Olimpiaj ludoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Olimpiaj Ludoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La olimpika flago
La olimpika fajro dum malferma ceremonio de la Somera Olimpiko 2004

La Olimpiaj ludojOlimpikoj[1] estas divers-sporta konkurado, kiu okazas ĉiun kvaran jaron. Origine okazigatajn en Olimpio en antikva Grekio, ilin reiniciatis la franca barono Pierre de Coubertin en la fino de la 19-a jarcento. La Ludoj de la Olimpikoj, pli bone konataj kiel la someraj Olimpikoj, okazas ĉiun kvaran jaron ekde 1896, kun escepto de la jaroj dum la unua kaj dua mondmilitoj. Speciala versio de Olimpiaj ludoj por vintraj sportoj, nomata la vintraj Olimpikoj, komenciĝis en 1924, sed ekde 1994 tiuj ĉi ludoj ne okazas dum la sama jaro kiel la someraj Olimpikoj, kiuj estas la plej grava evento en la mondo de sporto.

Antikvaj ludoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Antikvaj Olimpikaj Ludoj.
Palestro ĉe Olimpio, loko dediĉita al trejnado de luktistoj kaj aliaj atletoj.

En la malnovepoko, Olimpiaj Ludoj estis serio de atletikaj konkurencoj inter reprezentantoj de urboŝtatoj kaj unu el la Tuthelenaj Ludoj de Antikva Grekio. Ili estis okazigitaj por honoro de Zeŭso, kaj la grekoj donis al ili mitologian originon. La unua Olimpiko estas tradicie datata por la jaro 776 a.K.[2] Ili plue okazis kiam Grekio venis sub la romia regado, ĝis la imperiestro Teodozo la 1-a nuligis ilin en 393 a.K: kiel parto de la kampanjo por trudi kristanismon kiel la ŝtata religio de Romio. La ludoj okazis ĉiun kvaran jaron, aŭ laŭ olimpiado, kio iĝis tempunuo en historiaj kronologioj.[3]

La Olimpikoj havas longan tradicion. Oni ne plu scias veran originon de la antikvaj Olimpiaj Ludoj, sed estas multaj legendoj pri tiu temo. Unuafoje dokumente menciitaj ili estis en la jaro 776 a.K. en Grekio, sed tiuj certe ne estis la unuaj ludoj. Tiutempe ili estis plejparte regiona afero, kun nur unu konkuro, la stadiona kuro (192 m).

Poste aldoniĝis pliaj konkuradoj: tiutempe la sportistoj konkuris pri kurado (longaj kaj mallongaj distancoj), pentatlono (kuro, longosalto, lancoĵeto, diskoĵeto, lukto), pugnoluktado (aŭ pankracio, lukto kaj pugnobatalo) kaj ĉevalvetkuro, pentatlono. Lastan tagon de la evento poetoj kaj filozofoj povis prezenti siajn verkojn kaj ideojn. La lastaj Olimpiaj Ludoj de la antikva epoko okazis en la jaro 393 post Kristo: La imperiestro Teodozio la 1-a malpermesis Olimpiajn ludojn pro ilia pagana karaktero. Laŭ ordono de Teodozio la 2-a oni detruis la templojn de Olimpio kiel ankaŭ aliajn grekajn sanktaĵojn. Invadoj de fremdaj popoloj, superakvoj kaj terglitoj kaŭzis, ke oni forgesis pri la temploj.

Antaŭirantoj de la modernaj ludoj[redakti | redakti fonton]

Portreto de Evangelis Zappas en Zappeion.

Post la renesanco ekzistis en multaj Eŭropaj landoj provoj revivigi la Olimpiajn ludojn. Simile kiel la antikvaj Olimpiaj ludoj estis naciaj kaj ne internaciaj eventoj. La unua konata provo venas el la 17-a jarcento. Inter 1612 kaj 1642 plurfoje okazis la Olimpiaj ludoj de Cotswold en okcidenta Anglujo. Postiranto de la multsporta evento ankoraŭ okazas. De 1796 ĝis 1798 la Olympiades de la République dum la franca revolucio estis inspirita de la antikvaj ludoj. Pro tiuj ludoj la metra decimala sistemo estas uzata en sportoj.[4] En la parto Ramlösa de la sveda urbo Helsingborgo Olimpiaj ludoj okazis en 1834 kaj 1836. En 1850 la anglo William Penny Brookes fondis „Olimpian klason“ en Much Wenlock. El tio evoluis la „Wenlock Olympian Games“ en 1859, kiuj ankoraŭ estas ĉiujara evento. Brooks ankaŭ aranĝis landajn Olimpiajn ludojn en la Londona Kristala Palaco en 1866.

Post la Greka revolucio kontraŭ la regado de la Otomana Imperio en Grekujo kreskis intereso por reenkonduki la Olimpiajn ludojn. La unua propono venis el la poemo „Dialogo de la mortintoj“ de la poeto kaj eldonisto Panagiotis Soutsos el 1833. En 1856 la Greka negocisto Evangelos Zappas skribis leteron al la reĝo Otto la 1-a kiel klopodo akiri mecenatan revivigon de la Olimpiaj ludoj. La Olimpiaj ludoj de Zappas unuafoje okazis en la jaro 1859 en la Atena urbocentro. Nur grekoj partoprenis tiujn ludojn. Zappas ankaŭ mecenatis rekonstruon de la Tutatena Stadiono. Post la morto de Zappas sekvis tri pliaj ludoj en 1870, 1875 kaj 1889.

Revivigo[redakti | redakti fonton]

Pierre de Coubertin en rusa poŝtmarko de 2013 el serio "Sportaj Legendoj".

Post la retrovo de la antikvaj sportejoj kaj temploj de Olimpio en 1766 komenciĝis elfosado, centjarojn poste. La germano Ernst Curtius gvidis ĝin de 1875 ĝis 1881. Rilate al la franc-germana malamikeco barono de Coubertin diris: „Germanujo elfosis tion, kio restis de la malnova Olimpio. Kial Francujo ne restarigu la malnovan grandiozecon?“[5] Dum eduko-vojaĝo al Anglujo kaj Nordameriko la praktiko de lerneja sporto aparte impresis Coubertin. Ankaŭ pro tio li subtenis edukado-reformon en Francujo laŭ la Angla ekzemplo.[6] Li opiniis ke nesufiĉa korpa kapablo de la soldatoj en la Francuja-Prusuja milito de 1870/71 estis unu el la ĉefaj kialoj de la Francuja malvenko. Fine de la 19-a jarcento Eŭropo estis ombrita de vetarmado kaj disputoj inter ŝtatoj. Por malhelpi al memismo kaj kontribui al internacia komunikado sporto estis laŭ li bona maniero por atingi tion. Laŭ lia idealo la ludoj kunigu sportistojn de ĉiuj popoloj, haŭtkoloroj kaj religioj por konkuri en paca etoso. Ekde 1889 Coubertin organizis sportofestojn kaj vizito de la Olimpiaj ludoj de Wenlock 1890 firmigis en Coubertin la revon, ke la Olimpiaj ludoj povos estis revivigitaj.

Precipe de germanaj kaj belgaj deputitoj Coubertin ricevis kritikon. Dum kongreso en 1893 en la Sorbono ili kritikis neakordigeblon de „germana“ gimnastiko kaj la modernmoda „sporto“ el Anglujo.[5] En la sekvanta jaro de la 16-a ĝis la 23-a de Junio Coubertin aranĝis kunsidon por sportoinstruistoj el diversaj landoj. Venis 80 personoj el naŭ landoj (kaj neniu el Germanujo). Tie li prezentis sian ideon de Olimpiaj ludoj. La lastan tagon oni rigardas kiel fondiĝodaton de la IOK. La partoprenantoj ankaŭ decidis, ke en 1896 Ateno estos gastiganto de la unuaj modernaj Olimpiaj ludoj. Kiel unuan prezidanton la kunsido elektis la grekon Dimitrios Vikelas. Coubertin fariĝis ĝenerala sekretario.

Modernaj ludoj[redakti | redakti fonton]

Plonĝado dum la Olimpiaj ludoj de 1908

En la jaro 1896 en Ateno okazis la unuaj Olimpiaj ludoj de la nuntempo (295 viroj el 13 landoj en 42 konkuroj), kaj ekde tiam ili okazas – krom interrompoj pro la mondmilitoj - ĉiun kvaran jaron en malsama loko. Ekde la jaro 1924 ankaŭ vintraj ludoj okazas: unue samjare kiel la someraj ludoj, sed ekde 1994 (pro komercaj kialoj) en dujara alterno kun ili.

Olimpia ĵuro: "Nome de ĉiuj partoprenantoj, mi promesas, ke ni partoprenos en tiuj ĉi Olimpiaj ludoj konsiderante kaj obeante ties validajn regulojn, en la bona spirito de, kaj por la honoro de niaj teamoj.

Kroniko: Someraj Olimpikoj[redakti | redakti fonton]

Olimpia flamo en la Somera Olimpiko 1936 okazinta en Nazia Germanio.
Malgranda olimpika emblemo de la Somera Olimpiko 1980 okazinta en Moskvo.
1-a 1896 Ateno (Grekio) starto de 100-metra kuro, venkis Thomas Burke kun 12 s
2-a 1900 Parizo (Francio)
3-a 1904 St. Louis (Usono)
4-a 1908 Londono (Britio)
5-a 1912 Stokholmo (Svedio)
6-a 1916 Berlino (ne okazis pro la Unua Mondmilito)
7-a 1920 Antverpeno (Belgio)
8-a 1924 Parizo (Francio)
9-a 1928 Amsterdamo (Nederlando)
10-a 1932 Los-Anĝeleso (Usono)
11-a 1936 Berlino (Germanio) (olimpika ĵurado) Jesse Owens, usona nigrulo gajnis 4 ormedalojn en la Nazia Germanio
12-a 1940 Tokio (ne okazis pro la Dua Mondmilito)
13-a 1944 Londono (ne okazis pro la Dua Mondmilito)
14-a 1948 Londono (Britio)
15-a 1952 Helsinko (Finnlando)
16-a 1956 Melburno (Aŭstralio)
17-a 1960 Romo (Italio)
18-a 1964 Tokio (Japanio) Yoshinori Sakai, studento el Hiroŝimo, portis la olimpikan torĉon al la olimpiaj ludoj
19-a 1968 Meksikurbo (Meksiko)
20-a 1972 Munkeno (Germanio) okazis palestina teroratako kontraŭ israelaj sportistoj
21-a 1976 Montrealo (Kanado) 22 afrikaj landoj bojkotis, ĉar la partoprenanta Nov-Zelando pli frue ludis rugbeon kun Sud-Afriko
22-a 1980 Moskvo (Sovetunio) Usono kaj 50 okcidentaj landoj bojkotis tion pro la afgania interveno de Sovetunio
23-a 1984 Los-Anĝeleso (Usono) socialistaj landoj (krom Rumanio, Jugoslavio kaj Ĉinio) bojkotis kiel reprezalio pro la antaŭa bojkoto
24-a 1988 Seulo (Suda Koreio) (Kubo kaj Nord-Koreio bojkotis)
25-a 1992 Barcelono (Hispanio)
26-a 1996 Atlanto (Usono)
27-a 2000 Sidnejo (Aŭstralio)
28-a 2004 Ateno (Grekio)
29-a 2008 Pekino (Ĉinio)
30-a 2012 Londono (Anglio)
31-a 2016 Rio-de-Ĵanejro (Brazilo)
32-a 2020 Tokio (Japanio) okazis en 2021 pro la pandemio de KOVIM-19
33-a 2024 Parizo (Francio)
34-a 2028 Los-Anĝeleso (Usono)

Kroniko: Vintraj Olimpikoj[redakti | redakti fonton]

Interwoven steel frame several stories high with the lit flame at the top
Olimpia flamo dum la Malfermiga Ceremonio de la Vintra Olimpiko de 2002 okazintaj en Sallagurbo.
1-a 1924 Chamonix (Francio) (296 atletoj el 16 landoj en 16 konkursoj)
2-a 1928 St. Moritz (Svislando)
3-a 1932 Lake Placid (Usono)
4-a 1936 Garmisch-Partenkirchen (Germanio)
5-a 1948 St. Moritz (Svislando)
6-a 1952 Oslo (Norvegio)
7-a 1956 Cortina d’Ampezzo (Italio)
8-a 1960 Squaw Valley (Usono)
9-a 1964 Innsbruck (Aŭstrio)
10-a 1968 Grenoblo (Francio)
11-a 1972 Sapporo (Japanio)
12-a 1976 Innsbruck (Aŭstrio)
13-a 1980 Lake Placid (Usono)
14-a 1984 Sarajevo (Jugoslavio)
15-a 1988 Kalgario (Kanado)
16-a 1992 Albertville (Francio)
17-a 1994 Lillehammer (Norvegio)
18-a 1998 Nagano (Japanio)
19-a 2002 Salt Lake City (Usono)
20-a 2006 Torino (Italio)
21-a 2010 Vankuvero (Kanado)
22-a 2014 Soĉi (Rusio)
23-a 2018 Pjonĉango (Suda Koreio)
24-a 2022 Pekino (Ĉinio)

Olimpiaj simboloj kaj ceremonioj[redakti | redakti fonton]

Simboloj[redakti | redakti fonton]

Olimpia flago.

La olimpika movado uzas plurajn tutmonde protektitajn simbolojn, difinitajn de la internacia olimpika komitato en la olimpika ĉarto. La plej konata estas la olimpika flago kun la kvin diverskoloraj implikitaj ringoj sur blanka fono. La ses koloroj: blanko, ruĝo, bluo, verdo, flavo kaj nigro estis elektitaj, ĉar la flago de ĉiu lando en la mondo entenas almenaŭ unu el tiuj koloroj. Krome la nombro de la ringoj reprezentas la kvin kontinentojn (laŭ la klasika nombrado). La flago estis dezajnita en 1914 kaj estas elmetita ekde la Someraj ludoj de la jaro 1920 en Antverpeno.[7]

La oficiala frapfrazo de la olimpika movado estas (latine) citius, altius, fortius, kio signifas pli rapide, pli alte, pli forte.

La idealoj de De Coubertin speguliĝas pli bone en la olimpika kredo:

Citaĵo
 La plej grave ĉe la olimpikaj ludoj ne estas venko, sed partopreno, kiel ankaŭ en la vivo la plej grave ne estas venko, sed strebo al celo. La plej grave ne estas venkinte, sed bone luktinte. 
— De Coubertin[7]

La olimpika saluto estas saluto kiun la atletoj, dum la Olimpiaj ludoj, faris per levita dekstra brako.

Malferma ceremonio[redakti | redakti fonton]

La klimakso de la malferma ceremonio estas la ekflamigo de la olimpika fajro, ĉi tie en Helsinki en 1952

La malfermaj ceremonioj de la Olimpiaj ludoj enhavas serion de tradiciaj eroj, kiuj estas priskribitaj en la olimpika ĉarto.[8][9] La ceremonio komenciĝas kutime per la suprentiro de la flago kaj la ludo de la nacia himno de la gastiganta lando. Sekvas diversaj artistaj spektakloj (muziko, kantado, danco, teatro), kiuj reprezentas la gastigantan landon. Grando kaj komplekso de la ceremonioj daŭre kreskas, ĉar ĉiu gastiganta lando strebas superi sian antaŭulon. Tiel la kostoj de la malferma ceremonio de la someraj ludoj en la jaro 2008 en Pekino superis 100 milionojn da dolaroj.[10]

Post la arta parto de la ceremonio, la atletoj paradas en la stadionoj grupigitaj laŭ landoj. Grekio estis tradicie la unua lando kiu eniras kaj kondukas la paradon por honori la originojn de la Olimpiko. Poste la aliaj landoj eniras en la stadionon alfabetorde kongrue kun la elektita lingo de la gastiganta lando, kaj la atletoj de la gastiganta lando estas la lastaj enirantoj. Dum la Somera Olimpiko 2004, kiu estis gastigita en Ateno, Grekio, la greka flago eniris la unua en la stadiono, kvankam la greka delegitaro eniris la lasta. Ekde la Somera Olimpiko 2020, la venontaj gastigantoj de la respektivaj Olimpiaj ludoj (ĉu someraj aŭ vintraj) eniroj tuj antaŭ la nuntempa gastiganto en descendanta ordo. Poste oni faras diskursojn, formale malfermante la ludojn. Finfine, la Olimpia torĉo estas portata en la stadionon kaj trapasita ĝis ĝi atingas la finan torĉokuron; ofte sukcesa Olimpia atleto el la gastiganta lando ekbruligas la olimpian flamoj en la stadiona kaldrono.[11][12]

Ferma ceremonio[redakti | redakti fonton]

Atletoj kuniĝas en la stadiono dum la ferma ceremonio de la Somera Olimpiko 2008 en Pekino.

La ferma ceremonio de la Olimpiaj ludoj okazas dimanĉe kaj post ĉiuj sporteventoj estas finitaj. Flag-portantoj el ĉiu partoprenanta lando eniras en la stadiono, sekvitaj de la atletoj kiuj eniras ĉiuj kune, sed nacia distingo.[13] Tri landaj flagoj estas hisataj dum la korespondaj naciaj himnoj estas ludataj: nome la flago de la nuntempa gastiganta lando; la flago de Grekio, por honori la naskolokon de la Olimpiaj ludoj; kaj la flago de la gastiganta lando de la venontaj someraj aŭ vintraj Olimpiaj ludoj.[13] La prezidanto de la organiza komitato kaj la prezidanto de la IOK faras siajn fermajn diskursojn, la ludoj estas oficiale fermitaj, kaj la olimpia flamo estas ekstingita.[14] En tio kio estas konata kiel Antverpena Ceremonio, la nuntempa urbestro de la urbo kiu organizis la ludojn transpasas specialan olimpian flagon al la prezidanto de la IOK, kiu poste pasigas ĝin al la nuntempa urbestro de la urbo kiu estos gastiganto de la venontaj Olimpiaj ludoj.[15] La gastiganta lando de la venontaj ludoj poste por mallonge prezentas sin per artaj montroj de danco kaj teatro reprezentaj de ties kulturo.[13]

Kiel kutime, la lasta medalhaviga ceremonio de la ludoj okazas kiel parto de la ferma ceremonio. Tipe, la maratonmedaloj estas transdonitaj en la Somera Olimpiko,[13][16] dum la medaloj de skikurado estas havigitaj en la Vintra Olimpiko.[17]

Medalhavigo[redakti | redakti fonton]

Medalceremonio ĉe Somera Olimpiko 2008 kun (el maldekstro dekstren): la dana flago, la flago de Britio, kaj la novzelanda flago.

Medalceremonio okazas post la fino de ĉiu olimpika evento. La venkinto, kaj la dua kaj tria-ranga konkurencintoj aŭ teamoj, staras sur triloka of a three-tiered rostrum (tribuno) por ricevi sian respektivan medalon fare de membro de la IOK.[18] Post la ricevo de medaloj, la nacia flagoj de la tri medalricevintoj estas hisitaj dum la nacia himno de la lando de la ormedalisto estas aŭskultata.[19] Ankaŭ volontuloj el la gastiganta lando agadas kiel gastigantoj dum la medalceremonio, kaj helpas la funkciulojn kiuj disdonas la medalojn kaj kiel flag-portantoj.[20] En la Somera Olimpiko, ĉiu medalceremonio okazas ĉe la sportejo kie la respektiva evento estis okazinta,[21] sed la medalceremonioj ĉe la Vintra Olimpiko kutime okazas ĉe speciala "plaza" (medalejo).[22]

Sportoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Olimpiaj sportoj.

En la someraj ludoj estas arkpafado, atletiko, basbalo, biciklado, bokso, futbalo, gazonhokeo, gimnastiko, golfo, halterlevo, ĵudo, kajakado-kanuado, karateo, korbopilko, lukto, manpilko, moderna pentatlono, naĝado, pafado, rajdado, remado, rugbeo sepopa, skermo, softbalo, tabloteniso, tekvondo, teniso, triatlono, velado, volanludo kaj volejbalo.

En la vintraj ludoj estas arta sketado, biatlono, glacihokeo, glitkurado, glitŝtonludo, luĝo, skiado kaj sledado.

Dwain Chambers (meze) en 100-metra kurado dum brita kvalifikiga konkuro por partopreno en la somera olimpiko 2008. 100-metra kurado estas unu el la plej popularaj sportoj en atletiko.

La Olimpika programo konsistas el 35 sportoj, 30 fakoj kaj 408 eventoj. Por ekzemplo, Luktado estas somerolimpia sporto, kiu enhavas du fakojn: nome grek-romia kaj liberstila luktadoj. Ĝi estas siavice subdividita en dekkvar eventoj por viroj kaj kvar eventoj por virinoj, ĉiuj el kiuj reprezentas diferencajn pezklasojn.[23] La programo de la Somera Olimpiko inkludas 26 sportojn, dum la Vintra Olimpiko konsistas el 15 sportoj.[24] Atletiko, naĝado, skermo, kaj gimnastikoestas la nuraj somerolimpiaj sportoj kiuj neniam forestis el la olimpika programo. Skikurado, arta sketado, glacihokeo, Nordia kombino, skisaltado, kaj rapid-sketado aperis en la programoj de ĉiu Vintra Olimpiko ekde ties starto en 1924. Nuntempaj olimpiaj sportoj, kiel badmintono, korbopilko, kaj volejbalo, aperis por la unua fojo en la programo kiel montrosportoj, kaj estis poste promociitaj al plenaj olimpiaj sportoj. Kelkaj sportoj kiuj estis konkurencitaj en pli fruaj Olimpiaj ludoj estis poste forfaligitaj el la programo.[25]

Olimpiaj sportoj estas kontrolitaj de internaciaj sporto-federacioj (ISF-oj) agnoskitaj de la IOK kiel tutmondaj kontrolistoj de tiuj sportoj. Estas 35 federacioj reprezentataj ĉe la IOK.[26] Estas sportoj agnoskitaj de la IOK kiuj ne estas inkluditaj en la olimpika programo. Tiuj sportoj ne estas konsiderataj olimpiaj sportoj, sed ili povas esti promociitaj al tiu statuso dum programrevizio kiu okazas en la unua sesio de la IOK post la okazigo de la Olimpiaj ludoj.[27][28] Dum tiaj revizioj, sportoj povas esti ekskluditaj aŭ inkluditaj en la programon surbaze de dutriona majoritata voĉdonado de la membroj de la IOK.[29] Estas agnoskitaj sportoj kiuj neniam estis en olimpika programo en ajna fako, ekzemple skvaŝo.[30]

Starto de 4×100 metroj por viroj dum la Somera Olimpiko 2008 en Pekino.

En Oktobro kaj Novembro 2004, la IOK establis Olimpikan Programan Komisionon, kiu ricevis la taskon revizii la sportojn de la Olimpia programo kaj de ĉiuj ne-Olimpiaj agnoskitaj sportoj. La celo estis apliki sisteman alproksimigon al establado de la Olimpia programo por ĉiu okazigo de la ludoj.[31] La komisiono formulis sep kriteriojn por pritaksi ĉu sporto estu inkludita en la Olimpian programon.[31] Tiuj kriterioj estas historio kaj tradicio de la sporto, universaleco, populareco de la sporto, ĝenerala montrobildo, sano de la atletoj, disvolvigo de la koncerna Internacia Federacio kiu kontrolas tiun sporton, kaj kostoj de la organizado de la sporto.[31] El tiu studo kvin agnoskitaj sportoj aperis kiel kandidatoj por inkludo en la Somera Olimpiko 2012: nome golfo, karateo, rugbeo 7, rultabulado kaj skvaŝo.[31] Tiuj sportoj estis reviziitaj de la Plenumkomitato de la IOK kaj poste referencataj al la Ĝenerale Sesio en Singapuro en Julio 2005. El la kvin sportoj rekomenditaj por inkludo nur du estis elektitaj kiel finalistoj: nome karateo kaj skvaŝo.[31] Neniu sportoj atingis la postulitan dutriona majoritata voĉdonado de la membroj de la IOK kaj konsevence ili ne estis promociitaj al la Olimpia programo.[31] En Oktobro 2009 la IOK voĉdonis instali golfon kaj rugbeon 7 kiel olimpiaj sportoj por la Somera Olimpiko de 2016 kaj de 2020.[32]

La 114-a sesio de la IOK, en 2002, limigis la somerolimpikan programon al maksimumo de 28 sportoj, 301 eventoj, kaj 10 500 atletoj.[31] Tri jarojn poste, en la 117-a IOK-sesio, oni faris la unuan plej gravan programrevizion, kiu rezultis en la ekskludo de basbalo kaj de softbalo el la oficiala programo de la Londonaj Ludoj de 2012. Ekde tiam ne estis interkonsento por la promocio de aliaj du sportoj: la programo de 2012 aperigis ĝuste 26 sportojn.[31] La ludoj de 2016 kaj 2020 revenis al maksimumo de 28 sportoj kun aldono de rugbeo kaj golfo.[32]

Amatoreco kaj profesieco[redakti | redakti fonton]

Profesiaj ludistoj de la NHL estis rajtigitaj partopreni en glacihokeo starte en 1998 (en la foto finalo de 1998 inter Rusio kaj Ĉeĥio).

La etoso de aristokrataro ekzempligita en la britaj lernejoj ege influis super Pierre de Coubertin.[33] Tiuj publikaj lernejoj defendis la kredon ke sporto formas gravan parton de eduko, sinteno kiu estas resumita en la diraĵo mens sana in corpore sano, nome sana menso en sana korpo. Tiukadre, ĝentelmano estis tiu kiu iĝas plurfaceta, ne la plej unuaranga en nur unu specifa afero. Estis ankaŭ hegemonia koncepto de justeco, en kiu praktiki aŭ trejniĝi estis konsiderata kvazaŭ perfido.[33] Tiuj kiuj praktikis sporton profesie estis konsiderataj kiel havantoj de maljusta avantaĝo super tiuj kiuj praktikis ĝin nur kiel hobio.[33]

La ekskludo de profesiuloj okazigis kelkajn polemikojn laŭlonge de la historio de la moderna Olimpiko. La ĉampiono en la Somera Olimpiko 1912 de pentatlono kaj dekatlono nome Jim Thorpe estis senigita el siaj medaloj kiam oni malkovris, ke li estis ludinta duon-profesian basbalon antaŭ la Olimpikoj. Liaj medaloj estis postmorte redonitaj fare de la IOK en 1983 pro kompata sinteno.[34] Svisaj kaj aŭstriaj skiistoj bojkotis la Vintran Olimpikon de 1936 kiel apogo al siaj skiadaj instruistoj, kiuj ne estis rajtigitaj konkurenci ĉar ili vivtenis sin per sia sporto kaj ili estis konsiderataj profesiuloj.[35]

La alveno de ŝtat-sponsoritaj "plen-tempaj amatoraj atletoj" el landoj de la Orienta Bloko erodis la ideologion de la pura amatoro, kiel metis la mem-financitajn amatorojn de okcidentaj landoj je malavantaĝo. Sovetunio enirigis teamojn de atletoj kiuj estis teorie ĉiuj studentoj, soldatoj aŭ laboristoj de iu profesio, sed ĉiuj el kiuj estis reale pagitaj de la ŝtato por trejniĝi je plen-tempa bazo.[36][37][33] La situacio estis ege malavantaĝa por usonaj kaj okcidenteŭropaj atletoj, kaj estis grava faktoro en la malpliigo de usonaj medalatingoj en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. Tamen, pretersolvoj ankaŭ en okcidentaj landoj ebligis individuojn dediĉi sin plen-tempe al sporto, kvankam teorie respektante la amatorajn regulojn.[38] Kiel rezulto, la Olimpiaj ludoj ŝanĝis sin el amatoreco, kiel viziis Pierre de Coubertin, al permeso de partopreno de profesiaj atletoj,[39] sed nur en la 1990-aj jaroj, post la disfalo de Sovetunio kaj la malaltigo de ties influo en la Internacia Olimpika Komitato.[40][41][42]

Polemiko pri la kanada teamo de glacihokeo[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la fino de la 1960-aj jaroj, la Kanada Amatora Hokea Asocio sentis, ke iliaj amatoraj ludantoj ne plu povos esti konkurenceblaj kontraŭ la sovetaj plentempaj atletoj kaj kontraŭ tiuj de aliaj konstante pliboniĝantaj eŭropaj teamoj, ĉefe orienteŭropaj. Ili postulis la kapablon uzi ludistojn el profesiaj ligoj sed ili trafis opozicion el la IIHF (Internacia Glacihokea Federacio) kaj de la IOK. En la Kongreso de IIHF de 1969, la IIHF decidis permesi al Kanado uzi naŭ ne-NHL profesiajn hokeistojn[43] en la Tutmonda Ĉampioneco de 1970 en Montrealo kaj Winnipeg, Manitobo, Kanado.[44] La decido estis renversita en Januaro 1970 post Brundage diris, ke la glacihokea statuso kiel Olimpia sporto estus endanĝerigita se oni faris tiun ŝanĝon.[43] Reage, Kanado retiriĝis el la internacia glacihokea konkurenco kaj funkciuloj asertis, ke ili ne revenos ĝis oni instalos "malferman konkurencon".[43][45] Günther Sabetzki iĝis prezidanto de la IIHF en 1975 kaj helpis solvi la disputon kun la KAHA. En 1976, la IIHF interkonsentis permesi la "malferman konkurencon" inter ĉiuj ludistoj por la Tutmonda Ĉampioneco. Tamen, ludistoj de NHL ne estis ankoraŭ rajtigitaj ludi en la Olimpiaj ludoj ĝis 1988, pro la nuramatora politiko de la IOK.[46]

Bojkotoj[redakti | redakti fonton]

Grekio, Aŭstralio, Francio kaj Unuiĝinta Reĝlando estas la nuraj landoj kiuj partoprenis en ĉiuj Olimpiaj ludoj ekde ilia starto en 1896. Kvankam multaj landoj foje ne partoprenis en iuj Olimpiaj ludoj pro manko de kvalifikitaj atletoj, kelkaj elektis bojkoton al okazigo de precizaj Olimpiaj ludoj pro diversaj tialoj, plej ofte politikaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. indiko en la Reta Vortaro de Esperanto
  2. History. Olympic Games. Alirita 2016-08-11.
  3. Panhellenic Games. Alirita 9a de Novembro 2016.
  4. Histoire et évolution des Jeux olympiques (france). Arkivita el la originalo je 6-a de Junio 2012. Alirita 12-a de Marto 2020.
  5. 5,0 5,1 Hintergrund: Von der Geburt einer Idee (germane). Arkivita el la originalo je 3-a de Februaro 2018. Alirita 14-a de Marto 2020.
  6. Abschlag Rio: Jugend trainiert GOLF für Olympia (germane). Alirita 14-a de Marto 2020.
  7. 7,0 7,1 Olimpikaj simboloj, Olimpika muzeo (PDF, angle), vidita la 23-an de novembro 2009
  8. Factsheet Opening Ceremony of the Olympic Summer Games, internacia olimpika komitato, februaro 2008 (PDF, angle). Arkivita el la originalo je 2011-04-29. Alirita 2010-07-09.
  9. Factsheet Opening Ceremony of the Olympic Winter Games, internacia olimpika komitato, februaro 2008 (PDF, angle). Arkivita el la originalo je 2009-03-25. Alirita 2010-07-09.
  10. Ein Feuerwerk der Macht, Focus, 8-an de aŭgusto 2008, vidita la 23-an de novembro 2009.
  11. "Fact sheet: Opening Ceremony of the Summer Olympic Games" (PDF). International Olympic Committee. Februaro 2008. Arkivita el la originalo (PDF) la 29an de Aprilo 2011. Alirita la 31an de Decembro 2021.
  12. "Fact sheet: Opening Ceremony of the Winter Olympic Games" (PDF). International Olympic Committee. Februaro 2008. Arkivita el la originalo (PDF) la 25an de Marto 2009. Alirita la 31an de Decembro 2021.
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 Closing Ceremony Factsheet. The International Olympic Committee (5a de Junio 2012). Alirita 12a de Aŭgusto 2012.
  14. Closing Ceremony. International Olympic Committee (31a de Januaro 2002). Arkivita el la originalo je 25a de Marto 2009. Alirita 27a de Aŭgusto 2008. Arkivigite je 2009-03-25 per la retarkivo Wayback Machine
  15. The Olympic Flags and Emblem. The Vancouver Organizing Committee for the 2010 Olympic and Paralympic Winter Games. Alirita 10a de Februaro 2009. Arkivigite je 2008-09-20 per la retarkivo Wayback Machine
  16. "The Latest: Rio Games close with samba-fueled Carnival party", The San Diego Union-Tribune, 21a de Aŭgusto 2016.
  17. The Closing Ceremonies of the Olympic Game. International Olympic Committee (1a de Junio 2014). Alirita 24a de Junio 2018.
  18. Olympic Games – The Medal Ceremonies. Alirita 9a de Oktobro 2020.
  19. "Symbols and Traditions: Medal ceremony". USA Today. 12a de Julio 1999. Alirita la 31an de Decembro 2021.
  20. "Medal ceremony hostess outfits unveiled", 18a de Julio 2008.
  21. "Medalists at 2018 Winter Olympics get precious keepsake. And a medal", USA Today, 13a de Februaro 2018.
  22. "Mascots come first, then medals for Olympic champions", USA Today, 12a de Februaro 2018.
  23. Wrestling. The Beijing Organizing Committee for the Games of the XXIX Olympiad. Arkivita el la originalo je 26a de Februaro 2009. Alirita 25a de Marto 2009. Arkivigite je 2009-02-26 per la retarkivo Wayback Machine
  24. "Sports". International Olympic Committee. Alirita la 31an de Decembro 2021.
  25. Olympic Sports of the Past. Arkivita el la originalo je 2008-12-18. Alirita 10a de Februaro 2009.
  26. Olympic Charter 2007, pp. 88–90.
  27. International Sports Federations. International Olympic Committee. Alirita 8a de Februaro 2009.
  28. Olympic Charter 2007, p. 87.
  29. Factsheet: The sessions. International Olympic Committee. Arkivita el la originalo je 29a de Aprilo 2011. Alirita 8 February 2009.
  30. "Recognised Sports". olympic.org. Arkivita el la originalo la 24an de Marto 2009. Alirita la 31an de Decembro 2021.
  31. 31,0 31,1 31,2 31,3 31,4 31,5 31,6 31,7 "Factsheet: The sports on the Olympic programme" (PDF). International Olympic Committee. Februaro 2008. Arkivita el la originalo (PDF) en 25a de Marto 2009. Alirita la 31an de Decembro 2021.
  32. 32,0 32,1 "Golf, rugby added for 2016 and 2020". ESPN. Associated Press. 9a de Oktobro 2009. Alirita la 31an de Decembro 2021.
  33. 33,0 33,1 33,2 33,3 Eassom 1994, pp. 120–123.
  34. Jim Thorpe Biography. Biography.com. Alirita 9a de Februaro 2009.
  35. Garmisch-Partenkirchen 1936. International Olympic Committee. Alirita 25a de Julio 2011.
  36. The Role of Sports in The Soviet Union - Guided History.
  37. "Soviet Sports and Intelligence Activities" (PDF). Central Intelligence Agency. 28a de Decembro 1954. Alirita la 1an de Januaro 2022.
  38. "Degrees of Difficulty: How Women's Gymnastics Rose to Prominence and Fell from Grace", de Georgia Cervin, (ISBN 0252043774)
  39. "Symbols and traditions: Amateurism". USA Today. 12a de Julio 1999. Alirita la 1an de Januaro 2022.
  40. Soviet Control of Sports Activities and Sports Propaganda. Central Intelligence Agency (7 February 1955). Alirita 22a de Aŭgusto 2021.
  41. Soviet Sports as an Instrument of Political Propaganda. Central Intelligence Agency (20a de Januaro 1955). Alirita 22a de Aŭgusto 2021.
  42. . The Olympic Ideal and the Winter Games Attitudes Towards the Olympic Winter Games in Olympic Discourses – from Coubertin to Samaranch. Comité International Pierre De Coubertin. Arkivita el la originalo je 19a de Septembro 2016. Alirita 19a de Septembro 2016. Arkivigite je 2016-09-19 per la retarkivo Wayback Machine
  43. 43,0 43,1 43,2 Protesting Amateur Rules, Canada Leaves International Hockey (4a de Januaro 1970). Arkivita el la originalo je 20a de Februaro 2016.
  44. Finally, Canada to Host the World Championship (7a de Majo 2004). Arkivita el la originalo je 3 March 2016.
  45. "Summit Series '72 Summary", Hockey Hall of Fame. Arkivigite je 2008-08-07 per la retarkivo Wayback Machine
  46. First Canada Cup Opens Up the Hockey World (15a de Septembro 1976). Arkivita el la originalo je 14a de Marto 2016.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Buchanan, Ian (2001). Historical dictionary of the Olympic movement. Lanham: Scarecrow Presz. ISBN 978-0-8108-4054-6.
  • Kamper, Erich; Mallon, Bill (1992). The Golden Book of the Olympic Games. Milan: Vallardi & Associati. ISBN 978-88-85202-35-1.
  • Preuss, Holger; Marcia Semitiel García (2005). The Economics of Staging the Olympics: A Comparison of the Games 1972–2008. Edward Elgar Publishing. ISBN 978-1-84376-893-7.
  • Simson, Vyv; Jennings, Andrew (1992). Dishonored Games: Corruption, Money, and Greed at the Olympics. New York: S.P.I. Books. ISBN 978-1-56171-199-4.
  • Wallechinsky, David (2004). The Complete Book of the Summer Olympics, Athens 2004 Edition. SportClassic Books. ISBN 978-1-894963-32-9.
  • Wallechinsky, David (2005). The Complete Book of the Winter Olympics, Turin 2006 Edition. SportClassic Books. ISBN 978-1-894963-45-9.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Alilingve[redakti | redakti fonton]



Vintraj Olimpiaj Ludoj

1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1994, 1998, 2002, 2006, 2010, 2014, 2018, 2022

Someraj Olimpiaj Ludoj

1896, 1900, 1904, (1906)*, 1908, 1912, (1916)I, 1920, 1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1996, 2000, 2004, 2008, 2012, 2016, 2020



Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.