Somera Olimpiko 1952

El Vikipedio, la libera enciklopedio
XV Somera Olimpiko
Loko: Helsinko ( Finnlando)
Komenca dato: La 9-a de julio 1952
Fina dato: La 3-a de aŭgusto 1952
Oficiala malfermanto: Juho Paasikivi, tiam la ŝtata prezidanto de Finnlando
Olimpika flamo: Paavo Nurmi kaj Hannes Kolehmainen
Olimpika ĵuro: Heikki Savolainen
Nombro de nacioj:
69
Nombro de sportistoj: (viroj / inoj)
4 955
(4 436 / 519)
Nombroj de sportoj:
Aliaj kandidatoj:
Somera olimpiko
← 1948 1956 →
Vintra olimpiko
← 1952 1956 →
vdr

La 15-a Somera Olimpiko (aŭ Someraj Olimpiaj Ludoj) okazis de la 9-a de julio 1952 ĝis la 3-a de aŭgusto 1952 en Helsinko,  Finnlando. La Somera Olimpiko estis oficiale malfermata de Juho Paasikivi, tiam la ŝtata prezidanto de Finnlando, kaj la olimpika flamo estis flamata de Paavo Nurmi kaj Hannes Kolehmainen.[1]

Helsinka Olimpika Stadiono. La turo ofertas bonan vidon super Helsinko.

Helsinko estas la plej norda urbo ĉe kiu someraj Olimpikoj iam okazis. Ĉar Londono gastigas la antaŭa somera olimpiko de 1948, Tiu olimpiko estas la plej lastatempa tempo kiam du sinsekvaj someraj olimpikoj okazis en Eŭropo. En la olimpiko partoprenis 4 955 sportistoj el 69 landoj, kaj 1,4 milionoj da homoj spektis ilin. [2] Oni modernisme konstruigis multajn novajn sportajn konstruaĵojn. kiuj arkitektoj daŭre laŭdas pro sia kongrueco kaj kiuj ĉiuj en 2024 ankoraŭ estas en tre bona stato kaj senescepte ankoraŭ estas uzataj de la publiko.[3][4]

Tiu ĉi olimpiko ankaŭ estis la tiu en kiu la plej multaj mondaj rekordoj estis rompitaj kaj ĝisdatigitaj ĝis tiu kvanto de mondrekordoj estos superita en la somera olimpiko 2008 en Pekino. Sovetunio, la Ĉina Popola Respubliko, Honkongo, Indonezio, Israelo, Tajlando, kaj Sarlando (tiama protektorato de Francio) faris siajn olimpikajn debutojn ĉe tiu olimpiko. Usono gajnis la plej multajn orajn kaj totalajn medalojn.

La teamoj de Germanio kaj Japanio revenis por partopreni en la Olimpikoj post suspendo rezultinta de la Dua Mondmilito kaj unuafoje la teamo de Sovetunio partoprenis en la olimpikoj.

Konkursoj de pesäpallo (la nacia sporto de Finnlando) kaj manpilko, kiuj poste estos inkludita en la olimpika programo, okazis nur por ĝojspektaklo.


Sportoj[redakti | redakti fonton]

Partoprenantoj[redakti | redakti fonton]

Partoprenantoj

Medala klasifiko[redakti | redakti fonton]

 Rango  Ŝtato Oro Arĝento Bronzo Sumo
1  Usono 40 19 17 76
2  Sovetunio 22 30 19 71
3  Hungario 16 10 16 42
4  Svedio 12 13 10 35
5  Italio 8 9 4 21
6  Ĉeĥoslovakio 7 3 3 13
7  Francio 6 6 6 18
8  Finnlando 6 3 13 22
9  Aŭstralio 6 2 3 11
10  Norvegio 3 2 0 5
kompleta medaltabelo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. komparu la informojn en olympics.com, retejo de la IOK (jen france)
  2. Bascomb, Neal (2005). The Perfect Mile: Three Athletes, One Goal, and Less Than Four Minutes to Achieve It. Mariner Books. ISBN 9780618562091.
  3. Hilkka Högström: artikolo Helsinkis faszinierende olympische Gebäude (germane: "La fascinaj olimpikaj konstruaĵoj de Helsinko") en la retejo myhelsinki.fi, kun fotoj kaj detalaj prezentoj de la plej gravaj konstruaĵoj (vidita la 20-an de novembro 2022)
  4. kaj jen pri la olimpikaj konstruaĵoj de Helsinko (Helsingin olympiarakennukset) en la finna, en retejo pri la Nacie signifaj konstruitaj kulturaj medioj (finne Valtakunnallisesti merkittävät rakennetut kulttuuriympäristot, RKY, svede Byggda kulturmiljöer av riksintresse)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]




Vintraj Olimpiaj Ludoj

1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1994, 1998, 2002, 2006, 2010, 2014, 2018, 2022

Someraj Olimpiaj Ludoj

1896, 1900, 1904, (1906)*, 1908, 1912, (1916)I, 1920, 1924, 1928, 1932, 1936, (1940)II, (1944)II, 1948, 1952, 1956, 1960, 1964, 1968, 1972, 1976, 1980, 1984, 1988, 1992, 1996, 2000, 2004, 2008, 2012, 2016, 2020, 2024