Masivo Beaufortain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Masivo Beaufortain
Alpine subsection
supermara alteco

2 995 m

Situo Francio
Montaro Alpoj
Geografia situo 45° 41′ N, 6° 34′ O (mapo)45.6863083333336.5690638888889Koordinatoj: 45° 41′ N, 6° 34′ O (mapo) f4
Masivo Beaufortain (Francio)
Masivo Beaufortain (Francio)
DEC
Masivo Beaufortain
Masivo Beaufortain
Situo de Masivo Beaufortain
Map
Masivo Beaufortain
Masivoj Okcidentaj Alpoj
vdr

La montomasivo Beaufortain staras en la franca departemento Savojo en la nordaj Alpoj. La valo Tarentezo sude limigas ĝin, la rivero Arly oriente kaj nordoriente, kaj la Masivo Blanka Monto en ladepartemento Haute-Savoie norde kaj oriente. Laŭ geologia vidpunkto ĝi apartenas al la alpaj eksteraj masivoj, kiel suda sekvo de la Masivo Blanka Monto. Ĝi estis skulptita de la glaciejoj en plurajn krutdeklivajn valojn ĝis montpesejoj : Tarentezo atingeblas sude per Cormet de Roseland (1967 m), Cormet d'Arèches (2109 m) kaj Col de la Bathie (1889 m), Haute-Savoie norde per Col du Joly (1989 m) kaj Col du Bonhomme (2329 m) kaj la valo Arly per Col des Saisies (1633 m).

La ĉefa vilaĝo estas Beaufort-sur-Doron, kies nomo donis la masivnomon kaj ankaŭ la nomon de fama fromaĝo Beaufort fabrikita tie, en Tarentezo kaj en Maurienne. La masivo enhavas plurajn baraĵojn por elekltroprodukto (Roselend, Saint-Guérin kaj la Girotte).Menciindas ankaŭ fama norda skiejo Les Saisies, kie okazis la olimpikaj konkursoj en 1992. Beaufortain estas sovaĝa, tradicia kaj agrabla feriejo por ĉiuj, kiuj amas naturon kaj familiecan akcepton.



Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.