Diskuto:Somera Olimpiko 1952

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tie, kiel en multaj similaj tekstoj ekde pli ol 10 jaroj gluiĝas la minaco:

Verdire, la teksto estas listoj kaj nur du plenaj frazoj. Tio eĉ estas malpli ol la minimumo por artikola ĝermo (almenaŭ tri frazoj kaj laŭeble almenaŭ unu ekstera ligilo), sed ĝis nun eĉ mankis ŝablono ke la teksto nur estas "artikola ĝermo". La kritiko do baze devas celi la malmultan materialon: Kiel oni volas trovi plurajn fontojn por konfirmi la minimumajn du frazojn, kiuj esprimas nur banalajn faktojn ("La somera olimpiko 1952 okazis ... en 1952. Politikisto malfermis ĝin, sportisto flamigis la olimpikan fajron.") Eblas trovi referencojn al tiuj faktoj, sed ili estas ĝenerale konataj, kaj ĉiuj faktoj estas el vikidatumoj. Fakte la plendo devus direktiĝi al vikidatumoj: TIE mankas referenco pruvanta ke P542 estis Juho Kusti Paasikivi, kaj ke P543 estis Paavo Nurmi. Do: for la ŝablonon "sen fontoj", meto de ŝablono "ĝermo", kaj diskutpaĝe alvoki ke la teksto devas ampleksiĝi, sen minaci ke de artikola ĝermo ĉiuj "senfontaj asertoj povas esti forigitaj". Se oni de teksto el nur du banalaj frazoj ankoraŭ forigas ion, restas tute nenio! ThomasPusch (diskuto) 21:07, 19 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Dankon pro la atentigo kaj eksplikoj. Sj1mor (diskuto) 07:16, 20 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Dankon pro via aldono de iom da teksto kaj da unua anglalingva referenco. Mi ankoraŭ aldonas du pliajn referencojn, unu en la germana kaj unu en la finna: kvankam en la komputila reto facile troveblas tre multaj paĝoj en la angla, por teksto en internacia lingvo gravas ne nur citi el la angla, sed el laŭeble multaj naciaj lingvoj. Kompreneble plej idealus, se oni ankoraŭ povus trovi fonton esperantlingvan el la tiutempa (papera) esperantlingva gazetaro de Finnlando pri la Somera Olimpiko de 1952. Pri tio tamen ne estas retaj informoj, kaj supozeble oni devus serĉi en la arkivoj de la Esperanto-Asocio de Finnlando kaj la loka tiutempa Laborista Esperanto-Klubo de Helsinko. ThomasPusch (diskuto) 12:13, 20 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Dankon pro via sugesto pri multlingvaj fontoj kaj referencoj. Mi interesiĝas ke vi diras ke "por teksto en internacia lingvo gravas ne nur citi el la angla, sed el laŭeble multaj naciaj lingvoj."
Agnoskite, mi neniam konsideris tion. Ĉu tiu sugesto-postulo estas reklamita ie oficiale en la eo-vikipedio? Sj1mor (diskuto) 12:24, 20 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
@Sj1mor: Mi supozas ke la sugesto ne estas reklamita ie oficiale en la eo-vikipedio, sed ĝi fontas el longaj tradicioj de la Esperanto-movado, kiu kompreneble havas pli longan historion ol la interreto kaj la esperantlingva vikipedio. Ĉu vi konscias, ekzemple, ke en la IJK 1975 okazis vastaj diskutoj pri tiu temo, kaj oni eĉ festis la temon en "vespero de malmulte konataj kulturoj", kiun la kongresanoj nomis "kontraŭ-kokakolaa vespero", iom kritike pri la ĉie sameca troveblo de la "tutmondaj" produktaĵoj kokakolao, frititaj terpomoj aŭ hamburgeroj de McDonalds? Tio tomen kompreneble estis polemika troigo, ne tute serioza, sed nur montras la pinton de la diskuto. Sed estas bona tradicio, ke esperantistoj ĉiam tre engaĝiĝis en interkultura edukado kaj interkultura komunikado - nur domaĝe, ke nur malmulto pri tiu engaĝiĝo dokumentiĝis en la interreto.
בכנות ThomasPusch (diskuto) 12:33, 20 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Koncedite, ke krei pliajn frazojn ĉiam signifas malfermi novajn ruĝajn ligilojn, kun la neceso ĉiam devi verki pri novaj temoj. Mi ĵus bluigis vian hodiaŭ matente faritan ruĝan ligilon pri pesäpallo, la nacia sporto de Finnlando. {{{1}}} ThomasPusch (diskuto) 12:36, 20 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
@ThomasPusch Mi tute sciis sed interesas scii pli pri la kulturo. Mi estas izolita esperantisto, de multaj jaroj mi ne partoprenis esperantajn aranĝojn kaj neniam eksterlande. Malgraŭ ke mi estas dumviva membro de UEA, mia sperto de Esperanto estas plejplejparte skribe kaj uzante la vikipedioN.
Dankon pro kaj por viaj klopodoj. Mi ankaŭ samopinias ke interalie naturaj rezervejoj kaj naciaj parkoj tra la mondo gravegas. Sj1mor (diskuto) 12:54, 20 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Ĉu vi en via lasta frazo aludas, ke vi rimarkis miajn klopodojn en la lastaj tagoj kunskrapi bazajn informojn pri la Naciaj parkoj de Angolo, pri kiuj en la angla, portugalaj kaj aliaj naciaj branĉoj de Vikipedio ankoraŭ amase mankas informoj? Pri tiu temo samkiel pri multaj temoj de la internacia kulturo de Esperanto same mankas informoj ĉie alireblaj en la interreto. Eble necesas konfesi, ke "Esperantujo" same kiel Angolo estas informpolitike subevuoluitaj landoj! Sed pro tio ja aktivas esperantistoj en la esperantlingva vikipedio... ThomasPusch (diskuto) 13:03, 20 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Jes ja mi rimarkis kaj aludis sed mi ne sciis pri la ĝenerala situacio. Volenevole mi kiel ĉiu ordinara homo estas tre influita kaj dependa kaj de la mia nacia kaj de la angla vidpunkto de la mondo, sed per Esperanto mi provas rekompenci la aferon.
Certe ke ni komencu kunlaboran asocion de "informpolitike subevuoluitaj landoj"! Esperanto tre taŭgas kaj estas bezonegata al tiuj landoj kaj iliaj popoloj. Tio estas la minimumo kiun ni povas fari favore al tiuj kiuj ege bezonas helpon ĉiaspecan, doni al ili ian esperon.
Mi ŝatas vian sintenon kaj forte konsentas kun vi pri la speciala rolo en kiu Esperanto indas kaj endas roli en la nuna mondo, samkiel ni atent(ig)as pri minoritataj kaj endanĝeritaj lingvoj.
Mi konas popularan kanton kiu refrenas "Mi estas politika besto, mi identiĝas kun malplimultoj". Do mi estas ĝisosta esperantisto idealisto. Mi sentas ke esperanto valorigas min kiel homon, ĉar ĝi certe jam faris min pli homeca kaj humana. Sj1mor (diskuto) 13:22, 20 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
PS pri la temo de internaciaj referencoj pri olimpikoj: Mi ankoraŭ trovis kaj aldonis bonan referencon de la IOK en la franca pri la Somera Olimpiko 1952 (similajn referencojn same franclingvajn mi ankaŭ aldonos al la aliaj tekstoj pri olimpikoj). Jen aldonaj informoj jam estas en kvar naciaj lingvoj! ThomasPusch (diskuto) 13:27, 20 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi kontrolis la retpaĝaroN de tiu referenco kaj konstatas ke ankaŭ estas menciitaj iuj el la elstaraj atletoj kun bilgrafietoj. Tio ankaŭ valoras aldoni pri ĉiu olimpiko, ĉu ne? Sj1mor (diskuto) 13:55, 20 nov. 2022 (UTC)[Respondi]