Albertville

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Albertville

Albertville estas francia urbo en la departemento Savojo en nordaj Alpoj. Ĝi kuŝas je 345 m-alteco inter la montaroj Bauges nordokcidente, Beaufortain nordoriente kaj Grand-Arc sude. La rivero Arly trafluas la urbon kaj elirante el ĝi, ĵetiĝas en Isère.

Inter la 8-a de februaro kaj la 23-a de februaro 1992 ĉi-tie okazis la Vintra Olimpiko 1992.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

En Albertville kreiĝis esperanto asocio en 2004 Albertville Esperanto, kaj en la valo Tarentezo ekzistas jam delonge alia asocio Tarenteza Esperanto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]