Ĉinio en la Somera Olimpiko 1952

El Vikipedio, la libera enciklopedio
emblemo de la Ĉina Olimpika Komitato
emblemo de la Ĉina Olimpika Komitato
Ĉinio en la Somera Olimpiko 1952
Somera Olimpiko 1952 en Helsinko
Flagtenanto: 
Sportistoj 1 en 1 fako
Medaloj
rango:
Oro
0
Arĝento
0
Bronzo
0
Sume
0
vdr

La ĉina teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1952 en Helsinko havis 1 sportiston. Tiu partoprenis en 1 fako. La sportisto atingis neniun medalon.

Post la Ĉina Enlanda Milito, 19 el la 25 membroj de la Ĉina Olimpika Komitato retiriĝis al la insulo Tajvano en 1951, kaj la Ĉina Olimpika Komitato nome de la socialisma Popola Respubliko Ĉinio estis reorganizita en Pekino.

Ambaŭ Komitatoj skribis al la Internacia Olimpika Komitato (IOK) petante ke ili partoprenu en la venonta Somera Olimpiko en Helsinko. La IOK pasigis decidproponon, subskribitan de François Piétri, IOK-ano el Francio, kiu "...rajtigas la sportistojn de ambaŭ landoj, interkonsente kun la Organiza Komitato de la Helsinkaj Ludoj, partopreni la aranĝojn de la nuna Olimpiko...".

Nur unu tagon antaŭ la malfermo de la Ludoj, la nacia komitato en Pekino ricevis la inviton de la Organiza Komitato. Malgraŭ la manko de aviadila transportado por flugi la teamon de Pekino al Helsinko ĝustatempe por la Malferma Ceremonio, la komitato en Pekino decidis sendi sian delegacion ĉiuokaze. La ĉinaj sportistoj alvenis al la vilaĝo de la atleto la 29-an de julio kaj levis la flagon de la Ĉina Popola Respubliko unuafoje en la olimpika historio.

La ĉina delegacio (inkluzive de atletoj kaj oficialuloj) konsistis el 38 viroj kaj 2 virinoj, inkluzive de la vira futbalteamo, la vira basketbalteamo, kaj la sola naĝanto Wu Chuanyu. Nur Wu Chuanyu alvenis ĝustatempe por partopreni en la oficiala konkurso, dum la futbalteamo ludis du amikecajn matĉojn. La ĉinoj restis 10 tagojn en Helsinko kaj partoprenis en la ferma ceremonio.

La teamo de la Respubliko Ĉinio retiriĝis de la olimpikoj la 17-an de julio en respondo al la decido de la IOK permesi atletojn kaj de la Popola Respubliko Ĉinio kaj de la Respubliko Ĉinio konkuri. Tio markis la komencon de la konflikto de "du Ĉinioj" en la Olimpikoj, kiu rezultigis la retiron de la Olimpika Komitato de Popola Respubliko Ĉinio el la IOK en aŭgusto 1958. La afero estis pene solvita en novembro 1979, kaj la Ĉina Popola Respubliko partoprenis la Vintran Olimpikon 1980 - ilia debuto ekde la Somera Olimpiko 1952. La venonta somera olimpiko, en kiu ĉinia teamo partoprenis, estis la Somera Olimpiko 1984.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

olimpika emblemo
olimpika emblemo