Halterlevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Halterlevo

Ĉe la sporto halterlevo la sportistoj provas levi kiel eble plej pezan halteregon al superkapa pozicio (kun malfleksitaj kruroj kaj brakoj). Ĝi estas pezatletika sporto. En la Olimpiaj Ludoj ĝi estas ekde 1976 dufaka sporto. Ŝiro kaj Puŝo estas la fakoj. Dum konkurso la sportistoj partoprenas en ambaŭ fakoj kaj la rezulton oni sumigas el la plej granda levita pezo de la du fakoj. Ĉe konkursoj kiel monda ĉampionado aŭ Olimpiaj Ludoj, la atletoj estas dividitaj en pezoklasojn. Tiu gajnas, kiu levas plej multe en sia pezoklaso. Ĉiu sportisto havas 3 eblojn por levi la halteregon. Por la sukceso necesas krom forto ankaŭ bona, sperta teĥniko, rapido, kunordigo kaj moviĝemo.

La stango – sur kiu estas muntitaj la rondaj halterdiskoj – havas mem pezon de 20 kg ĉe viroj, 15 kg ĉe virinoj. Por infanoj kaj junuloj ekzistas diversaj halteroj. Oni povas altigi la ŝarĝon ekzemple per paŝoj de 2,5 kg (aŭ pli, ekz. 5 aŭ 7,5 kg).

La internacia rega asocio estas la Internacia Federacio de Halterlevo (angle International Weightlifting Federation, mallongigite IWF).

Konkurso[redakti | redakti fonton]

Disvolvo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la konkurso mem okazas pezado de la sportistoj. Poste ili devas anonci por ambaŭ fakoj la unuan pezon, kiun ili volas levi. Ĉiu havs tri provojn. Konkur komenciĝas per la fako ŝiro. Tiu sportisto komencas ĝin, kiu anoncis la plej malgrandan pezon. La ordo de la provoj dependas de la anoncitaj pezoj. Tio signifas, ke dum fako la halterego nur pli peziĝas. Sportisto havas unu minuton por laŭregule levi la pezon. Oni taksas provon komencita, kiam la halterego preterpasas la genuojn. Dum provo la sportisto staras sur 4 × 4 metroj granda areo. Se ĝi forlasas la areon dum tio, la provo estas nevalida. Pri tiuj aferoj juĝas gvida kaj du flankjuĝistoj, kiuj sidas antaŭ la konkursejo.

Kiam sportisto sukcese levis la halteregon, ĝi devas anonci almenaŭ 1kg pli grandan pezon por sia venonta provo. Kiam sportisto ne sukcesis, ĝi rajtas levi la saman pezon denove. Se tio signifas, ke sportisto havas du sinsekvajn provojn, ĝi havas plian minuton por levi la pezon. Post kiam ĉiu uzas siajn tri ŝiroprovojn la puŝo komenciĝos post paŭzo. Ĝi estas same disvolvita.

Por ke provo estas konsiderita valida, du el la tri juĝistoj devas taksi ĝin tiel. Por havi finrezulton oni bezonas almenaŭ po unu validan provon en ambaŭ fakoj.

Ŝiro[redakti | redakti fonton]

Movoj dum ŝiro

Dum ŝiro oni levas la halteregon en unu ekmovo al superkapa pozicio kun malfleksitaj brakoj. Kiam la halterego estis svingite sufiĉe alte, oni moviĝas sub la halteregon - kutime per kaŭriĝi. Tiel oni ne devas eksvingi la halteregon al tro alta pozicio. Kiam oni sekure tenas la pezon, oni stariĝas per malfleksi la krurojn. La halterstango estas prenita tiel larĝe, ke ĝi postleve estas nur kelkajn centimetrojn super la kapo. Oni tiam devas stari retke kaj teni la pezon senmove ĉirkaŭ 2 sekundojn ĝis al signalo de la juĝistoj.

Puŝo[redakti | redakti fonton]

Unua fazo de puŝo
Dua fazo de puŝo

La puŝo konsistas el du fazoj. Dum la unua oni levas en la unua fazo la stangon en unu ekmovo al la ŝultrokavo. Dum tio oni kutime fleksas siajn krurojn. En la dua fazo oni svingas la halteregon supren kaj malfleksas siajn brakojn. Post kiam la halterego ekmoviĝis supren oni samtemp movas sin sub la stangon per kaŭri aŭ dispaŝo de la piedoj. Fine oni devas stari rekt kaj teni la pezon senmove ĝis la signalo same kiel ĉe la ŝiro. En la puŝo oni tenas la manojn pli proksime ol en la ŝiro.

Rezulto[redakti | redakti fonton]

Ĉe konkursoj kiel monda ĉampionado aŭ Olimpiaj Ludoj, la atletoj estas dividitaj en pezoklasojn. Por tio oni konsideras nur la plej pezan validan provon de fako. Ĉe tiuj konkursoj oni sumigas tiuj du rezultoj al finrezulto. Tiu venkas, kiu sume levas la plej grandan pezon. Ĉar en pli malgrandaj konkursoj ne ĉiam estas sufiĉe da partoprenantoj ekzistas relativo-rezultoj. Ekzemplo de tio estas la Sinclair-koeficiento - nomata laŭ la kanadano Roy Sinclair. Tiam oni obligas la du fakrezultojn per tiu koeficiento depende de sia pezoklaso al finrezulto.

Uzaĵoj[redakti | redakti fonton]

Halterego[redakti | redakti fonton]

La olimpia porvira halterego pezas 20 kg, longas 2,2 metrojn kaj la diametro de la pormana tenilo estas 28 mm. La porvirina halterego pezas 15 kg, longas 2,01 metrojn kaj la diametro estas 25 mm. La diskotenilaj finoj estas ruleblaj pere de rullagroj. Ties diametroj estas 50 mm kaj la distanco inter ili pro ambaŭ halteregoj estas 1,31 metroj. Se la diskoteniloj estus fiksaj la ŝiro kaj la unua fazo de puŝo estas multe pli malfacila pro la turniĝa inerto de la pezoj. La porvira halterego devas havi bluan markon kaj la porvirina flavan. Tiuj ankaŭ estas la koloroj de la sampezaj diskoj.

Pezodiskoj[redakti | redakti fonton]

Olimpiaj pezodiskoj

Ekzistas dek diverspezaj diskoj:

Pezo Koloro Pezo
25 kg ruĝa 2,5 kg
20 kg blua 2,0 kg
15 kg flava 1,5 kg
10 kg verda 1,0 kg
5 kg blanka 0,5 kg

La diametro de la kvar plej grandaj diskoj estas 450 mm ± 1 mm. Ili ankaŭ devas havi guman aŭ plastan tegon, por ke oni povas lasi fali la halteregon. La du sekuriloj por teni la diskojn sur la halterego pezas po 2,5 kg. La kvar plej malpezaj diskoj oni kutime metas ekster la sekuriloj sur la halterego.

Ŝuoj[redakti | redakti fonton]

Sub la kalkano la plandumo estas pli dika. Tio helpas la moviĝemon dum kaŭriĝi. La plandumo ankaŭ estas tre malmola kompare al normalaj ŝuoj, por ke ili ne tro kunpremiĝas.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]