FIFA
Federacio Internacia de Futbalo Asocia | ||
---|---|---|
Fédération Internationale de Football Association | ||
![]() | ||
![]() | ||
metaorganizaĵo federacio de futbalo internacia sporta federacio neprofitcela organizaĵo vd | ||
Dum | 21-a de majo 1904 - nekonata/nuntempe | |
Geografia situo | CH1903: 685769 / 248460 (mapo)47.3813888888898.5744444444444Koordinatoj: 47° 22′ 53″ N, 8° 34′ 28″ O; CH1903: 685769 / 248460 (mapo) | |
![]() Mapo de FIFA kun la ses konfederacioj.
| ||
| ||
Tipo | sporto (futbalo) | |
Membro de | Tutmonda Asocio de Internaciaj Sportaj Federacioj • Association of Summer Olympic International Federations vd | |
Sidejo | Zuriko ![]() | |
Lando(j) | Svislando | |
Estr(ar)o | Gianni Infantino | |
Lingvoj | angla araba franca germana hispana | |
filioj | CONCACAF • UEFA • CONMEBOL • CAF • Azia Futbala Konfederacio • Oceania Futbal-Konfederacio vd | |
Posedatoj | FIFA headquarters vd | |
Retejo | http://fifa.com | |
La Fédération Internationale de Football Association (esperante Federacio Internacia de Futbalo Asocia) aŭ simple FIFA estas la internacia rega instanco de la sporto futbalo. Ĝia hejmo estas Zuriko, Svislando.
La organizaĵo funkcias kune kun regionaj filioj, kiuj kontrolas disvolvadon de futbalo en diversaj partoj de la mondo. La ses konfederacioj, kiuj konsistigas FIFA-n, estas:
- AFC - (Azio)
- CAF - (Afriko)
- CONMEBOL - (Sudameriko)
- CONCACAF - (Nordameriko, Centra Ameriko kaj Antiloj)
- OFC - (Oceanio)
- UEFA - (Eŭropo)
FIFA organizas, inter aliaj, la jenajn futbal-konkursojn:
- FIFA Mondpokalo
- Olimpika Futbal-Turniro
- Futbala Mond-Ĉampionado Junulara
- Futbala Mond-Ĉampionado Sub-17-jaraĝa
- Virina Mondpokalo de FIFA.
- Futbala Virina Mond-Ĉampionado Sub-19-jaraĝa
FIFA ankaŭ antaŭenigas la sporton, reguligas la transdonadon de futbalistoj inter teamoj, kaj eldonas la premion FIFA Monda Ludanto de la Jaro.
La regulojn de futbalo regas la Internacia Komitato de Futbalo Asocia (IFAB), kiun konsistigas kvar reprezentantoj el FIFA, kaj po unu el la Angla Futbalo-Asocio, la Skota Futbalo-Asocio, la Kimra Futbalo-Asocio kaj la Irlanda Futbalo-Asocio.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|