Internacia Federacio de Arkpafado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Internacia Federacio de Arkpafado
World Archery Federation
WA
tipo sporto (arkpafado)
fondodato 1931
sidejo Laŭzano Flago-de-Svisio.svg  Svislando
estro Turkio Uğur Erdener
Retejo http://www.worldarchery.org/
twitter @worldarchery
v  d  r
Information icon.svg

La Internacia Federacio de Arkpafado (angle World Archery Federation, mallongigata kiel WA) estas la internacia rega instanco pri arkpafado. La asocio fondiĝis en 1931. Ĝia sidejo troviĝas en Laŭzano, Svislando.[1]

Moderna konkurenca arkpafado estas arkpafado al celo por montri akuratecon el distanco aŭ distancoj. Tiu estas la plej populara formo de konkurenca pafarkado tutmonde kaj ĝi estas nomata ankaŭ celarkado. Formo partikulare populara en Eŭropo kaj Ameriko estas kamparkado, nome pafarkado al celoj ĝenerale seriigitaj je variaj distancoj en ligna celaro. Notu ke la regularo varias el organizaĵo al organizaĵo. La reguloj de Internacia Federacio de Arkpafado estas ofte konsiderataj normigaj, sed grandaj ne-IFA-aliĝintaj arkorganizaĵoj ekzistas kun diferencaj reguloj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. World Archery Federation (angle). The International Olympic Comittee. Alirita 9-a de marto 2014.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]