Rugbeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rugbeo
Rugbea matĉo inter Francio kaj Kimrio en 2007
Rugbea matĉo inter Francio kaj Kimrio en 2007
teama sportopilkosporto
piedpilkado
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Rugbea Monda Pokalo 1987
Ĉampioneco de Ses Nacioj ekde la jaro 1910
Internacia federacio
Nomo: Internacia Rugbea Federacio
TTT: www.irb.com
Rilataj paĝoj
Kategorio:Rugbeo
vdr

Rugbeo[1] estas nomo de kelkaj porteamaj piedpilkaj sportoj, nome rugby league (Rugbeo 13) kaj rugby union (Rugbeo 15), same kiel la pli fruaj formoj de piedpilko ek kiuj ambaŭ ludosportoj evoluis, kiuj naskiĝis en la angla lernejo Rugby School en la urbo Rugby. Laŭ la legendo, okaze de futbala matĉo, William Webb Ellis, studento de tiu lernejo, mane kaptis la pilkon kaj portis ĝin malantaŭ la gol-linion, dum la tiama regulo postulis ke oni piede puŝu la pilkon, el kio la nomo futbalo, el anglaj foot (piedo) kaj ball (pilko). Tiu kutimo, kiu ekde tiam estis la eco de piedpilko ludata en Rugby, kodiĝis nur en 1846, fare de la lernantoj mem. Sub la nomo de "Rugby-Football", naskiĝis rugbeo.

La Kanada piedpilko, kaj je pli malgranda etendo ankaŭ la Usona piedpilkado estis iel larĝe konsiderataj formoj de rugbeo, sed nuntempe ili estas plej ofte referencata tiel eĉ se la pilko estas uzata pli per mano ol per piedo.[2][3][4][5]

RFU evoluigas la regulojn, celante plibonigi la ludon, kiel ekzemple malpermeso de kelkaj danĝeraj agoj, permeso de mana transdono de la pilko (1875) redukto de la teama nombro al 20, poste al 15 en 1877. Postaj regulŝanĝoj venos en 1906.

Historio[redakti | redakti fonton]

Greka ludisto de episkyros sur bildo de atika lekythos.
Matĉo de Football en 1846 dum la Karnavana Mardo en Kingston upon Thames, Anglio.

La rugbea futbalo startis ĉirkaŭ 1845 en la Rugby School de Rugby, Warwickshire, Anglio, kvankam formoj de futbalo (piedpilkado) en kiuj la pilko estis portita kaj lanĉita datas el mezepoko aŭ eĉ antaŭe.

Jam la Grekoj kaj Romianoj ludis multajn pilkoludojn, kelkaj el kiuj postulis la uzadon de la piedoj. La romia ludo harpastum ŝajne estis adaptitaj el greka teamludo konata kiel "ἐπίσκυρος" (Episkyros)[6][7] aŭ "φαινίνδα" (faininda),[8] kiu estas menciita de greka dramaturgo, nome Antifanes de Berge (388–311 a.K.) kaj poste referencata de la jam kristana teologo Klemento de Aleksandrio (ĉ. 150- ĉ. 215 p.K.). Tiuj ludoj ŝajne similis al rugbea piedpilkado.[9][10][11][12][13] La romia politikisto Cicerono (106–42 a.K.) priskribis la kazon de viro kiu estis mortigita kiam li estis razita kaj piedfrapita pilko venis al la barbistejo. Romiaj pilkoludoj jam konis la aer-plenigitan pilkon, nome la "follis" (aerplena leda pilko).[14][15] Episkyros estas agnoskita kiel frua formo de futbalo fare de la FIFA.[16]

En 1871, por ne konfuzi kun futbalo kaj ties "Football Association", kreiĝis la unua nacia organizado: la Rugby Football Union (RFU). En la sama jaro ankaŭ okazis la unua internacia matĉo inter Anglio kaj Skotlando.

Rugbeo disiĝis en du diferencaj sportoj en 1895, kiam dudek unu kluboj disiĝis el la Rugby Football Union por formi la Northern Rugby Football Union (poste renomita Rugby Football League en 1922) en la Hotelo George, Huddersfield, kiam ĝistiamaj nepagitaj ludistoj ekhavis liberan tempon el siaj laborpostenoj por ludi la sporton, kaj to faris la rugby league la unua kodo por fari profesia kaj pagi ludistojn. Rugby union iĝis profesia nur cent jarojn poste nome en 1995, post la Rugbea Monda Pokalo de 1995 ludita en Sudafriko.[17][18] La respektiva tutmonde regantaj instancoj estas World Rugby (rugby union) kaj la Internacia Rugbea Ligo (rugby league).

Rugbeo estis unu el la multaj versioj de futbalo (piedpilkado) luditaj en anglaj publikaj lernejoj en la 19a jarcento.[19][20] Kvankam la rugby league dekomence uzis la regulojn de rugby union, ili estas nuntempe tute separataj sportoj. Aldone al tiuj du kodoj kaj, kaj la Kanada piedpilko kaj je pli malgranda etendo ankaŭ la Usona piedpilkado evoluis el la rugbea futbalo en la komenco de la 20a jarcento.

Variantoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj rugbeaj variantoj:

Konkursoj[redakti | redakti fonton]

Pilkoluktado inter la naciaj teamoj de Samoo (blue) kaj Kimrio (ruĝe) dum la Monda Pokalo de 2011.

La Rugbea Monda Pokalo, en angla Rugby World Cup, estas rugbea ĉampioneco kiu okazas ĉiun kvaran jaron inter la pintaj internaciaj teamoj. La ĉampioneco okazis por unua fojo en 1987, kiam la turniro estis kun-gastigita de Nov-Zelando kaj Aŭstralio.

La Ĉampioneco de Ses Nacioj, en angla The Six Nations Championship (konata ankaŭ kiel Guinness Six Nations[21] pro sponsoraj tialoj) estas jara internacia rugbea konkurenco por viroj inter la teamoj de Anglio, Francio, Irlando, Italio, Skotlando kaj Kimrio. La nuna ĉampiono estas Kimrio, kiu venkis en la turniro de 2019.

Organizoj[redakti | redakti fonton]

La Internacia Rugbea Ligo, en angla International Rugby League, antaŭe konata kiel Rugby League International Federation (Rugbea Internacia Federacio) estas la internacia federacio kiu regas en la funkciado de la sporto rugbeo. Ties sidejo estas en Londono. La aktuala prezidanto estas Nigel Wood.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. rugbeo en PIV 2020
  2. La reganta organizo de Kanada piedpilko, nome Football Canada, estis konata kiel Canadian Rugby Union ĝis tiom malfrue kiom ĝis 1967, pli ol 50 jarojn post la sporto disiĝis el la establitaj reguloj de rugbeo.
  3. "The Rugby World Cup: Second Only To The Soccer World Cup in Attendance [Infographic".] Forbes. 18a de septembro 2015. Alirita la 5an de aprilo 2020.
  4. "Rugby League World Cup:Will World Cup joy finally come for Sam Burgess?". BBC Sport. 30a de novembro 2017. Alirita la 5an de aprilo 2020.
  5. "The Other (and Less Popular) Rugby World Cup Gets Underway". New York Times. 27a de oktobro 2017. Alirita la 5an de aprilo 2020.
  6. ἐπίσκυρος, Henry George Liddell, Robert Scott, A Greek-English Lexicon, en Perseus Digital Library
  7. The New Encyclopædia Britannica, Eldono de 2007: "In ancient Greece a game with elements of football, episkuros, or harpaston, was played, and it had migrated to Rome as harpastum by the 2nd century BC".
  8. φαινίνδα, Henry George Liddell, Robert Scott, A Greek-English Lexicon, en Perseus Digital Library
  9. Nigel Wilson, Encyclopedia of Ancient Greece, Routledge, 2005, p. 310
  10. Nigel M. Kennell, The Gymnasium of Virtue: Education and Culture in Ancient Sparta (Studies in the History of Greece and Rome), The University of North Carolina Press, 1995, on Google Books
  11. Steve Craig, Sports and Games of the Ancients: (Sports and Games Through History), Greenwood, 2002, en Google Books
  12. Don Nardo, Greek and Roman Sport, Greenhaven Press, 1999, p. 83
  13. Sally E. D. Wilkins, Sports and games of medieval cultures, Greenwood, 2002, en Google books
  14. E. Norman Gardiner: "Athletics in the Ancient World", Courier Dover Publications, 2002, (ISBN 0-486-42486-3), p.229
  15. William Smith: "Dictionary of Greek and Roman Antiquities", 1857, p.777
  16. . FIFA Women's World Cup France 2019™ - FIFA.com.
  17. "Broken Time -review". The Guardian. 2a de oktobro 2011. Alirita la 5an de aprilo 2020.
  18. "27 August 1995:Rugby Union turns professional". MoneyWeek. 27a de aŭgusto 2015. Alirita la 5an de aprilo 2020.
  19. Origins of Rugby Alirita la 5an de aprilo 2020.
  20. The Great Schism Alirita la 5an de aprilo 2020.
  21. La franca Leĝo Évin malpermesas alkohol-sponsoradon de sporto, kaj tiel la biero Guinness ne aperas en al nomo tie; la moto "La grandeco de Ses Nacioj" estas uzata protrompi ĝin kaj trudi la vorton "Guinness". Tézenas du Montcel, Magali (5a de februaro 2019). "L'exception française au cœur du 'Guinness/Greatness Six Nations'". Les Échos. Alirita la 5an de aprilo 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rugby football en la angla Vikipedio.