. La Green Monster (Verda Monstro) estas videbla trans la ludejo maldekstre.

La plimulto de la agoj okazas en la interna kampo, sur kvadrato ĉe la pinto de la kvaroncirklo - 90 futojn (ĉ. 27 m) for de la pinto -, kies angulojn markas la 3 bazoj kaj hejmplato. La kvar bazoj situas ortaj inter si formintaj kvadraton ĉirkaŭ la interna kampo. La bazoj estas kvadrataj, blankaj kaj relative ebenaj gumaj kusenoj, kiuj ankras sin en la tero. Hejmplato estas blanka, kvinangula dura gumoplato en formo de pentagono, kies "tegmenta pinto" pintas for de la interna kampo.

La resto de la ludkampo nomiĝas ekstera kampo.

Meze de la enkampo troviĝas la lanĉula holmo kun longe rektangula plato. La lanĉulo komencigas la ludadon per lanĉo de la pilko hejmplaten, kiu troviĝas 60 futojn (ĉ. 18 m) for.

Pozicioj[redakti | redakti fonton]

Roy Halladay, lanĉulo, en 2010.

Ĉiu partio ampleksas du duonojn, dum kiuj ambaŭ teamoj havas ŝancon jen bati jen defendi. La defensiva teamo (en la ludkampo) konsistas el naŭ pozicioj: lanĉulo, ricevulo, 1-a, 2-a, kaj 3-a bazuloj, kurt-stopulo, liva, centra, kaj dekstra kampuloj.

Dum la ludo oni povas iam ajn anstataŭi la ludantojn, sed la anstataŭita ludanto ne rajtos reveni en la ludon, same kiel en futbalo, malsame kiel en korbopilko.

Batado[redakti | redakti fonton]

David Ortiz, batanto, atendante la lanĉon, apud ricevulo kaj arbitraciisto.
Batanto klopodas puŝbati la lanĉon.
Batanto svingas.

Centre de la ludo staras la duopo de la batanto de la ofensiva teamo kaj lanĉulo de la defensiva. Ludantoj de la ofensiva teamo prenas sian vicon bati laŭ fiksita ordo determinita antaŭ la komenco de la matĉo. Batanto klopodas frapi la pilkon ĝis unu el kvar kondiĉoj estas plenumitaj: 1. la lanĉulo sukcesas trifoje trafi la zonon por bonaj lanĉoj, aŭ trafoj, sen frapo de la batanto (t.e. retirita per trafoj); 2. la lanĉulo lanĉas kvar mistrafojn (t.e. bazo per mistrafoj); 3. la lanĉulo frapas la batanton per la pilko mem (t.e. frapita de lanĉulo); 4. la batanto batas la pilkon en la ludkampon kaj estiĝas kuranto — se li sukcese atingas almenaŭ unu bazon, nur tiam estas la bato nomita frapo. Se la pilkon la defensiva teamo liveras al devigita bazo antaŭ alveno de kuranto, tiu estas retirita, se post la kuranto, tiu estas sekura.

Kurt-stopulo klopodas retiri bazkuranton.

Valida pilko (fair ball), faŭla pilko (foul ball) aŭ morta pilko (dead ball)[redakti | redakti fonton]

Bazkuranto replonĝas al la unua bazo.

Valida pilko estas tiu forbatita pilko kiu en la valida teritorio (kampo ene de la flankaj linioj) tuŝas unuafoje la grundon. Se ĝi venas en la enkampon, ĝi ne povas traruli en malvalidan teritorion, antaŭ ol ĝi troviĝas malantaŭ la unua aŭ tria bazo. Se la pilko trafas en forkampo "valide" la grundon kaj poste trarulas al malvalida teritorio, ĝi estas valida pilko.

Se forbatita pilko tuŝas la grundon transe de la faŭla linio (flankaj linioj) aŭ rulas el la enkampo, ĝi iĝas malvalida pilko. La ludo estas interrompita je voko "faŭla pilko" ("foul ball") de la ludjuĝisto, poste ĉiu agado estas malvalidaj ĝis la voko "ludu pilkon" ( "play ball"). Faŭla pilko kaŭzas ĉe forbatanto "strike". Se li havas jam du malbatojn (strikes), tiam oni ne kalkulas per malvalida pilko. La pilko kaptita el la aero kaŭzas "flyout", sendepende ĉu ĝi estis kaptita super valida aŭ malvalida teritorio. Tio signifas, ke la batanto estas "out" kaj la ludo pludaŭras.

Morta pilko estiĝas, se la pilko forlasas la stadionon, ekz. pro misĵeto. Oni komprenas sub tio surfacon, kiu ne estas ludebla – ekz. tribunoj, areo malantaŭ la forkampa barilo aŭ krombenkoj de la ludantoj. La du teamoj kaj la ludjuĝisto povas interkonsenti pri pliaj linioj kaj mortpilka teritorio (dead ball territories). Se la forbatita pilko ekzemple saltas trans la forkampan barilon, tio estas "ground-rule double". La forbatanto rajtas iri je la dua bazo kaj ĉiu kuranto du bazojn antaŭen. Morta pilko estas ankaŭ, se kuranton trafas forbatita pilko en la valida teritorio (fair territory). La trafita kuranto tiukaze iĝas out, la forbatanto rajtiĝas je la unua bazo.

Bazo-ŝtelo[redakti | redakti fonton]

Rickey Henderson ŝtelas la trian bazon en 1988.

Kuranto ĉiam povas provi la sekvan bazon "ŝteli", tio estas alkuri, eĉ se la pilko de forbatanto estis neperfekte forbatita ("base stealing"). Tipa okazo estas, se la ĵetanto jam eksvingis, ĉar tio estas jam ne interrompebla movo. La kuranto provas, despli alproksimiĝi al la bazo, kiam la kaptanto (kiu dumtempe kaptis ĵeton de ĵetanto) la pilkon povas tien ĵeti.

Por faciligi la bazo-ŝtelon ("base stealing") kaj mallongigi la kurendan vojon, la kuranto ofte alproksimiĝas kelkajn paŝojn antaŭ la bato (lead off). Se la ĵetanto pensas, ke kuranto jam troige aŭdacis, li povas ĵeti la pilkon al la konvena bazulo anstataŭ al forbatanto (pick off); se tiu tuŝas kun la pilko engante la kuranton, antaŭ ol li atingas la bazon, li oŭt-igas la kuranton.

Arbitraciisto[redakti | redakti fonton]

La ludo estas ĝenerale gvidata de 2 ĝis 4 ludjuĝistoj, kiujn oni nomas umpire. La ĉef-ludjuĝisto staras ĉiam malantaŭ la Hejma Bazo. Se gvidas nur unu-du ludjuĝistoj, ili devas ĉiam alkuri tiun bazon, kie ŝajnas decido pri "safe" aŭ "out".

La poentumisto (scorekeeper) protokolas ĉerande de la ludkampo ĉiun agon kaj ludokazojn sur antaŭpreparita formularo, la poentofolio (scoresheet). Surbaze de tiuj notoj, oni faras multajn statistikojn, kiuj donas informojn pri ludforto de la teamoj kaj la unuopaj ludistoj. Similajn statistikaĵojn ŝatas basbal-fanatikuloj, sed tiuj ne havas signifon pri venko aŭ malvenko.

Materialoj[redakti | redakti fonton]

Pilko[redakti | redakti fonton]

Pilko.

La pilko havas diametron de ĉirkaŭ 9 cm, kio estas iom pli granda ol tenispilko. Ĝi estas produktita el du pecoj da blankaj ledaj ŝeloj, kiuj estas kunkudritaj per ruĝaj fadenoj. Ĝi ne entenas aeron, sed interne korkaĵon kaj ekstere dense vinditajn fadenojn. Pro tiuj ecoj la pilko estas malmola.

Batilo[redakti | redakti fonton]

Kvar batiloj kun historiaj signifoj.

Basbalbatilo konsistas el ligno aŭ aluminio. En la profesia ligo oni rajtas uzi nur lignajn batilojn, la amatoroj rajtas nur uzi tiujn el aluminio.

Ganto[redakti | redakti fonton]

Ĉiu defensiva ludanto portas ledan ganton, kiu ebligas la facilan kaj sendoloran kapton de la pilko per reto inter la dikfingro kaj montrofingro. Modernaj, remburitaj, gantoj aperis nur post la uzado de maldika ledoganto. Komence oni ne uzis gantojn. La kapta ganto de la unua bazulo estas pli granda ol tiu por aliaj pozicioj. La batisto portas paron da maldikaj ledaj gantoj por eviti veziketojn sur la fingroj kaj certigi pli bonan tenon dum svingo de la batilo.

Kasko[redakti | redakti fonton]

Batanto kaj, eventuale, bazkuranto portas plastan kaskon, por protekto kontraŭ okazebla kolizio (basbalo ne estas kontaktsporto. Ambaŭ, unu, aŭ neniun orelon povas protekti la portanto de la kasko, laŭ la komforto de ĝia portanto.

Ekipaĵo de ricevulo[redakti | redakti fonton]

Ricevulo.

La ricevulo portas, adicie al kasko, ankaŭ kradmaskon, pro plusan danĝero de pilko trafanta lian kapon aŭ vizaĝon. Lia ekipaĵo konsistas el ankoraŭ pli granda kaj grave remburita, senfingra ganto, kiraso, suspensorio, kaj kruroŝeloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Block (2005), pp. 106–108.
  2. Block (2005), pp. 71–72, 75, 89, 147–149, 150, 160, kaj postaj.
  3. Block (2005), pp. 86, 87, 111–113, 118–121, 135–138, 144, 160; Rader (2008), p. 7.
  4. Mason, Chris (2009-03-02). "Cricket 'Was Invented in Belgium'". BBC News. Arkivita el la originalo la 2an de Marto 2, 2009. [1] Alirita la 14an de Julio 2017.
  5. Block (2005), pp. 139, 140, 151, 164, 178, 179, et seq.; Hellier, Cathy. "Mr. Newbery's Little Pretty Pocket-Book". Colonial Williamsburg Foundation. [2] Alirita la 14an de Julio 2017 en Wikisource eldono de A Little Pretty Pocket-Book.
  6. "Why isn't baseball more popular in the UK?". BBC News. 2013-07-26. [3] Alirita la 14an de Julio 2017.
  7. "Major League Baseball Told: Your Sport Is British, Not American". The Daily Telegraph. Londono. 11a de Septembro, 2008. [4] Alirita la 14an de Julio 2017.
  8. Block (2005), pp. 58, 160, 300, 307, 310; Miller, Doug (2a de Aŭgusto, 2005). "Pittsfield: Small City, Big Baseball Town". Major League Baseball. [5] Arkivigite je 2017-07-09 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 14an de Julio 2017.
  9. Block (2005), pp. 67–75, 181; Gutsmuths citita: p. 86.
  10. Block (2005), pp. 4–5, 11–15, 25, 33, 59–61, et. seq.
  11. Sullivan (1997), pp. 9–11.
  12. Block (2005), pp. xiv–xix, 15–18, 32–38, 42–47, et seq.; Rader (2008), pp. 7, 93–94.
  13. Sullivan (1997), p. 292.
  14. Block (2005), p. 84; Koppett (2004), p. 2; Rader (2008), p. 8; Sullivan (1997), p. 10.
  15. Sullivan (1997), pp. 32, 80, 95.
  16. Tygiel (2000), pp. 8–14; Rader (2008), pp. 71–72.
  17. Rader (2008), pp. 9, 10.
  18. Tygiel (2000), p. 6.
  19. 1858 Fashion Course Game Trophy Baseball, Robert Edwards Auctions, 2005 "Archived copy". Arkivita el la originalo en la 13a de Majo, 2013. [6] Alirita la 14an de Julio 2017
  20. "The 1858 Fashion Race Course Baseball Match". baseballalmanac.com. [7] Alirita la 14an de Julio 2017
  21. All Star Games of 1858 "Archived copy". Arkivita el la originalo en la 16a de Oktobro, 2013. [8] Alirita la 14an de Julio 2017
  22. Rader (2008), p. 27; Sullivan (1997), pp. 68, 69.
  23. Sullivan (1997), pp. 43, 73.
  24. Sullivan (1997), p. 83–87.
  25. Sullivan (1997), pp. 83, 130, 243.
  26. Zoss (2004), p. 136.
  27. Zoss (2004), p. 102.
  28. Sullivan (1997), p. 115.
  29. 29,0 29,1 Rader (2008), p. 71.
  30. Heaphy, Leslie, "Women Playing Hardball", in Baseball and Philosophy: Thinking Outside the Batter's Box, eld. Eric Bronson (Open Court, 2004), pp. 246–256: p. 247.
  31. Sullivan (1997), pp. 243–246.
  32. Sullivan (1997), p. 13.
  33. Rader (2008), p. 110; Zimbalist (2006), p. 22. Vidu National Agreement for the Government of Professional Base Ball Clubs. roadsidephotos.sabr.org. Alirita 2009-01-29.
  34. Sullivan (1997), pp. 13–16.
  35. Sullivan (1997), pp. 141–150; Sullivan (1998), pp. 8–10.
  36. Koppett (2004), p. 99.
  37. Burk (2001), pp. 56, 100, 102, 103, 113, 143, 147, 170, kaj postaj; Powers (2003), pp. 17–21, 27, 83, 121, 122, 160–164, 177; Rader (2008), pp. 60–71.
  38. Powers (2003), pp. 39, 47, 48.
  39. Burgos (2007), pp. 117, 118.
  40. David L. Fleitz, The Irish in Baseball: An Early History (2009)
  41. Jerrold Casway, Ed Delahanty in the Emerald Age of Baseball (2004) p. x

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bradbury, J.C. The Baseball Economist: The Real Game Exposed (Dutton, 2007). ISBN 0-525-94993-3
  • Block, David (2005). Baseball Before We Knew It: A Search for the Roots of the Game. University of Nebraska Press. ISBN 0-8032-6255-8. OCLC 70261798.
  • Burgos, Adrian (2007). Playing America's Game: Baseball, Latinos, and the Color Line. University of California Press. ISBN 0-520-25143-1. OCLC 81150202.
  • Burk, Robert F. (2001). Never Just a Game: Players, Owners, and American Baseball to 1920. University of North Carolina Press. ISBN 0-8078-4961-8. OCLC 28183874.
  • Dickson, Paul. The Dickson Baseball Dictionary, 3d ed. (W. W. Norton, 2009). ISBN 0-393-06681-9
  • Elias, Robert (2010) The Empire Strikes Out: How Baseball Sold U.S. Foreign Policy and Promoted the American Way Abroad. New York: The New Press. ISBN 978-1-59558-195-2
  • Elliott, Bob. The Northern Game: Baseball the Canadian Way (Sport Classic, 2005). ISBN 1-894963-40-7
  • Euchner, Charles. The Last Nine Innings: Inside the Real Game Fans Never See (Sourcebooks, 2007). ISBN 1-4022-0579-1
  • Fitts, Robert K. Remembering Japanese Baseball: An Oral History of the Game (Southern Illinois University Press, 2005). ISBN 0-8093-2629-9
  • Gutkind, Lee. The Best Seat in Baseball, But You Have to Stand: The Game as Umpires See It (Southern Illinois University Press, 1999). ISBN 978-0-8093-2195-7
  • Gillette, Gary, and Pete Palmer (eld.). The ESPN Baseball Encyclopedia, 5th ed. (Sterling, 2008). ISBN 1-4027-6051-5
  • James, Bill. The New Bill James Historical Baseball Abstract, rev. ed. (Simon and Schuster, 2003). ISBN 0-7432-2722-0
  • James, Bill. The Bill James Handbook 2009 (ACTA, 2008). ISBN 0-87946-367-8
  • Koppett, Leonard (2004). Koppett's Concise History of Major League Baseball. Carroll & Graf. ISBN 0-7867-1286-4. OCLC 54674804.
  • Mahony, Phillip, Baseball Explained (McFarland Books, 2014) ISBN 978-0-7864-7964-1.
  • Powers, Albert Theodore (2003). The Business of Baseball. McFarland. ISBN 0-7864-1426-X. OCLC 50866929.
  • Rader, Benjamin G. (2008). Baseball: A History of America's Game (3a eld.). University of Illinois Press. ISBN 0-252-07550-1. OCLC 176980876.
  • Sullivan, Dean (eld.) (1997). Early Innings: A Documentary History of Baseball, 1825–1908. University of Nebraska Press. ISBN 0-8032-9244-9. OCLC 36258074.
  • Tygiel, Jules (2000). Past Time: Baseball as History. Oxford University Press. ISBN 0-19-508958-8. OCLC 42290019.
  • Zimbalist, Andrew (2007). In the Best Interests of Baseball?: The Revolutionary Reign of Bud Selig. John Wiley & Sons. ISBN 0-470-12824-0. OCLC 62796332.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.